Dominiko

lando, konsistanta el iuj el la Malgrandaj Antiloj

Se vi volis informojn pri la lando República Dominicana, vidu ĉe Dominika Respubliko ("Domingo").


Dominiko

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Isle of Beauty, Isle of Splendour
suverena ŝtatoinsula landolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Roseo
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, angla lingvo, Sankt-Lucia kreola lingvo
Loĝantaro 74 656 (2023)
Horzono UTC-04:00
Interreta domajno .dm
Landokodo DMA
Telefona kodo +1767
Plej alta punkto Morne Diablotins
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Ŝtatestro Charles Savarin
Ĉefministro Roosevelt Skerrit
Ekonomio
Valuto orientkaribia dolaro

AkvejojAtlantiko, Karibio

Koordinatoj15° 25′ N, 61° 20′ U (mapo)15.416667-61.333333
- koordinatoj15° 25′ N, 61° 20′ U (mapo)15.416667-61.333333Koordinatoj: 15° 25′ N, 61° 20′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoMorne Diablotins [+]
Plej malalta punktoKariba Maro [+]
Areo751,096551 km² (75 110 ha) [+]
Loĝantaro74 656 [+] (2023)
HorzonoUTC-04:00, atlantika horzono de Nordameriko (UTC-4), America/Dominica [+]

Dominiko (Dominiko)
Dominiko (Dominiko)
DEC
Map
Dominiko

Vikimedia Komunejo:  Dominica [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la flago de Dominiko.
La ĉefurbo Roseo
Situa mapo

Dominiko (angle Dominica) estas lando en la Kariba Maro.

  • Landkodo: DM.
  • E-nomo: Dominika Komunumo.
  • Nacia nomo: Commonwealth of Dominica.
  • Areo: 751 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Nicholas Liverpool.
  • Ĉefurbo: Roseo (16 mil).
  • Loĝantaro: 70 mil (2002).
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Pokapa MEP: 2.990 $.

Administra divido redakti

 
Mapo de la paroĥoj de Dominiko

Dominiko administre dividiĝas al dek "paroĥejoj":

  1. Paroĥejo Sankta Andreo
  2. Paroĥejo Sankta Davido
  3. Paroĥejo Sankta Georgo
  4. Paroĥejo Sankta Johano
  5. Paroĥejo Sankta Jozefo
  6. Paroĥejo Sankta Luko
  7. Paroĥejo Sankta Marko
  8. Paroĥejo Sankta Patriko
  9. Paroĥejo Sankta Paŭlo
  10. Paroĥejo Sankta Petro

Geografio redakti

Kiel insula regno Dominiko ne havas landlimojn. Ĝin ĉirkaŭas la Kariba Maro. Dominiko havas areon de 754 km². Ĝia ĉefurbo estas Roseo (Roseau) en la sudo; norde situas la malpli granda urbo Portsmouth.

Dominiko situas inter la francaj insuloj Martiniko (sude) kaj Gvadelupo (norde); de Martiniko ĝin apartigas la Martinika Markolo, de Gvadelupo la Dominika Markolo.

Grandan parton de Dominiko kovras pluvarbaro. Abundas fontoj kaj riveroj; vulkaneca grundo kreis tie la duan plej grandan bol-akvan lagon monde. Ĝi nomiĝas Boiling Lake (angle: bola lago) kaj situas ĉirkaŭ 10 km oriente de Roseo. La Nacia Parko Morne Trois Pitons aŭ en angla Morne Trois Pitons National Park estas Monda heredaĵo de Unesko (ekde 1997).

Pro la vulkana naturo la marbordoj estas krutaj, mankas plaĝoj. Mara turismo koncentriĝas al spirtuba naĝado subakva.

Ĉirkaŭ 110 kilometrojn okcidente de Dominiko troviĝas insuleto Isla Aves (hispane: Birda Insulo), sur kiu estas venezuela armea bazo. Venezuelo pretendas la maron ene de 200 mejloj (370 km), do inkluzive la tutan maron ĉirkaŭ Dominiko, kiu protestas kontraŭ tiu pretendo.

La aparteno de Dominiko al la Alventaj Insuloj (kiel plej norda) ne estas sendisputa; multaj aŭtoroj ĝin deklaras la plej suda el la Deventaj Insuloj.

Ekonomio redakti

La ŝtato estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun kvin aliaj karibiaj ŝtatoj kaj du pliaj transmaraj teritorioj de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron.

Ekstera politiko redakti

Dominiko apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.