Fruktomanĝulo estas fruktomanĝanto. Ĝi povas esti ajna speco de herbivoroĉiomanĝulo kie frukto estas preferata manĝospeco. Ĉar ĉirkaŭ 20% el ĉiuj mamulaj herbivoroj ankaŭ manĝas frukton, frugivorado aŭ fruktomanĝado estas konsiderita ofta inter mamuloj.[1] Ĉar frugivoruloj manĝas amason da fruktoj, ili estas tre dependaj de la abundo kaj nutrokunmetaĵo de fruktoj. Frugivoruloj povas aŭ utili frukt-produktantaj plantojn per disigado de semoj aŭ ili povas negative influi plantojn per digestado de semoj kune kun la fruktoj. Kiam ambaŭ la frukt-produktanta planto kaj la frugivora specio utilas per frukt-manĝada konduto ilia interagado estas nomita mutualismo.

El Borneo orangutano (Pongo pygmaeus)

Notoj redakti

  1. Danell, K. and R. Bergstrom. 2002. Mammalian herbivory in terrestrial environments.in C. M. Herrera and O. Pellmyr, editors. Plant-Animal Interactions. Blackwell Publishing, Oxford, UK.