Komunumo de Nacioj

La Komunumo de Nacioj (angle: Commonwealth of Nations [KOM-on-ŭelt ov NEJ-ŝonz]) estas asocio de 53 sendependaj ŝtatoj, principe Unuiĝinta Reĝlando kaj ĝiaj antaŭaj kolonioj. Ĝi do estas la ido de la brita imperio, kaj komenciĝis en la 1930-aj jaroj. Sed estas membroj de la Komunumo kiuj neniam estis en la imperio. Ekzemple, Mozambiko, Kameruno kaj Ruando. La gazeto Monato uzas la terminon Brita Regnaro.

La ĉefministroj de kvin membroj de la Komunumo de Nacioj en 1944 ĉe la Konferenco de ĉefministroj de la Komunumo de Nacioj
Protestoj dum la Konferenco de ĉefministroj de la Komunumo de Nacioj en 2011 en Perto, Okcidenta Aŭstralio

La simbola ĉefo de Commonwealth estas Ŝia Reĝina Moŝto Elizabeto la 2-a, sed ŝi ne havas rektan kontrolon sur la membroŝtatoj. Ŝi estas la ŝtatestro nur de 16 komunumaj landoj (t.n. Komunumaj Regnoj); la aliaj komunumanoj estas 32 respublikoj kaj 5 monarĥioj kun indiĝenaj monarĥoj. Tiel la Commonwealth malsamas al la antaŭa imperio. Certe ĝi datiĝas el la mezo de la 20a jarcento kaj ties malkoloniigo de la Brita Imperio pere de pliiĝinta memregado de ties teritorioj. Ĝi estis formale konstituita de la Londona Deklaro de 1949, kiu establis la membrojn ŝtatojn kiel "liberaj kaj egalaj".[1]

MembrojRedakti

Jen la membroj de la Commonwealth, kun la jaro de ilia membriĝo.

Membraj landoj de Komunumo de Nacioj laŭ kontinentoj
Eŭropo Oceanio Afriko
  Britio (1931)   Aŭstralio (1931)   Sud-Afriko (1931)
  Kipro (1961)   Nov-Zelando (1931)   Ganao (1957)
  Malto (1964)   Samoo (1970)   Niĝerio (1960)
Norda kaj Suda Ameriko   Tongo (1970)   Sieraleono (1961)
  Kanado (1931)   Fiĝio (1970)   Tanzanio (1961)
  Jamajko (1962)   Papuo-Nov-Gvineo (1975)   Ugando (1962)
  Trinidado kaj Tobago (1962)   Salomonoj (1978)   Kenjo (1963)
  Gujano (1966)   Tuvalo (1978)   Malavio (1964)
  Barbado (1966)   Kiribato (1979)   Zambio (1964)
  Bahamoj (1973)   Vanuatuo (1980)   Gambio (1965)
  Grenado (1974)   Nauro (1999)   Bocvano (1966)
  Dominiko (1978) Azio   Lesoto (1966)
  Sankta Lucio (1979)   Barato (1947)   Maŭricio (1968)
  Sankta Vincento kaj la Grenadinoj (1979)   Pakistano (1947)   Svazilando (1968)
  Antigvo kaj Barbudo (1981)   Srilanko (1948)   Sejŝeloj (1976)
  Belizo (1981)   Malajzio (1957)   Namibio (1990)
  Sankta-Kito kaj Neviso (1983)   Singapuro (1965)   Mozambiko (1995)
    Bangladeŝo (1972)   Kameruno (1995)
    Maldivoj (1982)   Ruando (2009)
    Brunejo (1984)  

GravoRedakti

 
Elizabeto la 2-a, Ŝtatestro de la Komunumo de Nacioj

Membroj ŝtatoj ne havas laŭleĝajn devojn de unu al alia. Anstataŭe, ili estas unuigitaj pro la komunaj lingvo, historio, kulturoj, kaj ties kunhavataj valoroj de demokratio, homaj rajtoj, kaj la jura stato.[2] Tiuj valoroj estas enkadrigitaj ene de la Komunuma Ĉarto[3] kaj helpita de la kvarjaraj Ludoj de la Komunumo de Nacioj. La 3an de oktobro 2013, post 48 jaroj de membreco, Gambio iĝis la plej ĵusa lando kiu retiriĝis el la Komunumo.[4]

La Komunumo kovras pli ol 29,958,050 km² (do preskaŭ 30 milionoj), nome kvarono de la monda terareo, kaj estas en ĉiuj kontinentoj. Kun ĉirkaŭkalkulita loĝantaro de 2.328 miliardoj, preskaŭ triono de la monda loĝantaro,[5] la Komunumo en 2012 produktis Malneta enlanda produkto (MEP) de 10.450 mil miliardoj de usonaj dolaroj, reprezente 17% el la tutmonda malneta produkto mezurita en aĉetpova pareco (PPP) kaj 14% el la tutmonda malneta produkto mezurita laŭkvante. Tio reprezentas la duan plej grandan kvantan MEP kaj trian plej grandan MEP PPP en la mondo.

HistorioRedakti

OriginoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Brita Imperio.

En 1884, dum vizito al Aŭstralio, Archibald Primrose, 5a Grafo Rosebery nome Lordo Rosebery priskribis la ŝanĝantan Britan Imperion, kiel io el kiu kelkaj kolonioj iĝas pli sendependaj, kiel jam "Commonwealth of Nations" (Komunumo de Nacioj).[6] Okazis Konferencoj de britaj kaj koloniaj ĉefministroj laŭperiode el tiu unua Kolonia Konferenco en 1887, kiu kondukis al la kreado de la Imperiaj Konferencoj en 1911.[7]

La Komunumo disvolviĝis el la Imperiaj Konferencoj. Specifa propono estis prezentita de Jan Smuts en 1917 kiam li stampis la terminon "the British Commonwealth of Nations" kaj antaŭvidis la "estontajn konstituciajn rilatojn kaj alĝustigojn en esenco" ĉe la ĉiukaze gravega Konferenco de Versajlo de 1919 kun delegitoj el la dominioj same kiel el Britio.[8][9] La termino unuafoje ricevis imperian statutan agnoskon en la Angl-Irlanda Traktato de 1921, kiam la termino "British Commonwealth of Nations" estis anstataŭita de "Brita Imperio" en la vortumado de la protokolo farita de membroj de la parlamento de la Irlanda Libera Ŝtato.[10]

DominiojRedakti

En la Deklaro Balfour de la Imperia Konferenco de 1926, Britio kaj ties dominioj interkonsentis, ke ili estas "egalaj laŭ statuso, neniel subordigitaj unu al alia en iu ajn aspekto de ties enlandaj aŭ eksterlandaj aferoj, kvankam unuigitaj per komuna fideleco al la Krono, kaj libere asociitaj kiel membroj de la Brita Ŝtatkomunumo de Nacioj." Tiuj aspektoj de la rilato estis formaligitaj fare de la Statuto de Westminster en 1931, kiu validis por Kanado sen la bezono de ratifiko, sed Aŭstralio, Nov-Zelando, kaj Novlando devis ratifi la statuton por ĝin ekvalidigi. Novlando neniam faris, ĉar la 16an de februaro 1934, kun la konsento de sia parlamento, la regado de Novlando libervole finiĝis kaj la administrado revenis al rekta kontrolo de Londono. Novlando poste aliĝis al Kanado kiel ĝia 10-a provinco en 1949.[11] Aŭstralio kaj Nov-Zelando ratifis la Statuton en 1942 kaj 1947 respektive.[12][13]

 
La Dispartiga Plano de UN de 1947: la brita regado en Mezoriento rezultis nek en aligo de landoj al la Komunumo de Nacioj nek en pacigo de la mondoregiono.

Post la fino de la Dua Mondmilito, la Brita Imperio estis iom post iom malmuntita al la 14 britaj transoceanaj teritorioj daŭre tenitaj fare de Britio. En Aprilo 1949, sekve de la Londona Deklaracio, la vorto "British" estis faligita de la titolo de la ŝtatkomunumo por reflekti ke ĝi ŝanĝas naturon.[14] Birmo (ankaŭ konata kiel Mjanmao, 1948) kaj Adeno (1967) estas la nuraj ŝtatoj kiuj estis britaj kolonioj dum la milito kaj ne estis aliĝintaj al la ŝtatkomunumo pro sia sendependeco. Iamaj britaj protektoratoj kaj mandatoj kiuj ne iĝis membroj de la ŝtatkomunumo estas Egiptujo (sendependa en 1922), Irako (1932), Transjordanio (1946), Brita Palestino (parto de kiu iĝis la ŝtato Israelo en 1948), Sudano (1956), Brita Somalio (kiuj kuniĝis kun la antaŭa Itala Somalio en 1960 por formi Somalion), Kuvajto (1961), Barejno (1971), Omano (1971), Kataro (1971), kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (1971).

RespublikojRedakti

La fino de la ŝtatkomunuma membreco de Irlando la 18an de aprilo 1949 estis rekonita post kiam la Leĝo por la Irlanda Respubliko de 1948 venis en validon en tiu tago kaj la Irlanda Akto de 1949 estis pasigita kun retroaktiva efiko. Tiele, ĝi estis aŭtomate ekskludita el la Komunumo.

Dum Irlando ne aktive partoprenis la ŝtatkomunumon ekde la komenco de la 1930-aj jaroj kaj estis kontenta foriri, aliaj regnoj deziris iĝi respublikoj sen distranĉado de siaj ligoj kun Britio. La temo ĝisdatiĝis en aprilo 1949 ĉe la renkontiĝo de ŝtatkomunumaj ĉefministroj en Londono. Sub la Londona Deklaracio, Hindio konsentis ke, kiam ĝi iĝos respubliko en januaro 1950, ĝi akceptos la britan suverenon kiel "simbolon de la libera unuiĝo de ties sendependaj membronacioj kaj kiel la Estro de la ŝtatkomunumo". Post aŭdado de tio, la reĝo Georgo la 6-a diris al la hinda politikisto V. K. Krishna Menon: "Tiel, mi fariĝis "kiel la"".[15] La aliaj Komunumaj regno-landoj rekonis la daŭran membrecon de Hindio en la unuiĝo. Ĉe la insisto de Pakistano, Barato ne estis konsiderata kiel escepto kaj estis supozite, ke al aliaj ŝtatoj estus aljuĝitaj la sama traktado kiel al Barato.

La Londona Deklaracio ofte estas vidita kiel markilo de la komenco de la moderna ŝtata komunumo. Sekvante la precedencon de Barato, aliaj nacioj iĝis respublikoj, aŭ konstituciaj monarkioj kun siaj propraj monarkoj, dum kelkaj landoj retenis la saman monarkon kiel Britio, sed iliaj monarkioj formiĝis alimaniere kaj baldaŭ iĝis plene sendependaj de la brita monarkio. La monarko estas rigardita kiel aparta laŭleĝa gravulo en ĉiu teritorio, eĉ se la sama persono estas monarko de ĉiu teritorio.

Nova KomunumoRedakti

Ĉar la komunumo kreskis, Britio kaj la antaŭ-1945 regnoj iĝis neformale konataj kiel la Malnova Komunumo kaj planistoj de la intermilita periodo, kiel Lord Davies, kiu ankaŭ prenis "elstaran parton en konstruado de la Unio de la Ligo de Nacioj" en Britio, en 1932 fondis la Socion por Nova Komunumo, de kiu Winston Churchill iĝis la prezidanto. Tiu nova socio estis planita ĉe la kreado de internacia aerarmeo por esti la armeo de la Ligo de Nacioj, por permesi al nacioj senarmiĝi kaj protekti la pacon.

La esprimo New Commonwealth (Nova Komunumo) estis uzita en Britio (precipe en la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj) por aludi al ĵus malkoloniigitaj landoj, ĉefe de neblankuloj kaj disvolvigontaj. Ĝi ofte estis uzita en debatoj pri enmigrado el tiuj landoj.[16]

Plano G kaj invito al Eŭropo al aliĝoRedakti

Kiam Germanio, Francio kaj kvar aliaj ŝtatoj estis planante por kio poste iĝis la Eŭropa Unio, kaj ĵus sendependaj afrikaj landoj estis aliĝintaj al la Komunumo, ŝvebis novaj ideoj por eviti, ke Britio restu izolata en ekonomiaj aferoj. La britia komerco kun la Komunumo estis kvarfoje pli granda ol la komerco kun Eŭropo. La britia registaro sub ĉefministro Anthony Eden konsideris en 1956-57 "planon G" por krei eŭropan liberkomercan zonon dum ĝi ankaŭ protektis la favoran statuson de la Komunumo.[17][18][19] Britio konsideris ankaŭ inviti Skandinavion kaj aliajn eŭropajn landojn aliĝi al la Komunumo por ke ĝi iĝu ĉefa ekonomia komuna merkato. Iam en oktobro de 1956 Eden kaj la franca ĉefministro Guy Mollet studis enmeti Francion ene de la Komunumo. Nenio floris el tiaj proponoj.[20]

StrukturoRedakti

Estro de la Komunumo de NaciojRedakti

 
Reĝino Elizabeto la 2-a, Estro de la Komunumo de Nacioj.

Laŭ la formulo de la Londona Deklaro, la reĝino Elizabeto la 2-a estas la Estro de la Komunumo de Nacioj, titolo kiu estas laŭjure parto de la reĝaj titoloj en ĉiu el la komunumaj reĝlandoj,[21] nome la 16 membroj de la Komunumo kiuj agnoskas la reĝinon kiel sia monarko. Kiam la monarko mortas, la sukcedanto al la krono ne aŭtomate iĝas la Estro de la Komunumo de Nacioj.[22] Tamen, en sia kunsido de Aprilo 2018, la estroj de la Komunumo interkonsentis, ke la Princo Karlo sukcedu sian patrinon kiel estro.[23] Tiu posteno estas simbola, reprezentanta la liberan asocion de sendependaj membroj,[21] kies majoritato (33) estas respubliko, kaj kvin havas respektivajn monarkojn de diversaj reĝaj familioj (nome Brunejo, Svazilando, Lesoto, Malajzio, kaj Tongo).

Kunsido de Ŝtatestroj de la Komunumo de NaciojRedakti

La ĉefa decid-fara forumo de la organizaĵo estas la duajara Kunsido de Ŝtatestroj de la Komunumo de Nacioj (Commonwealth Heads of Government Meeting, CHOGM, nome KŜKN), en kiu la registarestroj, inklude (inter aliaj) ĉefministroj kaj prezidentoj, ariĝas dum kelkaj atgoj por diskuti aferojn de komuna intereso. La KŜKN estas sukcedanto de la Kunsido de Ĉefministroj de la Komunumo de Nacioj kaj, antaŭe, la Imperiaj Konferencoj kaj la Koloniaj Konferencoj, date el 1887. Estas ankaŭ regulaj kunsidoj de financaj ministroj, justicaj ministroj, sansistemaj ministroj ktp. Estontaj membroj, kaj specialaj membroj antaŭ ili, ne estas invitataj sendi reprezentantojn ĉu al ministraj kunsidoj ĉu al KŜKN-oj.[21]

La registarestro kiu estas gastiganto de la KŜKN estas nomata Proparolanto de la Komunumo de Nacioj "Chair-in-Office" (CIO) kaj retenas tiun postenon ĝis la venonta KŜKN. El la plej ĵusa KŜKN, en Unuiĝinta Reĝlando en 2018, la "Chair-in-Office" estis la Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando.[24]

La venonta (26a) KŜKN devis okazi en Kigali, Ruando, en Junio 2020. Pro la pandemia Kronvirusa malsano de 2019, ĝi estis prokrastita por okazigo tie en la semajno de la 21a de Junio 2021. Ĝi estos akompanata de kunsidoj de la Junulara Forumo de la Komunumo de Nacioj, Virina Forumo de la Komunumo de Nacioj kaj Popola Forumo de la Komunumo de Nacioj.[25]

Sekretariaro de la Komunumo de NaciojRedakti

 
"Marlborough House", Londono, sidejo de la Sekretariaro de la Komunumo de Nacioj, nome ĉefa interregistara institucio de la Komunumo de Nacioj.

La Sekretariaro de la Komunumo de Nacioj, establita en 1965, estas la ĉefa interregistara agentejo de la Komunumo de Nacioj, kiu faciligas konsultadon kaj kunlaboradon inter membraj registaroj kaj landoj. Ĝi estas respondeca antaŭ la membraj registaroj kolektive. la Komunumo de Nacioj estas reprezentata en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj fare de la Sekretariaro kiel observanto. La Sekretariaro organizas pintokunvenojn de la Komunumo, kunsidojn de ministroj, konsultaj kunsidoj kaj teknikajn diskutojn; ĝi helpas al la politika disvolvigo kaj havigas politikan konsilaron, kaj faciligas multflankan komunikadon inter la membraj registaroj. Ĝi ankaŭ havigas teknikan asistadon por helpi al registaroj en la socia kaj ekonomia disvolvigo de ilia landoj kaj por subteno de la fundamentaj politikaj valoroj de la Komunumo.[26]

La Sekretariaro estas regata de la Ĝenerala sekretario de la Komunumo de Nacioj kiu estas elektita de la registarestroj de la Komunumo de Nacioj por ne pli ol du kvar-jaraju regotempoj. Tiu Ĝenerala sekretario kaj du deputitaj ĝeneralaj sekretarioj estras la diviziojn de la Sekretariaro. La nuntempa Ĝenerala sekretario estas Patricia Scotland, el Dominiko, kiu elposteniĝis la 1an de Aprilo 2016, sukceedante al Kamalesh Sharma de Barato (2008–2016). La unua Ĝenerala sekretario estis Arnold Smith de Kanado (1965–75), sekvita de Siro Shridath Ramphal de Gujano (1975–90), ĉefo Emeka Anyaoku de Niĝerio (1990–99), kaj Don McKinnon de Nov-Zelando (2000–2008).[26]

Civitaneco de la Komunumo de Nacioj kaj altaj komisionanojRedakti

Dekomence la landoj de la Komunumo de Nacioj ne estis konsiderataj "eksterlandaj" unu disde alia ĉar iliaj civitanoj estis britaj ŝtatanoj kaj poste ŝtatanoj de la Komunumo de Nacioj.[27][28][29] La juro pri ŝtataneco evoluis sendepende en ĉiu lando de la Komunumo de Nacioj. Por ekzemplo, en Aŭstralio, por la celo konsideri kelkaj detalojn de la konstituciaj kaj juraj aferoj oni ne faras distingon inter Komunumo de Nacioj kaj eksterlandaj landoj: en la kazo de la Alta Tribunalo de Aŭstralio nome Sue kontraŭ Hill, aliaj landoj de la Komunumo de Nacioj (specife, Unuiĝinta Reĝlando) estis konsideritaj 'eksterlandaj povoj'; simile, en la kazo Nolan kontraŭ la Ministro por Enmigrado kaj Etnaj Aferoj, la ŝtatanoj de aliaj landoj de la Komunumo de Nacioj estis konsideritaj 'eksterlandanoj'.

Tamen, kelkaj membroj de la Komunumo de Nacioj traktas loĝantajn ŝtatanojn de aliaj landoj de la Komunumo prefere al ŝtatanoj de aliaj landoj kiuj ne estas membroj de la Komunumono. Britio kaj kelkaj aliaj, ĉefe el Karibio, havigas voĉdonrajton al la ŝtatanoj de aliaj landoj de la Komunumo de Nacioj kiuj loĝas en tiuj landoj.

Tiom forta ligiteco inter landoj de la Komunumo de Nacioj estas respegulita en la diplomataj protokoloj de la landoj de la Komunumo de Nacioj. Por ekzemplo, se okazas engaĝiĝo duflanka de unu kun alia, la registaroj de la landoj de la Komunumo de Nacioj interŝanĝas Altajn Komisionanojn anstataŭ ambasadorojn.[30] En landoj kiuj ne estas membroj de la Komunumo de Nacioj en kiuj ilia propra lando ne estas reprezentata, la ŝtatanoj de la landoj de la Komunumo de Nacioj povas peti konsulan helpon en la Britia ambasadejo kvankam estos la ambasadejo kiu decidos, en sia diskrecio, ĉu havigi la helpon aŭ ne.[31] Ankaŭ aliaj alternativoj povas okazi kiel pro urĝo en la konsulaj servoj estis interkonsentoj inter Kanado kaj Aŭstralio, kiuj startis en 1986.[32]

MembrecoRedakti

 
La membroj de la Komunumo de Nacioj kolorigitaj laŭ iliaj politikaj statusoj. La reĝlandoj de la Komunumo estas blue, dum la respublikoj estas rozkoloraj, kaj la membroj kiuj havas siajn proprajn monarkiojn estas montrataj verde.

KriteriojRedakti

La kriterioj por membreco en la Komunumo de Nacioj disvolviĝis laŭlonge de la tempopaso el serio de apartaj dokumentoj. La Statuto de Westminster 1931, kiel fundamenta fonda dokumento de la organizaĵo, starigis, ke la membreco postulas iaman dominiecon. La Londona Deklaracio de 1949 finigis tion, kaj akceptis respublikajn kaj indiĝenajn monarkiajn membrojn kondiĉe ke ili agnosku la Britian monarko kiel "Estro de la Komunumo".[33] En la alta tajdo de malkoloniigo en la 1960-aj jaroj, tiuj konstituciaj principoj estis pliigitaj per politikaj, ekonomiaj kaj socialaj principoj. La unua el tiuj estis akceptita en 1961, kiam oni decidis ke respekto por rasa egaleco estu postulo por membreco, kio rezultis rekte en la retiro de la rekandidatigo de Sudafriko (kio estis postulita laŭ la formulo de la Londona Deklaracio post iĝi respubliko). La 14 punktoj de la Singapura Deklaracio de 1971 postulis al ĉiuj membroj la principojn de monda paco, libereco, homaj rajtoj, egaleco, kaj libera komerco.[34]

Tiuj kriterioj ne estis aplikeblaj dum du jardekoj,[35] ĝis, en 1991, estis akceptita la Harare Deklaracio, kiu postulis al la estroj apliki la Singapurajn principojn por la plenumo de la malkoloniigo, la fino de la Malvarma Milito, kaj la fino de apartismo en Sudafriko.[36] Oni kreis mekanismojn per kiuj oni apliku tiujn principojn, kaj la manieron fari tion per la Agadprogramo Millbrook de la Komunumo de 1995, kiu kreis la Ministraran Agadgrupon de la Komunumo, kiu havas la povon kontroli ĉu la membroj plenumas la postulojn por membreco sub la Harare Deklaracio.[37] Ankaŭ en 1995, oni kreis Inter-registaran Grupon por finigi kaj kodi la plenajn postulojn por membreco. Laŭ informo de 1997, adoptita sub la Edinburga Deklaracio, la Inter-registara Grupo decidis, ke ajna estonta membro havu rektan konstitucian ligon kun jam ekzistanta membro.[38]

Aldone al tiu nova regulo, la iamaj reguloj estis plifirmigitaj en unusolan dokumenton. Tiu regularo postulas, ke la membroj devas akcepti kaj plenumi la principojn de la Harare Deklaracio, esti plene suverenaj ŝtatoj, agnoski la monarkon de la Komunumaj Reĝlandoj kiel Estro de la Komunumo, akcepti la uzadon de la Angla lingvo kiel la komunikilo de la Komunumo, kaj respekti la dezirojn de la ĝenerala loĝantaro rilate al la membreco de la Komunumo.[38] Tiuj postuloj estis metitaj al postaj revizioj, kaj informo pri eventualaj amendoj estis prezentitaj fare de la Komitato pri Membreco en la Komunumo de Nacioj al la Kunsido de Registarestroj de 2007.[39] Novaj membroj ne estis akceptitaj en tiu kunsido, kvankam kandidatigoj por akcepto estis konsideritaj en la Kunsido de Registarestroj de 2009.[40]

Novaj membroj devas "kiel ĝenerala regulo" havi rektan konstitucian ligilon al ekzistanta membro. En plej da kazoj, tio konsistas en la fakto, ke temas pri iama kolonio de Unuiĝinta Reĝlando, sed kelkaj havas ligilojn al aliaj landoj, ĉu ekskluzive aŭ pli rekte (ekz. Samoo al Nov-Zelando, Papuo-Nov-Gvineo al Aŭstralio, kaj Namibio al Sudafriko). La unua membro kiu estis akceptita sen havi ajnan konstitucian ligilon al la Brita Imperio aŭ al la Komunumo estis Mozambiko, iama portugala kolonio, en 1995 sekve al ties unuaj demokrataj balotoj kaj al reakcepto de Sudafriko en 1994. Fakte la polemika akcepto de Mozambiko estas kio kondukis al la Edinburga Deklaracio kaj al la nuntempaj membrecgvidlinioj.[41] En 2009, Ruando estis la dua membro de la Komunumo akceptita malhavante ajnan konstitucian ligilon. Ĝi estis estinta Belgia kuratora teritorio kiu estis estinta Germania kolonio ĝis la Unua Mondmilito.[42] Konsidero por ties akcepto estis taksita kiel "escepta cirkonstanco" fare de la Komunuma Sekretariaro.[43]

MembrojRedakti

 
Flagoj de Membroj de la Komunumo de Nacioj en Parliament Square, Londono.
 
La flago de la Komunumo de Nacioj svinganta ĉe la Kanada Parlamento en Otavo.

La Komunumo de Nacioj enhavas 54 landojn, tra ĉiuj loĝataj kontinentoj.[44] La membroj havas totalan loĝantaron de 2.4 mil milionoj da personoj, preskaŭ unu triono de la tutmonda loĝantaro, el kiuj 1.37 mil milionoj loĝas en Barato aŭ 94% loĝas en Azio kaj Afriko kombinite.[45] Post Barato, la sekvaj plej grandaj landoj de la Komunumo de Nacioj laŭ loĝantaro estas Pakistano (220 milionoj), Niĝerio (170 milionoj), Bangladeŝo (156 milionoj), kaj la Unuiĝinta Reĝlando (65 milionoj). Tuvalu estas la plej malgranda membro, kun ĉirkaŭ 10 000 personoj.[46]

La tera areo de la landoj de la Komunumo estas ĉirkaŭ 31 500 000 km², aŭ ĉirkaŭ 21% de la totala tutmonda terareo. La du plej grandaj landoj de la Komunumo laŭ areo estas Kanado kun 9 984 670 km² kaj Aŭstralio kun 7 617 930 km².[47]

La statuso de "Membrokandidato" ("Member in Arrears") estas uzata por referenci tiujn kiuj estas kandidatoj jam pagante aliĝkotizojn. La statuso estis origine konata kiel "speciala membreco", sed estis renomita laŭ rekomendo de la Komitato pri Membreco en la Komunumo de Nacioj.[48] Ne estas nuntempe Membrokandidatoj. La plej ĵusa Membrokandidato, nome Nauru, revenis al la plena membreco en Junio 2011.[49] Nauru alternis inter speciala kaj plena membreco ekde sia aligo al la Komunumo de Nacioj, depende de sia financa situacio.[50]

BildaroRedakti


Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. The London Declaration. The Commonwealth. Alirita 4a Julio 2013.
  2. The Commonwealth. The Commonwealth. Alirita 30 June 2013.
  3. Charter of the Commonwealth. The Commonwealth. Alirita 30a Junio 2013.
  4. Statement by Commonwealth Secretary-General Kamalesh Sharma on The Gambia. The Commonwealth (4a Oktobro 2013). Alirita 6a Oktobro 2013.
  5. US and World Population Clock. US Census Bureau (29a Junio 2013). Alirita 30a Junio 2013.
  6. History – Though the modern Commonwealth is just 60 years old, the idea took root in the 19th century. thecommonwealth.org. Commonwealth Secretariat. Alirita 29a Julio 2011.
  7. (Septembro 2004) “Seminars for statesmen': the evolution of the Commonwealth summit”, The Round Table 93 (376), p. 533–546. doi:10.108n0/0035853042000289128. 
  8. F.S. Crafford, Jan Smuts: A Biography (2005) p. 142
  9. La Irlanda Oath of Allegiance, interkonsentita en 1921, inkludis de la flanko de la Irlanda Libera Ŝtato "aliĝon al kaj membrecon en la grupo de nacioj formanta la Britian Komunumon de Nacioj".
  10. Pakenham, Frank. (1972) Peace by ordeal: an account, from first-hand sources of the negotiation and signature of the Anglo-Irish Treaty 1921. Sidgwick and Jackson. ISBN 0283979089.
  11. Webb, Jeff A. (Januaro 2003)The Commission of Government, 1934-1949. heritage.nf.ca. Newfoundland and Labrador Heritage Website. Alirita 29a Julio 2011.
  12. Statute of Westminster Adoption Act 1942 (Cth). foundingdocs.gov.au (Documenting a Democracy). Museum of Australian Democracy at Old Parliament House. Alirita 29a Julio 2011.
  13. New Zealand Sovereignty: 1857, 1907, 1947, or 1987?. parliament.nz. Parliament of New Zealand (Aŭgusto 2007). Alirita 29a Julio 2011.
  14. Celebrating thecommonwealth@60. thecommonwealth.org. Commonwealth Secretariat (26a o2009). Alirita 29a Julio 2011.
  15. Indianexpress.com
  16. "Blair calls for quotas on immigrants from 'New Commonwealth'", Daily Telegraph, 5a Junio 2004.
  17. David Gowland et al.. (2009) Britain and European Integration Since 1945: On the Sidelines. Routledge.
  18. James R. V. Ellison, "Perfidious Albion? Britain, Plan G and European Integration, 1955-1956," Contemporary British History (1996) 10#4 pp 1-34.
  19. Martin Schaad, "Plan G - A "Counterblast"? British Policy Towards the Messina Countries, 1956," Contemporary European History (1998) 7#1 pp 39-60.
  20. Frank Heinlein. (2013) British Government Policy and Decolonisation, 1945-63: Scrutinising the Official Mind. Taylor & Francis, p. 137–43.
  21. 21,0 21,1 21,2 . Report of the Committee on Commonwealth Membership. Commonwealth Secretariat (24a de Oktobro 2007). Arkivita el la originalo je 26a de Aprilo 2009. Alirita 29a de Junio 2008.
  22. Head of the Commonwealth. Commonwealth Secretariat. Arkivita el la originalo je 30a de Septembro 2006. Alirita 29a de Junio 2008.
  23. Walker, Peter, "Prince Charles to be next head of Commonwealth", The Guardian, 20a de Aprilo 2018.
  24. How we are run. Alirita 17a de Novembro 2020.
  25. Commonwealth Heads of Government Meeting (CHOGM). Alirita 17a de Novembro 2020.
  26. 26,0 26,1 Cook and Paxton, Commonwealth Political Facts (1978) part 3.
  27. (July 1982) “Is the Commonwealth an International Organisation?”, International and Comparative Law Quarterly 31 (3), p. 451–73. doi:10.1093/iclqaj/31.3.451. 
  28. (Julio 1958) “Commonwealth and Favored-Nation Usage”, American Journal of International Law 52 (3), p. 455–468. doi:10.2307/2195461. 
  29. (Julio 1959) “What is the Commonwealth?”, World Politics 11 (4), p. 577–87. doi:10.2307/2009593. 
  30. Lloyd, Lorna. (2007) Diplomacy with a Difference: The Commonwealth Office of High Commissioner, 1880-2006 (angle). Martinus Nijhoff Publishers, p. 119–120. ISBN 978-90-04-15497-1.
  31. Support for British nationals abroad: a guide. Foreign and Commonwealth Office (2013). Arkivita el la originalo je 19a de Oktobro 2013. “We may also help Commonwealth nationals in non-Commonwealth countries where they do not have any diplomatic or consular representation, but will normally ask their nearest embassy to provide any ongoing assistance required.”.
  32. Canada-Australia Consular Services Sharing Agreement. Travel.gc.ca (16a de Novembro 2012). Alirita 25a de Septembro 2014.
  33. (Julio 1949) “The London Declaration of the Commonwealth Prime Ministers, 28 April 1949”, The Modern Law Review 12 (3), p. 351–354. doi:10.1111/j.1468-2230.1949.tb00131.x. 
  34. "Lusaka Declaration on Racism and Racial Prejudice". Commonwealth Secretariat. 7a de Aŭgusto 1979. Arkhivita el la originalo la 30an de Septembro 2006. Alirita la 3an de Februaro 2021.
  35. (July 2005) “Blair's Britain and the Commonwealth”, The Round Table 94 (380), p. 381–391. doi:10.1080/00358530500174960. 
  36. Harare Commonwealth Declaration. Commonwealth Secretariat (20a de Oktobro 1991). Arkivita el la originalo je 7a de Februaro 2004. Alirita 29a de Julio 2007.
  37. Commonwealth Ministerial Action Group. Commonwealth Secretariat. Arkivita el la originalo je 30a de Septembro 2006. Alirita 29a de Julio 2007.
  38. 38,0 38,1 . The future of the modern Commonwealth: Widening vs. deepening?. Commonwealth Policy Studies Unit (10a de Oktobro 2005). Arkivita el la originalo je 22a de Julio 2007. Alirita 29a de Julio 2007.
  39. Commonwealth membership in focus at London meeting. Commonwealth Secretariat (6a de Decembro 2006). Arkivita el la originalo je 13a de Marto 2007. Alirita 29a de Julio 2007.
  40. Osike, Felix, "Rwanda membership delayed", 24a de Novembro 2007.
  41. "Rwanda: Joining the Commonwealth", AllAfrica, 27a de Novembro 2009.
  42. Kron, Josh, "Rwanda Joins British Commonwealth", 28a de Novembro 2009.
  43. "Conference on Rwanda's Commonwealth bid to be held", 3a de Aŭgusto 2008.
  44. Krome tri landoj de la Komunumo havas long-daŭrajn postulojn al suvereneco en Antarkto, kvankam tiuj postuloj ne estas amplekse agnoskataj. Tiuj postuloj, kiuj inkludas permanentajn esplorstaciojn kaj kune kovras plej el la kontinento, estas la Aŭstralia Antarkta Teritorio, la Brita Antarkta Teritorio kaj la Ross-Dependejo (Nov-Zelando).
  45. Country Comparisons – Population. The World Factbook. Central Intelligence Agency (19a de Marto 2009). Alirita 22a de Marto 2009.
  46. Tuvalu: Key Facts. Commonwealth Secretariat (19a de Marto 2009). Arkivita el la originalo je 29a de Oktobro 2007. Alirita 18a de Majo 2011.
  47. Country Comparisons – Area. The World Factbook. Central Intelligence Agency (19a de Marto 2009). Alirita 22a de Marto 2009.
  48. (Aprilo 2008) “The Expansion of the Commonwealth and the Criteria for Membership”, Round Table 97 (395), p. 273–85. doi:10.1080/00358530801962089. 
  49. Nauru back as full Commonwealth member. Radio New Zealand International (26a de Junio 2011). Alirita 26a de Julio 2011.
  50. Nauru Accedes to Full Membership of the Commonwealth. Commonwealth Secretariat (12a de Aprilo 1999). Arkivita el la originalo je 11a de Oktobro 2008. Alirita 30a de Januaro 2009.

BibliografioRedakti