La Inkaa kolombo (Scardafella inca) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiuj inkludas kolombojn kaj turtojn. Ĝi estas eta kolombo de la genro Scardafella kiu vivas en Ameriko. Ĝi povus aparteni ankaŭ al la parenca genro Columbina.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Inkaa kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Scardafella
Specio: S. inca
Scardafella inca
(Lesson, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

La specifa teritorio estas de sudorienta Usono kaj Meksiko tra Centrameriko ĝis Kostariko. La Inkaa kolombo vivas nur ĉe la Pacifika marbordo de Centrameriko. Spite la fakto, ke ĝia nomo devenas de la Inkaa imperio, tiu ĉi specio ne loĝas en iu el la landoj kiuj konsistigis tiun regionon. La Inkaa kolombo estas komuna aŭ abunda en sia teritorio kaj plivastiĝas norden kaj suden.

Aspekto redakti

La Inkaa kolombo atingas longon de 16.5 cm kaj pezon de 47-48 g. Ili estas sveltaj, kun grizbruna korpo kovrita de plumoj kiuj aspektas skvamecaj (pli grizblua ĉekape kaj iom ruĝecnuanca ĉebruste). La vosto estas longa kaj kvadrata, bordita de blankaj plumoj kiuj povas svingiĝi dumfluge. Tiam la subflugiloj estas ruĝecaj kile ĉe aliaj grundokolomboj kaj ĉe ekflugo la flugiloj produktas diferencigan kaj malbrueman brueton.

Kutimoj redakti

Temas pri surterema specio kiu ariĝas en etaj aroj en malfermaj areoj inklude de arbustejoj kaj terkultivejoj. Ili povas manĝi en urbaj areoj, nutrante sin per herbosemoj kaj profitante facilan disponeblon je akvo pro agrikultura kaj suburba akvumado. La kanto, laŭta kverado kiun homo aŭdas kiel "kaŭ-kuu" aŭ "PUU-pap", aŭskulteblas el arbo, kablo aŭ alia malferma alta ripozejo kiel eĉ televida anteno.

Reproduktado redakti

Tiu ĉi specio konstruas feblan neston el bastonetoj 1–8 m altan en arbo, ofte en dorna specio, kie la ino demetas du blankajn ovojn en plej oftaj ovodemetadoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti