Streptopelia estas genro de birdoj de la familio de Kolombedoj plej konata popole kiel turtoj, kvankam tiu vorto "turto" taŭgas ankaŭ por konata kaj disvastigata specio nome Streptopelia turtur. Temas pri sveltaj, malgrandaj ĝis mezgrandaj specioj. La supraj partoj kutime estas helbrunaj, kaj la subaj partoj estas ofte iom rozkoloraj. Multaj havas karakteran nigroblankan makulon en kolo, kaj la voĉo estas monotona kverado "ku-kuu".

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
'''Streptopelia'''

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia Streptopelia
Specio: '''Streptopelia''' ''Streptopelia''
= Bonaparte 1855
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La devenejo de tiu genro estas Afriko, sed kelkaj specioj ĉeestas tropikan sudan Azion. Kiel grupo, tiu genro estas tre sukcesa; multaj specioj estas abundaj en kelkaj medioj de tropikoj, kaj almenaŭ du specioj havas nuntempe multe pli ekstensan distribuadon.

La Turka turto, Streptopelia decaocto, nature disvastiĝis for de sia origina teritorio de mezvarmaj regionoj el sudorienta Eŭropo al Japanio kaj koloniigis la reston de Eŭropo, tiom okcidenten kiom ĝis Britio ĉirkaŭ 1960, kaj Irlando tuj poste. Ĝi estis ankaŭ enmetita en Usono kaj ĉirkaŭ 1999 oni havis informojn de ĉeesto en almenaŭ 22 ŝtatoj kaj ankoraŭ disvastiĝis rapide.

La Punktita turto, Streptopelia chinensis, estas abunda kaj ĉiea loĝanto klaj reproduktanto en tropika suda Asia, sed ĝi estis enmetita en Usono, Havajo, norda Indonezio, Aŭstralio kaj Novzelando.

Ĵusa analizo de DNA (Johnson et al., 2001) pruvis, ke la genro konsistas el tri diferencaj stirpoj. Unu enhavas la Palmturto kaj la Punktita turto, kiujn delonge oni konsideris kiel havantaj diferencajn morfologion kaj kutimaron. La dua grupo enhavus plej parton de la aliaj specioj, scepte la Madagaskara turto kaj la Rozkolora turto, kiuj ŝajnas esti survivantaj specioj de endemisma Madagaskaro/Maskarenoj radiado kaj estis iam lokitaj en aliaj genroj. La duspecia stirpo ŝajnas la plej proksimaj parencoj de ambaŭ kaj ne povas firme esti atribuita ĉu al Columba aŭ al Streptopelia (eble plej probable al la lasta). Sed ankaŭ oni povas konsideri diferencajn genrojn, nome Stigmatopelia por la unua kaj Nesoenas por la lasta.

Specioj redakti

Eble separeblaj kiel Stigmatopelia

Streptopelia ĉefa stirpo

Eble separebla kiel Nesoenas

Literaturo redakti

  • Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen, Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001): A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba. Auk 118(4): 874-887. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine