Maŭricio

lando konsistanta el insuloj en Hinda Oceano
Tiu ĉi artikolo temas pri la insula respubliko Maŭricio en la Hinda Oceano. Por la samnoma administra regiono de la provinco Kebekio en Kanado vidu la paĝon Maŭricio (Kebekio), por la urbo en Svislando la paĝon Sankta Maŭrico, kaj por la kristana sanktulo laŭ kiu origine nomiĝis la loĝlokoj la artikolon Maŭrico.

Maŭricio (angle Mauritius, france Maurice) estas lando de insuloj en la Hinda Oceano. La ĉefurbo estas Port-Luiso. La Respubliko Mauritius kunigas la insulojn Rodriges, ĉirkaŭ 560 km oriente kaj estas 104 km2 aree, la insuloj Agalega situantaj ĉirkaŭ 1,000 km norde de Maŭricio kaj Cargados Carajos je 430 km nordoriente de Maŭricio, ambaŭ kun totala terareo de 71.2 km2.[1][2]

Maŭricio
Republic of Mauritius

Flago de Maŭricio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Motherland
Patrujo
Nacia devizo: Stella Clavisque Maris Indici
La Stelo kaj Ŝlosilo de la Hinda Oceano
Situo
parlamenta respublikosuverena ŝtatoinsula lando • insulara lando • lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Port-Luiso,
20° 9′ S 57° 30′ O / 20.150 °S, 57.500 °O / -20.150; 57.500 (mapo)
Oficiala(j) lingvo(j) Neniu
Uzata(j) lingvo(j) angla, franca
Plej ofta(j) religio(j) Hinduismo, Kristanismo, Islamo
Areo 2 040 km²
Loĝantaro 1 264 613 (2017)
Loĝdenso 603 loĝ./km²
Horzono +4
Interreta domajno mu
Landokodo MU
Telefona kodo 230
Plej alta punkto Piton de la Petite Rivière Noire
Plej malalta punkto Hinda Oceano
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Prithvirajsing Roopun
Ĉefministro Sir Anerood Jugnauth
Nacia tago 12-a de marto
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando 12-a de marto 1968
Ekonomio
Valuto Maŭricia rupio (MUR) (MUR)
MEP laŭ 2012
– suma $ 11 466 Mio.
– pokapa $ 8 850

AkvejoHinda oceano

Koordinatoj20° 12′ S, 57° 30′ O (mapo)-20.257.5
Plej alta punktoPiton de la Petite Rivière Noire [+]
Plej malalta punktoHinda Oceano [+]
- malaltecom [+]
Areo2 040 km² (204 000 ha) [+]
Loĝantaro1 264 613 [+] (2017)
HorzonoUTC+04:00, Indian/Mauritius [+]

Maŭricio (Maŭricio)
Maŭricio (Maŭricio)
DEC
Maŭricio
Maŭricio
Map
Maŭricio

Vikimedia Komunejo:  Mauritius [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Dido, simbolo de Maŭricio

Tie vivis iam la formortinta grandega nefluganta dido, kiu ne povis flugi kaj pereis, kiam homoj komencis vivi tie.

La popolo konsistas ĉefe el homoj devenaj el Barato kaj Madagaskaro. Religioj estas pluraj, sed kunekzistas harmonie.

Geografio redakti

Maŭricio estas parto de la ekoregiono Sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj. Ĝi estas insulara ŝtato en la Hinda Oceano 868 kilometrojn oriente de Madagaskaro kaj 172 kilometrojn oriente-nordoriente de Reunio.

Urboj de Maŭricio redakti

Ekstera politiko redakti

  Maŭricio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

La lingvoj de Maŭricio redakti

Gravaj lingvoj krom la angla kaj la franca estas:

La lingva situacio de la malgranda insulo estas tre kompleksa. La angla estas la oficiala lingvo de la parlamento, de la trafik-reguligo kaj de la lerneja administrado, sed nur 3 procentoj de la loĝantaro parolas ĝin. La franca lingvo estas la gepatra de la franc-maŭricianoj. Ĝin ankaŭ uzas la amasinformiloj. 80 procentoj de la gazetoj estas en la franca. La maŭricia kreola lingvo estas la nacia lingvo, parolata de la plimulto de la maŭricianoj. Preskaŭ la tuta loĝantaro scipovas kaj uzas la kreolan por komuniki. La plej multaj vortoj de tiu lingvo havas francan originon, pli ol 150 devenas de la angla, pli ol 50 de barataj lingvoj kaj kelkaj vortoj el la malagasa kaj el la ĉina.

Egale al multaj kreolaj lingvoj sur franca bazo, ankaŭ la maŭricia ofte kunigas artikolon kaj vorton; ekzemple: "liver" (vintro) devenas de "l'hiver" kaj la origino de "dilo" (akvo) estas "de l'eau". Prononco de kelkaj konsonantoj iom diverĝas de la franca lingvo; ekz: en "dimanche" (dimanĉo) la fina sono "ŝ" fariĝas "s" kaj en "jambon" (ŝinko) la komenca sono "ĵ" fariĝas "z".

Esperanto-muziko en Maŭricio redakti

Edukado redakti

Transporto redakti

La Internacia flughaveno Sir Seewoosagur Ramgoolam estas la ĉefa internacia flughaveno en Maŭricio. Ĝi situas je 48 km (30 mi) de la ĉefurbo Port-Luiso. La flughaveno havas rektajn flugojn al pluraj cellokoj en Afriko, Azio kaj Eŭropo.

Gazetaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Ministry of Finance & Economic Development (2011). “Population and Vital Statistics – Republic of Mauritius, January – June 2011”. Alirita 15a de Novembro 2011..  Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-01-08.
  2. Geography − location. Government of mauritius. Alirita 4a de Januaro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-14. Alirita 2015-01-08.

Vidu ankaŭ redakti