Kolombedoj

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kolombedoj
roka kolombo (Columba livia domestica) flugante
roka kolombo (Columba livia domestica) flugante
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Subfamilioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Kolombedoj estas familio de birdoj enhavanta kvin subfamiliojn kaj 309 speciojn.
La subfamilioj estas:
La Columbinae aŭ Kolumbenoj, aŭ tipaj kolomboj, 181 specioj, subdividebla en kvin aliaj subfamilioj,
La Otidiphabinae aŭ Otidifabenoj, enhavanta ununuran specion: Fazankolombo Otidiphaps nobilis
La Gourinae, Gourenoj aŭ kronokolomboj, tri specioj
La Didunculinae aŭ Didunkulenoj, ununura specio: Dentobeka kolombo Didunculus strigirostris
La Treroninae aŭ Trerorenoj, aŭ fruktomanĝantaj turtoj, 123 specioj.

Kolomboj kunformas la familion de Kolombedoj en la ordo Kolomboformaj, kiu inkludas iom pli ol 300 speciojn de birdoj. Tiu familio ekzistas tutmonde, sed la plej granda varieco estas en la orientalisa kaj en la aŭstralazia ekozonoj.

Kolomboj havas fortikajn korpojn, mallongajn kolojn kaj mallongajn maldikajn bekojn kun karneca vaksaĵo. La specio pli komune nomita kiel "kolombo" estas la Rokkolombo, komuna en multaj urboj.

Ties kutime malfortaj nestoj estas konstruitaj el bastonetoj kaj la du blankaj ovoj estas kovataj de ambaŭ gepatroj. Kolomboj manĝas semojn, fruktojn kaj plantojn. Malkiel plej parto de aliaj birdoj (sed vidu artikolon flamengo), kolomboj produktas "kropolakton," ĉe ĉelaro kiu funkcias kiel likvidujo. Ambaŭ seksoj produktas tiun tre nutrivan substancon por manĝigi la idaron. La kolomboj nutras siajn idojn per tiu laktosimila kaĉo, kiun ili produktas en sia kropo.

KondutoRedakti

 
Profilo de kolombo. Meksikurbo.

Temas pri birdoj kiuj havas grandan inteligenton (kompare kun aliaj birdospecoj), kvanjam jam inter aliaj birdoj malpli inteligentaj oni malkovris gravan inteligenton kiu eĉ ebligis interagadon inter Homo sapiens kaj birdoj, spite la fakton ke tia inteligenta interagado (kiel okazas ĉe la birdospecio Granda mielindikanto, Indicator indicator) ne atingas la superan gradon ekzistantan inter kolomboj kaj korvedoj[1] kaj monogamaj; tiu karaktero ebligas al ili plenumi grandan zorgon de siaj idoj kaj eĉ eble gravan emocian rilaton (etologian) inter gepatroj kaj idaro. La monogamio inter kolomboj, aliflanke, ŝajne faciligas grandmezure altan reproduktan efikecon (spite la fakton ke ankaŭ kolomboj, same kiel aliaj naturaj animaloj, suferas pro grandan mortindicon de idaro). La kolombidoj, tuj post esti pretaj por memvivtenado kaj sufiĉe disvolvigitaj por flugadi, estas elpelitaj de la teritorio en kiu nestumas la gepatroj, ĉar ĝenerale tiuj ripetas la reproduktadon en periodo de tempo tre mallonga; temas pri du aliaj kolombidoj en kiuj la gepatroj investas grandam kvantond de tempo kaj energio en zorgoj (la patrino kutime restas grandan parton de sia tempo en la ne tro laborita nesto kovante la ovojn kaj poste zorge de la kolombidoj dum la patro serĉas nutraĵon por nutri la familion).

 
La kolomboj kutime ŝveligas siajn plumojn kiel sistemo por resti varmaj. Tie ĉi Suda kronokolombo.

La nestoj, normale malfortaj, estas faritaj el malgrandaj bastonetoj, kaj la ovoj, plej ofte du, estas kovataj de ambaŭ gepatroj. Nature la kolomboj manĝas semojn kaj fruktojn. Ambaŭ seksoj nutras la idojn el sekrecio tre nutriva nomita kropolakto, kiu estas sekreciita per specialaj ĉeloj.

Krom havi grandan senton por orientigo, la kolombo estas unu de la birdoj kiuj plej rapide flugas: atingas 56 km/h. Estas grava trajto de kolomboj ankaŭ ties tre akuta senso de la vidkapablo: inter fino de la 1970-aj jaroj kaj komenco de la 1980-aj la Usona Marborda Gardistaro disvolvigis eksperimentan sistemon de homsavado pere de kolomboj instruitaj por rekono de brilaj koloroj. La projekto konsistis en la ekipado al helikoptero per tri ekzempleroj de kolomboj en malgranda kaĝo kun fenestretoj en la suba parto de la vehiklo kio permesis rigardon al la 360° de la vidarko. La kolomboj sukcesis montri efektivecon en la lokigo de flosantaj celoj de 93 %, kontraŭ 38 % fare de homoj en la samaj kondiĉoj. La projekto Project Sea Hunt estis difinita de la Marborda Gardistaro kiel la "plej bona serĉosistemo dum taga lumo". Tiu sistemo neniam trapasis la eksperimentan fazon kaj estis nuligita en 1983 pro malaltigo de buĝeto kaj la kolomboj povis savi neniun vivon.[2]

La kolomboj aŭ kolombedoj superus la eksperimenton de la spegulo, per kiu ĉiu individuo povas rekoni sin mem aŭ montru konscion de sia "personeco", se la vorto "personeco" estas aplikebla al alia animalo krom la "homo", ĉar personeco signifus etimologie maskigon, do ĉiuokaze "individueco". Estas evidenta ke la kolomboj povas rekoni individuajn estaĵojn kaj havas memkonscion, ĉar ili povas rekoni eĉ la individuajn diferencojn de estaĵoj de aliaj specioj, same kiel aliaj inteligentaj birdoj, kaj rekonas tre facile aliajn individuojn samspeciajn; same ili kapablas diferencigi la diversajn homajn estaĵojn kiuj helpas ilin disde tiujn kiuj agresas ilin. Aliflanke, laŭ plej ĵusaj malkovroj (2017), la kolomboj estas kapablaj "legi" aŭ alivorte distingi diferencajn grafeojn kaj atingi ioman komprenon en la diferenco de tiaj grafeoj.[3]

Pro premo el cirkonstancoj (por ekzemplo la perdo de nutrofontoj aŭ de nestolokoj), la streso povas okazigi interspeciajn violenton, per kiu ili povas mortigi unu la alian aŭ la kolombidojn de aliaj paroj kiel barakto al survivado.

PriskriboRedakti

 
La paserkolombo estas inter la plej malgranda specio en la familio.

Grando kaj aspektoRedakti

Kolomboj kaj turtoj montras konsiderindan variadon laŭ grando, game en longo el 15 ĝis 75 cm, kaj en pezo el 30 g ĝis super 2000 g.[4] La plej grandaj specioj estas la Kronokolomboj de Nov-Gvineo,[5] kiu estas tiom granda preskaŭ kiom meleagro, kun pezo de 2 ĝis 4 kg.[6] La plej malgranda estas la amerika Paserkolombo de la genro Columbina, kiu estas samgranda kiel la dompasero, pezanta tiom malmulte kiom ĝis 22 g.[7] La Nana fruktokolombo, kiu povas esti tiom malgranda kiom ĝis 13 cm longe, havas pli malgrandan totalan longon ol ajna alia specio el tiu familio.[7] Unu el la plej grandaj arbemaj specioj, nome Nukuhiva imperia kolombo, nuntempe frontas formorton.[8]

 
La palumbo estas ofta tra tuta Eŭropo.

Anatomio kaj fiziologioRedakti

Ĝenerale, la anatomio de Kolombedoj estas karakterizita per mallongaj kruroj, mallongaj bekoj kun karneca vaksaĵo, kaj malgrandaj kapoj por grandaj, fortikaj korpoj.[9] Kiel ĉe aliaj birdoj, ankaŭ Kolombedoj ne havas galajn vezikojn.[10] Kelkaj mezepokaj natursciencistoj konkludos, ke la kolomboj ne havas galon, kio en la mezepoka teorio de la kvar humoroj klarigus la konatan mildan disponon de turtoj.[11] Fakte, tamen, ili havas galon (kiel Aristotelo jam estis konstantinta iam), kiu estas sekreciata rekte en la digestan sistemon.[12]

 
Surteriĝanta kolombo montras sian konturon kaj flugoplumojn de siaj plumoj.

La flugiloj estas grandaj kaj havas dek unu flugoplumojn;[13] kolomboj havas fortajn flugilmuskolojn (flugilmuskoloj estas 31–44% el ties korpopezo[14]) kaj ili estas inter plej fortaj flugantoj el ĉiuj birdoj.[13]

En serio de eksperimentoj en 1975 fare de la Dro. Mark B. Friedman, uzante turtojn, ties karaktera kapinklino (kapbalancigo) estis montrita kiel klopodo teni naturan deziron reteni konstantan vidkapablon.[15] Tio estis montrata denove en eksperimento de 1978 fare de la Dro. Barrie J. Frost, en kiu kolomboj estis metitaj en kurtapiŝojn; oni observis, ke ili ne klinis siajn kapojn, ĉar ilia ĉirkaŭo estis konstanta.[16]

PlumojRedakti

 
Tipoj de kolomboplumoj, eksklude lanugon.

Kolombedoj havas unikajn korpo-plumojn, kun la tigo ĝenerale mallarĝa, forta kaj ebeneca, fine en fajna pinto, subite.[13] Ĝenerale, la tigopinto forestas; tamen, malgrandaj tigopintoj en kelkaj vosto- kaj flugil-plumoj estas foje.[17] Korpoplumoj havas tre densajn, lanugecajn bazojn, kaj estas ligitaj izole en la haŭton, kaj falas facile.[18] Tio eble utilas kiel mekanismo por eviti predantojn,[19] ĉar grandaj nombroj de plumoj forfalas en la buŝon de la atakanto se la birdo estas kaptata, kio faciligas la eskapon de la birdo. La plumaro de la familio estas varia.[20] Semomanĝantaj specioj tendencas havi senkoloran plumaron, kun malmultaj esceptoj, dum la fruktomanĝantaj specioj havas brilkoloran plumaron.[7] La genro Ptilinopus (fruktokolomboj) estas kelkaj el la plej brilkoloraj kolomboj, kaj la tri endemiaj specioj de Fiĝioj kaj de la Hinda Oceano nome Alectroenas estas la plej brilaj. Kolmboj kaj turtoj povas esti sekse samkoloraj aŭ diverskoloraj.[21] Aldone al la brilaj koloroj, kolomboj povas svingi krestojn aŭ aliajn ornamaĵojn.[22]

FlugoRedakti

 
Animacio de flugantaj kolomboj.

Kolombedoj estas elstaraj flugantoj pro la granda elano havigita de siaj grandaj flugiloj, kio rezultas en malalta flugilŝarĝo;[23] Ili estas tre lertaj manovrantaj fumfluge[24] kaj havas malaltan aspektan proporcion pro la granda larĝo de siaj flugiloj, kiuj ebligas rapidajn flugolanĉojn kaj kapablon ofte eskapi el predantoj, sed je alta energikosto.[25]

Taksonomio kaj evoluoRedakti

Tiu familio estas tre kohera grupo sen membroj kiuj montrus evidentajn ligojn kun aliaj familioj de birdoj aŭ inverse. La dido kaj la ermitkolomboj estas tre rilataj, sed ankaŭ ili malhavas ligojn kun aliaj familioj de birdoj. Ankaŭ la malmultaj fosilioj konsistas nur je senkonfuzaj specioj de la familio de Kolombedoj. Oni sugestis ligojn kun pteroklojpapagoformaj, sed similaĵoj kun la unua grupo kialas pro konverĝa evoluo kaj kun la dua dependas nur je la papagecaj ecoj de la Dentobeka kolombo. Tamen, la diferencaj ecoj de tiu ĉi birdo ŝajnas konsekvenco de ties dieto pli ol de ties rilato kun papagoj.

 
Dentobekaj kolomboj. Ilustraĵo de John Gould (probable el remburitaj specimenoj).

Tiu familio estas kutime dividita en kvin subfamilioj, sed tio eble estas maltaŭga. Ekzemple la amerikaj grundokolomboj kaj koturnokolomboj kiuj estas kutime lokitaj en la kolumbena subfamilio Columbinae ŝajne estas du diferencaj subfamilioj. Ĝenerale la kutima klasigo konsideras du grandajn subfamiliojn, unu por la fruktokolomboj kaj la imperiaj kolomboj kaj alia por preskaŭ ĉiu la restantaj specioj. Krome estis 3 unutipaj subfamilioj, po unu por la genroj Goura, Otidiphaps kaj Didunculus. La malnova subfamilio Columbinae konsistas el 5 diferencaj stirpoj, dum la aliaj 4 grupoj estas pli malpli akurataj ekzemploj de la evoluaj rilatoj.

La ordo ĉi tie prezentata sekvas Baptista et al. (1997) kun aldonoj (Johnson & Clayton 2000, Johnson et al. 2001, Shapiro et al. 2002).[26][27][28]

La lokigo de genroj kaj nomigo de subfamilioj estas ĉiuokaze provizora ĉar analizoj de diferencaj sekvencoj de DNA indikas, ke diversas, ofte tre radikale, en la lokigo de kelkaj (ĉefe hindoaŭstraliaj) genroj. Tiu ambigueco, probable kaŭzita de la sistematika eraro nomita "allogo inter longaj branĉoj", nome proksimigo de ne tiom proksimaj stirpoj, ŝajnas konfirmi, ke la unuaj kolomboj kiuj evoluis en la Aŭstralazia regiono, kaj la "Treronidae" (Treronedoj) kaj similaj formoj (kronaj kaj fazankolomboj, ekzemple) reprezentas la plej fruan radiadon de la grupo.

Ĉar la Dido kaj la Rodrigesa ermitkolombo estas tutcerte parto de la Hindoaŭstralia radiado kiu produktas la tri etajn subfamiliojn menciitaj sube kun la fruktokolomboj (inkludante la Nikobara kolombo), ili estas ĉi tie inkluditaj kiel subfamilio Rafedoj, ĝis kiam oni havos pli certigan materialon pri iliaj interrilatoj.

Kolombedoj ne estas bone reprezentitaj de fosilioj. Oni ne trovis praformojn kiujn oni povus datigi. La genro Gerandia kiu tre verŝajne apartenas al Columbinae estis prskribita kiel de frua Mioceno en Francio. Krome ĉiu alia fosilio apartenas al nunaj genroj. Por tiuj kaj por konsiderinda nombro de pli ĵuse formortintaj praspecioj, vidu la respektivan informon de genro.

Subfamilio Columbinae – tipaj kolombojRedakti

 
Kolomba skeleto.

Genro Columba inkludante Aplopelia – Malnovmondaj kolomboj (33-34 vivantaj specioj, 2-3 ĵuse formortintaj)

Genro Streptopelia inkludante Stigmatopelia kaj Nesoenas - turtoj (14-18 vivantaj specioj)

Genro Patagioenasamerikaj kolomboj; iam inkluditaj en Columba (17 specioj)

Genro Macropygia - kukolkolomboj (10 specioj)

Genro Reinwardtoena (3 specioj) ankaŭ kukolkolomboj

Genus Turacoena (2 specioj) ankaŭ kukolkolomboj

Subfamilio N.N. - Bronzflugiluloj kaj parencojRedakti

Genro Turtur - Afrikaj arbarkolomboj (5 specioj; provizore lokitaj ĉi tie)

Genro Oena - Namakva kolombo (provizore lokita ĉi tie)

Genro Chalcophaps (2 specioj)

Genro Henicophaps (2 specioj) Bronzflugiluloj

Genro Phaps (3 specioj) Bronzflugiluloj

Genro OcyphapsKresta kolombo

Genro Geophaps (3 specioj)

Genro Petrophassa - rokarkolomboj (2 specioj)

Genro Geopelia - strikolomboj (3-5 specioj)

Subfamilio Leptotilinae - Zenaidine kaj koturnokolombojRedakti

Genro Zenaida (7 specioj)

 
Ina migrokolombo (formortinta).

Genro EctopistesMigrokolombo (formortinta; 1914)

Genro Leptotila (11 specioj)

Genro Geotrygon - koturnokolomboj (17 specioj)

Genro Starnoenas

Subfamilio Columbininae - amerikaj grundokolombojRedakti

Genro Columbina (7 specioj)

 
Femala blua grundokolombo.

Genro Claravis

Genro Metriopelia (4 specioj)

Genro Scardafella – eble apartenas al Columbina

Genro Uropelia

Subfamilio N.N. - Hindopacifika grundokolomboRedakti

 
Luzona korkolombo.

Genro GallicolumbaKorkolomboj (16-17 vivantaj specioj, 3-4 ĵuse formortintaj)

Genro Trugon

Subfamilio Otidiphabinae - FazankolomboRedakti

Genro Otidiphaps - Fazankolombo

Subfamilio Didunculinae - Dentobekaj kolombojRedakti

Genro Didunculus

Subfamilio Gourinae - kronokolomboRedakti

 
Okcidenta kronokolombo (Goura cristata).

Genro Goura

Subfamilio N.N. (Treroninae) – verdaj, fruktokolomboj kaj imperiaj kolombojRedakti

Genro Ducula - imperia kolombo (37 specioj)

Genro Lopholaimus - Nodoverta kolombo

Genro Hemiphaga

Genro Cryptophaps

Genro Gymnophaps - montokolomboj

 
Rozkapa fruktokolombo (Ptilinopus porphyreus).

Genro Ptilinopus - fruktokolomboj (ĉ. 50 vivantaj specioj, 1-2 ĵuse formortintaj)

Genro Natunaornis - Vitilevua kolombo (prabirdo)

Genro Drepanoptila

  • , Drepanoptila holosericea

Genro Alectroenas - blukolomboj

Subfamilio Raphinae - Rafenoj aŭ RafedojRedakti

Genro Raphus - Dido (formortinta; malfrua 17-a jarcento)

Genro PezophapsRodrigesa ermitkolombo (formortinta; ĉ.1730)

Nesolvita lokigoRedakti

Genro Caloenas

Genro Treronverdaj kolomboj

Genro Phapitreron - brunkolomboj

Genro Leucosarcia - Ŭongakolombo

Genro Microgoura - Ŝuasela krestokolombo (formortinta; frua 20-a jarcento)

Genro Dysmoropelia

Genro sendeterminata

  • Hendersona kolombo, Kolombedoj. (prabirdo)

Kolomboj kaj homojRedakti

Kelkaj specioj de kolomboj estas uzataj por esti manĝataj kaj probable ĉiu povus esti manĝata; la povaj brustomuskoloj karakteraj de tiu ĉi birdofamilio estas bongusta manĝaĵo. En Eŭropo la Palumbo estas komune ĉasata, dum la Rokkolombo estis origine enhejmigita kiel manĝospecio, kaj multe estis bredata pro siaj bongustaj kvalitoj. La malapero de la Migrokolombo estis almenaŭ parte okazigita de troa ĉasado por manĝo.

Kolombo estas koŝera, kaj ili kaj turtoj estas la ununuraj birdoj kiuj povas esti uzataj por buĉofero. Aliaj koŝeraj birdoj povas esti manĝataj, sed ne alportataj kiel korban (buĉofero).

 
Viktoria kronokolombo (Goura victoria) en bestoĝardeno de Bristolo.

La kolombo estas fakte animalo kun tre forta simbola signifaro, kun konotacioj kaj denotacioj pozitivaj kaj bonaŭguraj en multaj kulturoj. En la Malnova Testamento de la Biblio estas rakonto pri la tutmonda diluvo kiam kolombo revenas al la Arkeo de Noa portanta olivbranĉon en la beko por pruvi, ke jam ne la tuta tero estis akvokovrita. Krome, en la Nova Testamento, la Sankta Spirito descendis el la ĉielo laŭ aspekto de kolombo super Jesuo en la momento kiam tiu estis baptita.[29]

Aliflanke, la profeto nomita Jona, en sia nomo hebrea estas nomata יוֹנָה (Yonah), tio estas, ‘kolombo’.

La kolombo estas la simbolo de naivo, simpleco, kaj senkulpeco, kaj speciale estas la pacosimbolo en la tuta mondo kaj signalo de harmonio. En la greklatina antikveco tiu birdo estis konsakrita al Venuso, kiu portis ĝin en la mano kaj ligis ĝin al sia ĉaro, laŭ Apuleo. Aeliano asertis, ke foje Venuso transformis sin mem en kolombo, kaj pro tio manĝi kolomboj estis rezervita al ŝiaj pastroj. Homero rakontas, ke kolomboj nutris Zeŭson, fablo fondita sur la cirkonstanco ke la sama vorto signifas en fenica lingvo kaj ‘pastron’ kaj ‘kolombon’.[30]

La loĝantoj de Askalono sentis grandan respekton por tiuj birdoj, en kiuj laŭ siaj kredoj ili transformis sin postmorte, kaj pro tio ili kuraĝis nek manĝi nek mortigi kolombon pro timo manĝi aŭ mortigi siajn gepatrojn, kaj nutris kaj zorgis partikulare la kolombojn naskiĝintajn en la urbo. Tiuj birdoj estis multe respektataj ankaŭ de asirianoj, ĉar ili kredis, ke la animo de Semiramiso, ilia reĝino, ascendis al la ĉielo en formo de kolombo. Sofoklo diris, ke kelkaj kolomboj de la arbaro kie estis la oraklo de Dodone anoncis al Heraklo la finon de lia vivo.[30]

Aktuale, la reprezentaĵo de blanka kolombo kun branĉo de olivarbo en beko estas la plej fama simbolo de paco kaj pureco en la socioj de Okcidento, bildo senmortigita de Pablo Picasso en sia Packolombo. La kolombo estis diino de iberoj, adorata ĉefe fare de la turdetanoj; ties epiteto estis "la blanka kolombo". En Sudokcidenta Hispanio, la plej populara figuro de la Dipatrino estas la Virgulino de la Roso, kies populara epiteto estas "la blanka kolombo".

En marto 2016 en Novjorko en la zono de la iama World Trade Center estis inaŭgurita la transporta stacio World Trade Center, dezajnita de Santiago Calatrava, tiam la plej granda metrostacio de la mondo nomita The Oculus (La Okulo) reprezentata skulptarte pere de granda kolombo.[31][32]

Pro amasmortigado fare de homoj estis kondukitaj al formorto gravaj specioj kiel la Migrokolombo (Ectopistes migratorius) kiu estis ege ofta en Orienta Nordameriko kaj du gigantaj specioj kies giganteco estis okazigita granmezure pro la jarmila izolado en insulo: nome la dodo (Raphus cucullatus) de la insulo Maŭricio kaj la Rodrigesa ermitkolombo (Pezophaps solitaria) de la insulo Rodriges.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Primer caso de comunicación entre humanos y animales Primer caso de comunicación entre humanos y animales Indicator indicator.
  2. Pigeon Search and Rescue System: (PROJECT SEA HUNT)
  3. El País: Las palomas también saben ortografía
  4. Columbidae (doves and pigeons).
  5. Victoria crowned-pigeon videos, photos and facts – Goura victoria. Arkivita el la originalo je 24a de Aprilo 2017. Alirita 23a de Aprilo 2017.
  6. Southern crowned-pigeon videos, photos and facts – Goura scheepmakeri. Arkivita el la originalo je 24a de Aprilo 2017. Alirita 23a de Aprilo 2017.
  7. 7,0 7,1 7,2 Baptista, L. F.; Trail, P. W.; Horblit, H. M. (1997). "Family Columbidae (Doves and Pigeons)". En del Hoyo, J.; Elliott, A.; Sargatal, J. (eld.). Handbook of birds of the world. 4: Sandgrouse to Cuckoos. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 978-84-87334-22-1. Alirita la 24an de Januaro 2021.
  8. Thorsen, M., Blanvillain, C., & Sulpice, R. (2002). Reasons for decline, conservation needs, and a translocation of the critically endangered upe (Marquesas imperial pigeon, Ducula galeata), French Polynesia. Department of Conservation..
  9. . COLUMBIDAE Pigeons and Doves FAUNA PARAGUAY.
  10. (1994) “Biliary bile acids of fruit pigeons and doves (Columbiformes)”, Journal of Lipid Research 35 (11), p. 2041–8. 
  11. Doves. The Medieval Bestiary. Alirita 31a de Januaro 2010.
  12. Browne, Thomas. (1646) Pseudodoxia Epidemica, 1672‑a eldono III.iii, disponebla rete en la Universitato de Ĉikago.
  13. 13,0 13,1 13,2 Columbiformes (Pigeons, Doves, and Dodos) – Dictionary definition of Columbiformes (Pigeons, Doves, and Dodos).
  14. Clairmont, Patsy. (2014) Twirl: A Fresh Spin at Life. Harper Collins. ISBN 978-0-8499-2299-2.
  15. Why do pigeons bob their heads when they walk? Everyday Mysteries: Fun Science Facts from the Library of Congress.
  16. (2007) “Head-bobbing of walking birds”, Journal of Comparative Physiology A 193 (12), p. 1177–83. doi:10.1007/s00359-007-0281-3. 
  17. Schodde, Richard. (1997) Aves (Columbidae to Coraciidae). Csiro Publishing. ISBN 978-0-643-06037-1.
  18. Skutch, A. F. (1964). “Life Histories of Central American Pigeons”, Wilson Bulletin 76 (3), p. 211. 
  19. DiversityofLife2012 – Pigeon.
  20. Hilty, Steven L.. (2002) Birds of Venezuela. Princeton University Press. ISBN 978-1-4008-3409-9.
  21. (2016) “A Spectrophotometric Study of Plumage Color in the Eared Dove (Zenaida auriculata), the Most Abundant South American Columbiforme”, PLOS ONE 11 (5), p. e0155501. doi:10.1371/journal.pone.0155501. 
  22. Pigeon family Columbidae.
  23. Alerstam, Thomas. (1993) Bird Migration. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-44822-2.
  24. Forshaw, Joseph. (2015) Pigeons and Doves in Australia. Csiro Publishing. ISBN 978-1-4863-0405-9.
  25. (2015) “Interspecific variation in the structural properties of flight feathers in birds indicates adaptation to flight requirements and habitat”, Functional Ecology (en) 29 (6), p. 746–757. doi:10.1111/1365-2435.12419. 
  26. Johnson, Kevin P.; Clayton, Dale H. (2000). [www.inhs.uiuc.edu/~kjohnson/kpj_pdfs/MPE.Johnson.Clayton.2000.pdf "Nuclear and Mitochondrial Genes Contain Similar Phylogenetic. Signal for Pigeons and Doves (Aves: Columbiformes)" (PDF).] Molecular Phylogenetics and Evolution. 14 (1): 141–151. doi:10.1006/mpev.1999.0682. PMID 10631048.
  27. Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen; Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001). "A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba" (PDF). Auk. 118 (4): 874–887. doi:10.1642/0004-8038(2001)118[0874:AMPOTD]2.0.CO;2. hdl:20.500.11755/a92515bb-c1c6-4c0e-ae9a-849936c41ca2. JSTOR 4089839. Alirita la 24an de JAnuaro 2021.
  28. Shapiro, Beth; Sibthorpe, Dean; Rambaut, Andrew; Austin, Jeremy; Wragg, Graham M.; Bininda-Emonds, Olaf R. P.; Lee, Patricia L. M.; Cooper, Alan (2002). "Flight of the Dodo". Science. 295 (5560): 1683. doi:10.1126/science.295.5560.1683. PMID 11872833. S2CID 29245617. Supplementary information
  29. Genezo 8:11, Izaja 59:11, Mateo 3:16; 10:16; 21:12.
  30. 30,0 30,1 Diccionario enciclopédico popular ilustrado Salvat (1906-1914).
  31. [World Trade Center (PATH station)]
  32. [1]

ReferencojRedakti

  • Baptista, L. F.; Trail, P. W. & Horblit, H. M. (1997): Order Columbiformes. In: del Hoyo, J.; Elliott, A. & Sargatal, J. (editors): Handbook of birds of the world, Volume 4: Sandgrouse to Cuckoos. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-22-9
  • Gibbs, Barnes kaj Cox, Pigeons and Doves (Pica Press 2001) ISBN 1-873403-60-7
  • Johnson, Kevin P. & Clayton, Dale H. (2000): Nuclear and Mitochondrial Genes Contain Similar Phylogenetic. Signal for Pigeons and Doves (Aves: Columbiformes). Molecular Phylogenetics and Evolution 14(1): 141–151. PDF plena teksto
  • Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen, Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001): A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba. Auk 118(4): 874-887. PDF plena teksto
  • Shapiro, Beth; Sibthorpe, Dean; Rambaut, Andrew; Austin, Jeremy; Wragg, Graham M.; Bininda-Emonds, Olaf R. P.; Lee, Patricia L. M. & Cooper, Alan (2002): Flight of the Dodo. Science 295: 1683. COI:10.1126/science.295.5560.1683 (HTML resumo) Kroma informo

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Columbidae en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Columbidae en la hispana Vikipedio.