Santomeo kaj Principeo

lando, konsistanta el insuloj en la Golfo de Gvineo, apud Afriko
(Alidirektita el Sao-Tomeo kaj Principeo)

Santomeo kaj Principeo[1]Sao-Tomeo kaj Principeo[2] (Portugale: São Tomé e Príncipe, laŭvorte: Sankta Tomaso kaj Princo) estas lando en Centra Afriko, en la Golfo de Gvineo, formita ĉefe de du insuloj, kies nomojn ĝi portas - Santomeo (insulo) - kun samnoma ĉefurbo Santomeo - kaj Principeo.

Santomeo kaj Principeo
República Democrática de São Tomé e Príncipe

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Independência total
Lokigo
respublikosuverena ŝtatoinsula landolando • insulara lando • parlamenta respubliko
Bazaj informoj
Ĉefurbo Santomeo
Oficiala(j) lingvo(j) Portugala
Uzata(j) lingvo(j) Angolara
Plej ofta(j) religio(j) Kristanismo
Areo 1 001 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 210 240 (2020)
Loĝdenso 210 loĝ./km²
Horzono +0
Interreta domajno st
Landokodo ST
Telefona kodo 239
Plej alta punkto Pico de São Tomé
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Carlos Vila Nova
Ĉefministro Patrice Trovoada
Nacia tago 12-a de julio
Sendependiĝo disde Portugalio en 1975
Ekonomio
Valuto Dobro (STD)
MEP laŭ 2012
– suma $ 264 Mio.
– pokapa $ 1535

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj0° 19′ 0″ N, 6° 36′ 0″ O (mapo)0.3166676.6
Plej alta punktoPico de São Tomé [+]
Plej malalta punktoAtlantiko [+]
Areo1 001 km² (100 100 ha) [+]
Loĝantaro204 327 [+] (2017)
HorzonoUTC±00:00, Afriko/Sao Tomeo [+]

Santomeo kaj Principeo (Santomeo kaj Principeo)
Santomeo kaj Principeo (Santomeo kaj Principeo)
DEC

Santomeo kaj Principeo (Atlantika oceano)
Santomeo kaj Principeo (Atlantika oceano)
DEC
Map
Santomeo kaj Principeo

Vikimedia Komunejo:  São Tomé and Príncipe [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Bazaj datumoj redakti

  • Landkodo: ST.
  • E-nomo: Demokrata Respubliko de Santomeo kaj Principeo.
  • Nacia nomo: República Democrática de São Tome e Príncipe.
  • Areo: 964 km², inter ili insulo Santomeo - 836, kaj insulo Principeo - 128.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Carlos Vila Nova
  • Ĉefministro: Tomé Vera Cruz
  • Ĉefurbo: Santomeo (35 mil).
  • Loĝantaro: 129 mil (1995).
  • Ŝtatlingvo: portugala.
  • Pokapa GNP: 350 $.
  • Eksporto: kakao, kafo, bananoj, palmoleo.

Geografio redakti


Faŭno redakti

Flaŭro redakti

Historio redakti

La insuloj estis malkovritaj de la portugalaj navigantoj João de Santarém kaj Pedro Escobar inter 1469 kaj 1472, samtempe kiel Anobono. La unua kolonigado de Santomeo sukcesis en 1493 fare de Alvaro Caminha, kiu ricevis la teron danke al la havigo de la portugala krono. Principeo estis kolonigita en 1500. Meze de la 16-a jarcento, kun helpo de sklavoj, la insulo estis la ĉefa produktanto de sukero de Afriko.

La sklaveco estis abolita en 1876, sed plu ekzistis deviga laborado. Okazis diversaj protestoj, kaj en 1953 pluraj centoj de afrikaj laboristoj mortis sekve de ribelo; la afero estas konata kiel "Masakro de Batepa".

Post la Revolucio de la Diantoj en Portugalio, Santomeo kaj Principeo akiris la sendependecon je la 12-a de julio de 1975. La unua prezidento estis la ĝenerala sekretario de la "Movado por la Liberigo de Santomeo kaj Principeo", Manuel Pinto da Costa.

En 1990, post demokrataj elektoj, estis elektita prezidento Miguel Trovoada, reelektita en 1996. En julio de 2001 fariĝis prezidento Fradique de Menezes, inter 2011 kaj 2016 denove oficis Manuel Pinto da Costa kaj de 2016 ĝis 2021 Evaristo Carvalho.

Administra divido redakti

La lando estas dividita en du provincoj, koincidaj kun la du ĉefaj insuloj. Principeo havas memregadon de post 1995).

Ekzistas sep distriktoj, ses en Santomeo kaj unu en Principeo.

Demografio redakti

La loĝantaro de la arkipelago estas ĉirkaŭ 165.000 homoj, el kiuj proksimume 88% estas negruloj kaj 10% mestizoj. Ĉiuj estas idoj de enmigrintoj post la unua kolonigado en 1485. Preskaŭ ĉiuj loĝas en la ĉefa insulo Santomeo.

La ĉefurbo havas ĉirkaŭ 53.300 loĝantojn.

Lingvoj redakti

Malgraŭ la malgrandeco, oni parolas kvar naciajn lingvojn: la portugala, kaj la portugalaj kreoloj: forra (85%), angolara (3%) kaj principea kreola (0,1%).

Ekstera politiko redakti

  Santomeo kaj Principeo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti