Gabono
Gabono (france Gabon [ɡaˈbõ]), aŭ pli longe Gabona Respubliko (france Republique gabonaise) estas lando en Centra Afriko, ĉe la ekvatoro.

Administrado
redaktiGabono dividiĝas en 9 provincoj:
Politiko
redaktiĜia politika sistemo estas aŭtoritara naciisma respubliko. La parlamento konsistas el senato kaj nacia kunveno. La 102 membrojn de la senato elektas ne-rekte la area distrikto por 6-jara kaj la 120 membrojn de la nacia kunveno la popolo rekte por 5-jara periodo. La prezidanton elektas la popolo por 5-jara periodo.
Ŝtatestro
redaktiLa 3-an de septembro 2009, Ali Bongo Ondimba, filo de la forpasinta Omar Bongo, kiu havis tiun postenon de 1967 ĝis 2009, estis oficiale elektita kiel la nova prezidento de Gabono kun 41% da favoraj voĉdonantoj. La rezulto de la baloto kaŭzis popolajn protestojn. La 26-an de aŭgusto 2023 okazis prezidenta baloto, en kiu denove venkis Ali Bongo Ondimba, sed jam la 30-an de aŭgusto li estis eksigita sekve de puĉo.
Ekstera politiko
redaktiGabono apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.
Gabonaj politikistoj
redaktiHistorio
redaktiDe 1889 la plejparto de nuna Gabono estis parto de Franca Kongo, nur la provinco Woleu-Ntem, la pleja nordo de nuna Gabono, ĝis 1918 apartenis al Germana Kameruno kaj nur tiam doniĝis al koloniado de Francio. Sendependecon de Francio la lando ricevis en 1960. En 1967 prezidento Bongo formigis unupartian respublikon. En 1990 okazis multpartiaj balotoj.
Lokaj lingvoj
redaktiEn Gabono oni parolas entute 42 lingvojn krom la kolonie diktita franca, sed ĉi tiu lingva diverseco estas minacata, ĉar laŭ kolonia kaj ekde 1960 registara premo pli kaj pli da gabonanoj en pli altrangaj profesioj adoptas la francan. La indiĝenaj naciaj lingvoj estas ĉiuj membroj de la bantua lingvogrupo, do la pli suda partego de la niĝerkonga lingvaro, kiu ĉeestas en Gabono jam pli ol 2000 jarojn. Las kvardek du lokaj lingvoj estas ĝenerale uzataj en parola komunikado sed ne skribe, kvankam ekde la 1840-aj jaroj, misiistoj el la Germana Regno kaj Francio, kaj pli lastatempe, pli kaj pli el Usono, evoluigis latin-bazitajn transskribaĵojn por la plej multaj lingvoj kaj tradukis la Biblion en plurajn el ili. La franca kolonia politiko ekde la 1890-aj jaroj oficiale kuraĝigis la studadon de la franca lingvo kaj subpremis la uzon de la centrafrikaj lingvoj. Tamen, lingvoj ankoraŭ pluvivas per familia kaj klana transdono; kaj homoj en urboj kaj aliaj areoj, kie pluraj popoloj kontaktiĝas, povas lerni plurajn bantuajn lingvojn.
La gabona registaro intertempe ekde la 1970-aj jaroj antaŭenigis esploradon pri bantuaj lingvoj.
La tri plej grandaj lokaj lingvoj estas la fanga en la nordokcidento de la lando, en la provinco Woleu-Ntem, la nordo de provinco Estuaro kaj ankaŭ en najbara Ekvatora Gvineo, la mbera (sialingve Mbere) en la provinco Haut-Ogooué en la sudoriento, kaj la sira (sialingve ankaŭ Sira, varie ankaŭ Eŝira) en la provinco Ngounié en la suda centro de Gabono, ĉiu kun parto de ĉirkaŭ 25–32% de la loĝantaro. La ceteraj lingvoj havas unuciferajn procentaĵojn de parolantoj, kaj kelkaj havas nur kelkajn milojn ĝis kelkajn centojn da parolantoj.
Ekonomio
redaktiKvankam la MEP pokapa en Gabono estas signife pli malalta ol ĝia nivelo en okcidentaj landoj, ĝi estas inter la plej altaj en Afriko, kaj kvaroble pli alta ol la mezumo en subsahara Afriko. La ĉefa fonto de relativa prospero estas petrolo, kiu estis malkovrita en la teritoriaj akvoj de Gabono en la 1970-aj jaroj. Hodiaŭ Ĝi konsistigas ĉirkaŭ 81% de la eksportaĵoj de la lando kaj 43% de la MEP. Antaŭ tio, la ekonomio baziĝis sur ligno kaj mangano. Ekzistas tre grandaj malegalecoj en la distribuado de riĉaĵo en Gabono, kun malgranda elita grupo de industriistoj prenas la plej multajn el la profitoj de la multaj minoj de la lando. La senlaborecoprocento estas alta kaj staras ĉe ĉirkaŭ 20%.
Galerio
redakti-
situo de Gabono en okcidenta Afriko -
mapo de la ŝtato
Referencoj
redakti- ↑ Gabon. Internacia Monunua Fonduso. Alirita 25-a de septembro 2009 .
Eksteraj ligiloj
redakti- paĝoj pri la pigmeoj de Kameruno kaj Gabono
- informoj de la World Factbook pri Gabono Arkivigite je 2006-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- paĝoj de la senato de Gabono
- paĝoj de la nacia asembleo de la ŝtato