La Palmturto (Streptopelia senegalensis) hinde: छोटा फ़ाखता (= malgranda turto) estas eta membro de la turtoj birdoj de la familio de Kolombedoj. Tiu ĉi estas loĝanta kaj reproduktanta specio en tropikaj zonoj de Afriko sude de Saharo, Mezoriento kaj suda Azio orienten ĝis Barato. Tie ĝi estas konata kiel Malgranda brunturto. Probable kiel rezulto de "kontraŭleĝaj ŝipveturantoj" el Afriko aŭ el Barato, tiu ĉi specio troviĝas ankaŭ en limigita areo de Okcidenta Aŭstralio – ĉe kaj ĉirkaŭ Perth kaj Fremantle.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Palmturto


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj
Genro: Streptopelia
Specio: S. senegalensis
Streptopelia senegalensis
Linnaeus, 1766
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Palmturto estas longvosta, svelta turto, plej ofte 25 cm longa. La dorso, flugiloj kaj vosto estas ruĝbrunaj kun blugrizo en flugiloj. Dumfluge la subflugiloj aperas tre avelkoloraj.

La kapo kaj subaj partoj estas rozkolorecaj, kun nuanco al blanko en plej suba ventro. Estas nigra punktaro en la gorĝo. La kruroj estas ruĝaj. La voĉo estas mallaŭta kverado u-tuk-tuk-u-ru, kun emfazo en tuk-tuk. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli ruĝecaj ol plenkreksuloj kaj havas malpli punktaro en gorĝo.

 
Manĝante rizon en Bhopal, Madhya Pradesh, Barato.
 
Ĉe Palŭal en Faridabado distrikto Harjano, Barato.

Kutimoj redakti

Ĝi estas komuna kaj disvastigata specio en arbustejoj, sekaj farmoj kaj loĝejoj en granda parto de sia teritorio, kie ofte iĝas tre enhejmita aŭ enhomigita.

Tiu specio konstruas neston el bastonetoj en arbo, kie la ino demetas du blankajn ovojn. La flugo estas rapida, kun regula frapado kaj eventuala flugilvipo, kio estas karaktera de kolomboj ĝenerale.

La Palmturto manĝas herbon, semojn, grenojn, aliajn vegetalojn kaj etajn insektojn. Ili estas tre surteremaj, kaj manĝas surgrunde en herbejoj kaj terkulturejoj. Ili ne estas tre gregemaj kaj estas plej ofte solaj aŭ laŭ paroj.

En Barato ili vidatas vulgare ĉe la homloĝataj lokoj egale kun la kolringaj turtoj, ili estas eĉ pli fidaj kaj netimemaj ol tiuj kaj ofte vidatas enirantaj en la verandoj.

 

Taksonomio redakti

Tiu specio ĵus estis relokita en la genro Stigmatopelia de kelkaj fakuloj laŭ pristudoj de Johnson et al. (2001).

Krome oni distingas kelkajn subspeciojn, nome:

Referencoj redakti

  • Barlow: Birds of The Gambia. Wacher kaj Disley, ISBN 1-873403-32-1
  • Grimmett: Birds of India. Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6
  • Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen, Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001): A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba. Auk 118(4): 874-887. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine

Bildaro redakti