Grand Baie estas marborda urbeto kaj granda turista plaĝo en la distrikto Rivière du Rempart en Maŭricio. La urbeto situas sur la okcidenta flanko de la plej norda punkto de Maŭricio kaj estis la loko de la brita "Invado de la Insulo de Francio" en novembro 1810.

Grand Baie
urboadministra teritoria unuo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 20° 1′ S, 57° 35′ O (mapo)-20.01305555555657.584444444444Koordinatoj: 20° 1′ S, 57° 35′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Grand Baie (Maŭricio)
Grand Baie (Maŭricio)
DEC
Grand Baie
Grand Baie
Situo de Grand Baie

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Grand-Baie [+]
vdr

Grand Baie ja povas esti la plej konata urbeto en Maŭricio. Ĝi ŝuldas sian popularecon al la rava kvalito de siaj smerald-koloraj akvoj kaj al sia vivo dumtage aŭ dumnokte. Ĝi ofertas oportunojn por sendanĝera naĝado, navigado, vent-surfado, kaj akvo-skiado, kaj estas ankaŭ la elirpunkto por ekskursoj per helikopteroj, fiŝado en profunda akvo kaj ekskursoj per boatoj al la insuloj de la nordo de Maŭricio: Gunners' Quoin, Flat Island, Round Island, kaj Serpent Island. Grand Baie kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj ankaŭ ofertas larĝan gamon de mod- kaj art- butikoj, hoteloj kaj restoracioj. Grand Baie estas ankaŭ konata pro sia nokta vivo ĉar ĝi disponas pri la plej bonaj drinkejoj kaj nokto-kluboj de la insulo, inkluzive de "Banana Café", "Zanzibar" aŭ "Les Enfants Terribles".

Vido de Grand Baie

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti