Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dido (apartigilo)

Didododo (Raphus cucullatus) estas formortinta, neflugkapabla birdo, vivinta sur insulo Maŭricio ĝis la fino de la 17-a jarcento.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dido
Troveblo de fosilioj: Moderna
Rekonstruita dido ĉe Muzeo de Natura Historio de universitato Oksfordo.
Rekonstruita dido ĉe Muzeo de Natura Historio de universitato Oksfordo.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Subfamilio: Rafedoj Raphinae
Genro: Raphus
Brisson, 1760
Specio: R. cucullatus
Raphus cucullatus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
300
Konserva statuso: Formortinta (frua 17-a jarcento)
Antaŭa vivloko (ruĝa)
Antaŭa vivloko (ruĝa)
Antaŭa vivloko (ruĝa)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Dido, simbolo de Maŭricio
Ilustraĵo fare de Dronte de la 17a jarcento

Ĝi estas unu el la tri specoj, formantaj la familion didedoj (RaphidaeRafedoj). Oni listigas la dido-familion en la sistematiko plej ofte al ordo de la kolomboformoj (Columbiformes), sed malofte oni apartigas ĝin al memstara ordo (Raphiformes). La du aliaj specioj estis – vivintaj simile sur insuloj de la Hinda Oceano - du ermitkolomboj (R. solitarius kaj Pezophaps solitaria).

La birdojn ekrigardis (kaj notis pri tio) unuafoje portugalaj maristoj en ĉirkaŭ 1507 kaj dum 2 jarcentoj ekstermis la birdon la homoj kaj la kunportitaj hejmaj bestoj. La dido formortis en 1681, la reunia ermitkolombo en 1746, la rodriguesa ermitkolombo en ĉirkaŭ 1790.

La dido estis pli granda ol meleagro, ĉirkaŭ 23 kg. La plumaro estis blugriza, la kapo granda, la beko nigra, hoka, kun ruĝeta kovraĵo. La flugilo estis eta, senutila, la kruro estas dika, flava kaj pugopinte, starante plumvosto.

La Reunia ermitkolombo estis blanka versio de dido. La bruna Rodrigesa ermitkolombo estis pli alta kaj maldika, kun pli malgranda kapo, senhoka beko.

Ĉiu restaĵo de dido estas kapo kaj kruro en Oksfordo, kruro en la British Museum, kapo en Kopenhago kaj pliaj en diversaj muzeoj. Oni trovis pluajn ostojn dum la jaro 2006.

Ĝi estis simbolo de la senbrida homa agado kontraŭ la medio, formorto de specioj.

Etimologio redakti

La esperanta vortformo dido, uzata anstataŭ la pli internacia formo dodo, devenas de latina sinonimo Didus ineptus (Linnaeus, 1766), uzata nur en la 18-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti