Internacia Organizaĵo de la Franclingvio

La Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (france Organisation Internationale de la Francophonie) estas institucio kies membroj (ŝtatoj aŭ registaroj) havas inter si la francan lingvon kaj iujn valorojn (kiaj, inter aliaj, kulturan diversecon, pacon, demokratian regadon, plifirmigo de la jurŝtato, naturprotektadon). Laŭ ĝia retejo, en marto 2014, ĝi arigis 77 landojn aŭ registarojn (57 plenrajtaj membroj[1] kaj 20 observantojn), tio estas pli ol 890 milionoj da loĝantoj disaj sur la kvin kontinentoj.

Internacia Organizaĵo de la Franclingvio
emblemo
flago
interregistara organizaĵo
Komenco 20-a de marto 1970 vd
Antaŭe Agence de coopération culturelle et technique vd
Geografia situo 48° 51′ 36″ N, 2° 18′ 12″ O (mapo)48.862.30333333Koordinatoj: 48° 51′ 36″ N, 2° 18′ 12″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (Parizo)
Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (Parizo)
DEC
Internacia Organizaĵo de la Franclingvio
Internacia Organizaĵo de la Franclingvio
Lokigo de Parizo en Francio
Map
Internacia Organizaĵo de la Franclingvio
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Louise Mushikiwabo vd
Membro de Open Education Global vd
Lingvoj

franca lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La 20-an de marto, ĉiujare estas festata en la mondo la internacia tago de la franclingvio.

Ĝi apogas sin sur kvar rektaj organizaĵoj (la Universitata Organizaĵo de la Franclingvio, TV5, la Universitato Senghor en Aleksandrio, la Internacia Asocio de la Franclingvaj Urbestroj) kaj la konsultiĝa Asembleo. Ĝi kunlaboras kun multaj asocioj kiaj la Franclingva Asocio pri Amikeco kaj Ligado (AFAL), la Internacia Federacio de la Profesoroj de la Franca Lingvo (FIPF), la Internacia Unuiĝo de la Franclingva Gazetaro (UPF), Asocio por la franclingva internacia dissendo de libroj, verkoj kaj revuoj (ADIFLOR), ktp.

IOF volas kontribui al la antaŭgardo de konfliktoj ene de la franclingviaj landoj, helpi al la plifirmigo de la jurŝtato kaj demokratio, kaj agi por la promocio kaj efektiveco de la homaj rajtoj en la franclingviaj landoj. Ĝi volas promocii kulturan diversecon. Ĝi servas al edukado kaj intervenas je ĉiuj ŝtupoj de la klerigo. Ĝi ankaŭ pretas servi al ekonomio kaj evoluigo.

Historio redakti

 
Nacioj reprezentitaj en la konferenco de Niamey en 1970.

La Parlamenta Asembleo de la Franclingvio, kreita en 1967, rekomendis la kreon de franclingva interregistara institucio, kio estis farita okaze de la konferenco de Niamey en 1970, kun la kreo de la Organizaĵo por Kultura kaj Teknika Kunlaborado (ACCT), fariĝinta nun Internacia Organizaĵo de la Franclingvio[2].

Funkciado redakti

 
Strukturo de la franclingvio post la CMF 2005 en Antananarivo. IOF fariĝis la ĉefa institucio de la franclingvio, anstataŭante la AUF.

La Internacia Organizaĵo de la Franclingvio enhavas 56 membrojn (ŝtatoj kaj registaroj) kaj 19 observantojn.

La pintkonferenco de la franclingvio estas la plej supera instanco de IOF, ĝi okazas ĉiun duan jaron. (Vagaduguo, Burkino en 2004, Bukareŝto, Rumanio en 2006 kaj Kebeko, Kanado en 2008). Tiu de 2010 okazis en Montreux, en Svislando (anstataŭante Madagaskaron kun interrompita membreco pro puĉo).

Pintkonferencoj de la estroj de ŝtatoj kaj registaroj redakti

 
Flagoj de la membroj de la franclingvio

La pintkonferenco de la franclingvio, supera instanco de la multflanka franclingvio, la Konferenco de la estroj de ŝtatoj kaj registaroj de la landoj, kiuj havas inter si la francan lingvon, kunvenas laŭregule ĉiun duan jaron por decidi pri la ĉefaj politikaj direktoj de la franclingvio.

Pintkonferenco Loko Datoj
1-a   Versajlo 17-a - 19-a de februaro 1986
2-a Kebekio  Kebekio Kebeko, Kebekio 2-a - 4-a de septembro 1987
3-a   Dakaro 24-a - 26-a de majo 1989
4-a   Parizo 19-a - 21-a de novembro 1991
5-a   Grand Baie 16-a - 18-a de oktobro 1993
6-a   Kotonuo 2-a - 4-a de decembro 1995
7-a   Hanojo 14-a - 16-a de novembro 1997
8-a Nov-Brunsviko  Nov-Brunsviko Moncton, Nov-Brunsviko 3-a - 5-a de septembro 1999
9-a   Bejruto 18-a - 20-a de oktobro 2002
10-a   Vagaduguo 26-a - 27-a de novembro 2004
11-a   Bukareŝto 28-a - 29-a de septembro 2006
12-a Kebekio  Kebekio Kebeko, Kebekio 17-a - 19-a de oktobro 2008
13-a   Montreux 22-a - 24-a de oktobro 2010
14-a   Demokratia Respubliko Kongo Kinŝaso 12-a - 14-a de oktobro 2012
15-a   Dakaro fine de novembro 2014[3]

Ĝenerala sekretario redakti

La posteno de ĝenerala sekretario estis kreita en 1997 en la 7-a pintkonferenco de la franclingvio en Hanojo.

Boutros Boutros-Ghali,   Egiptio
ĝenerala sekretario de la 16-a de novembro 1997 ĝis la 31-a de decembro 2002.
Abdou Diouf,  
Michaëlle Jean,   Kanado
Louise Mushikiwabo, Ruando ekde la unua de januaro 2019.

Konstanta Konsilio de la Franclingvio redakti

Aldone al la konferenco de la ministroj komisiitaj pri franclingvio, ekzistas Konferenco de la Franclingvaj Ministroj pri edukado de la landoj kun komuna franca lingvo (CONFEMEN) kaj la Konferenco de la Franclingvaj Ministroj pri junularo kaj sportoj de la franclingvaj landoj (CONFEJES). La Konstanta Konsilio arigas eminentajn personojn el diversaj fakoj.

Parlamenta Asembleo de la Franclingvio (APF) redakti

Tiu asembleo arigas reprezentantojn de la naciaj parlamentoj.

Membroj redakti

La Internacia Organizaĵo de la Franclingvio havis, en 2013, 57 membrojn (ŝtatoj kaj registaroj)[4] (el kiuj 4 asociitaj membroj) kaj 20 observantojn, disaj en la 7 regionoj de la mondo. Parolata de 220 milionoj da vere francparolantaj personoj en la mondo (taksado de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio en 2007)[5], la franca lingvo havas oficialan statuton, sola aŭ kun aliaj lingvoj, en 32 ŝtatoj aŭ registaroj membroj de IOF.

Eŭropo redakti

 
IOF en Eŭropo en 2012.
 

Ameriko kaj Karibio redakti

 
IOF en Ameriko en 2012.
 
IOF en Norda Afriko kaj en Mezoriento en 2012.
 
IOF en Azio kaj en Pacifiko en 2012.
 

Norda Afriko kaj Mezoriento redakti

 

Azio kaj Pacifiko redakti

Afriko (ekster Nordafriko) redakti

 
IOF en Afriko en 2012.

Okcidenta Afriko redakti

 

Centra Afriko redakti

 

Orientafriko kaj
Hindia Oceano
redakti

Notoj :

  • La klasado laŭ regionoj estas tiuj oficiale uzataj de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio.
  • (a) : asociita membro.
  • (o) : observa membro.
  • (s) : interrompita membro.

Apartaj kazoj en la ŝtatoj membroj redakti

Francparolantaroj en nemembraj landoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Aneksaĵoj redakti

Bibliografio redakti

  • Georg Glasze, « The Discursive Constitution of a World-spanning Region and the Role of Empty Signifiers: the Case of Francophonia », Geopolitics, vol. 4, paĝoj 656-679, 2007 ([1] Arkivigite je 2013-05-16 per la retarkivo Wayback Machine).
  • Olivier Milhaud, Post-Francophonie ?, interretejo "EspacesTemps.net", 2006 ([2]).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Ŝablono:Ligiltabelo Internaciaj organizaĵoj