Libio

lando en norda Afriko

Libio (arabe ليبيا, Lībijā) estas lando en Norda Afriko, nome en mondoregiono Magrebo. Ties ĉefurbo estas Tripolo. Limas kun la maro Mediteraneo norde, okcidente kun Tunizio kaj Alĝerio, sudokcidente kun Niĝero, sude kun Ĉado, sudoriente kun Sudano kaj oriente kun Egiptio.

Libio
ليبيا
Lībijā

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Libio, Libio, Libio
situo de Libio
suverena ŝtato • Mediteranea lando • lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tripolo (709 mil).
Oficiala(j) lingvo(j) araba
Uzata(j) lingvo(j) araba
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo 1.760.000 km²
- % de akvo apenaŭ %
Loĝantaro 5.407.000 (1995) (2018)
Loĝantoj libianoj
Horzono +2
Interreta domajno .ly
Landokodo LY
Telefona kodo +218
Plej alta punkto Bikku Bitti
Plej malalta punkto Sabkhat Ghuzayyil
Politiko
Politika sistemo decidota
Ŝtatestro provizora konsilantaro
Ĉefministro Abdulhamid Dbeibeh
Sendependiĝo disde Britio, Francio 1951
Ekonomio
Valuto Libia dinaro (LYD)
vdr
mapo de Libio

Aktuale al tiu lando oni atribuas la vivdaŭron plej altan de kontinenta Afriko (se enkalkuli dependaĵojn ĝi estas superata nur de la britia insulo de Sankta Heleno), kun 74 jaroj.[1] Ĝi havas ankaŭ la pokapan MEP plej altan de la kontinento afrika, kaj la duan lokon laŭ la Malneta enlanda produkto.

Inter la nordafrikaj landoj kiuj apudas la Mediteraneon, ĝi estas la ununura kiu estis kolonio de la najbara Italio. Same ĝi estas la malplej loĝata lando kaj tiu kun pli malalta loĝdenso nome 3,1 loĝ/km² dum aliaj saharaj landoj kiaj Alĝerio havas tiun de 14/km² aŭ Egiptio 74/km².

Dum la reĝimo de Muamar Kadafi, Libio estis la ununura lando en la mondo, kies flago havas nur unu koloron.

Datumoj redakti

Geografio redakti

 
La dezerto de Libio konsistigas la ĉefan ekosistemon de la lando, kaj unu de la lokoj plej malallogaj de la Tero.

La lando karakterizas pro siaj grandaj etendoj de dezerto sahara kiu kovras la tuton de la lando krom mallarĝa strio ĉe marbordo, kie situas la ĉefaj kernoj de loĝantaro de la lando, kiel Tripolo kaj Bengazi. En la regiono, ĉi tiu dezerto prenas la nomon de dezerto Libia.

Libio posedas 1.770 km de marbordo ĉe la Mediteranea maro, sed je la interno de la lando ne estas ĉeesto de malprofundaj akvoj. La teritorio estas plene seka, sed la subgrundo havas enormajn rezervojn de akvo en la sudo de la lando, ĉe la limo kun Ĉado. Ĉi tiuj rezervoj formas subteran tavolon de fosilia akvo kiu kovras ekvivalentan areon al la tuta surfaco de Germanio.

Administra divido redakti

Historio de Libio redakti

Ekde la antikva epoko, Libio konsistis el la tri historiaj regionoj Tripolio en la nordokcidento, Cirenio en la nordoriento kaj Fezano en la dezerta sudo. Ekde la mezo de la 16-a jarcento la Otomana Imperio kontrolis la teritorion. Karamanli estis dinastio de paŝaoj, kiu reĝis inter la jaroj 1711 kaj 1835 en Libio. En 1835 la mararmeo de la Otomana Imperio albordiĝis en Libio kaj reokupis la landon. La dinastiaj regantoj estis fortransportitaj al Istanbulo, kaj en la sekva periodo la regiono de la nuntempa Libio ree estis rekte administrataj de la Otomana Imperio.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Itala Libio.

En 1911 Italio konkeris Libion per milito kontraŭ la Otomana Imperio, kaj Italio ĝin tenis ĝis 1943 en la Dua Mondmilito.

Politiko redakti

Poste, ĝi estis regata de la militaj gajnintoj Britio kaj Francio, kiuj en 1951 instalis monarkion kiel sendependa reĝlando Libio sub reĝo Idris. En 1969 post milita renverso la povon prenis kolonelo Muamar Kadafi, kiu gvidis la landon ĝis 2011. Li famiĝis pro lia memelpensita teorio de "islama socialismo" kaj "verda revolucio", kun virinaj soldatoj, afiŝita egalismo, grandaj projektoj, baza demokratio, sed ankaŭ multe da ŝtata kaj partia ordonemo, kaj terorismaj agoj kontraŭ ties opozicio, ĝis murdado en eksteraj landoj fare de sekretservaj agentoj. Li estas ankaŭ suspektita kiel financanto kaj subtenanto de internaciaj terorismaj organizoj.

La Dua Libia Enlanda Milito okazis inter 2014 kaj 2020 kadre de la violento okazinta en Libio inter la diversaj armitaj grupoj kiuj okazigis la elpostenigon kaj murdon de Muamar Kadafi en la Unua Libia Enlanda Milito de 2011 kaj kiuj ekde tiam konfliktis por la kontrolo de la lando.

Kronologio redakti

  • 1969, Kadafi kaj aliaj maldekstraj oficiroj elpostenigas la reĝon Idris kaj starigas la Supreman Konsilion de la Revolucio.
  • 1973, Kadafi proklamas Kulturan Revolucion por krei novan socion surbaze de lokaj komitatoj en lernejoj, malsanulejoj kaj en la Administrado.
  • 1975, Kadafi prezentas la Verdan Libron, inspirite de la Ruĝa Libro de Mao, pri iom laikeca islamo.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Socialisma Popola Libia Araba Ĵamahirija.
  • 1977, li proklamis la "Ĝamahirion", amasrespublikon, kun lokaj kaj revoluciaj komitatoj.
  • 1981, Usono faligas du libiajn aviadilojn sur la golfo de Sirto, reklamita de Libio.
  • 1985, terorismaj atencoj en flughavenoj de Romo kaj Vieno (19 mortoj); Usono akuzas libian registaron.
  • 1986, atenco kontraŭ berlina dancejo kie oftas usonaj soldatoj (3 mortoj kaj 300 vunditoj); Usono bombardas Tripolon kaj Bengazon (44 mortoj, inklude filinon de Kadafi).
  • 1988, atenco kontraŭ aviadilo de Pan Am super Lockerbie (Skotio) kaj mortas 270 personoj. Du libianoj estis akuzataj de britia justico, sed Libio ne denas ilin.
  • 1992, Unuiĝintaj Nacioj punas ekonomie kaj diplomatie Libion ĝis dono de la akuzitoj.
  • 1999, Libio donas la akuzitojn kaj Libio restarigas diplomation kun Britio.
  • 2006, Libio restarigas diplomation kun Usono. De tiam Libio jam ne estas konsiderata terorisma reĝimo fare de Usono kaj de ties aliancanoj.
  • 2010, traktato de Libio kun EU por bremsi kontraŭleĝan enmigradon al EU.
  • Februare de 2011 okazis la Libia enlanda milito, kun forta subteno de la ribeluloj fare de la usona armeo.

La Nacia Transira Konsilio kaj la Afrika Unio redakti

La AU kllopodis peri en la komencaj etapoj de la enlandan militon de 2011, formante ad hoc komitaton de kvin prezidentojn (konga Prezidento Denis Sassou Nguesso, malia Prezidento Amadou Toumani Touré, maŭritania Prezidento Mohamed Ould Abdel Aziz, sudafrika Prezidento Jacob Zuma, kaj uganda Prezidento Yoweri Museveni) por negocadi batalpaŭzon.[2] Tamen, la komenco de la milita interveno fare de NATO en Marto 2011 malebligis ke la komitato veturu al Libio por kunsidi kun la estro de Libio kaj iama estro de AU ĝis 2010 nome Muamar Kadafi.[3] Kiel institucio, la AU akre malkonsentis el la decido de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj krei sen-flugan zonon super Libio kiel antaŭiro al milito,[4] kvankam kelkaj membraj ŝtatoj, kiaj Bocvano,[5] Gabono,[6] Zambio,[7] kaj ankaŭ aliaj esprimis subtenon por la rezolucio.

Kiel rezulto de la malvenko de Kadafi ĉe la Batalo de Tripoli (2011), nome la decidiga batalo de la milito, en Aŭgusto 2011, la Araba Ligo voĉdonis por agnoski la kontraŭ-kadafia Nacian Transiran Konsilion kiel leĝa registaro de la lando antaŭ elektoj,[8] kvankam la Konsilio jam estis agnoskita de kelkaj AU membraj ŝtatoj, inklude du landojn kiuj estas ankaŭ membroj de la Araba Ligo,[9][10] la Konsilio de AU por Paco kaj Sekureco voĉdonis la 26an de Aŭgusto 2011 ne agnoski ĝin, insiste ke batalpaŭzo estu interkonsentita kaj estu formita registaro de nacia unueco fare de ambaŭ falnkoj de la enlanda milito.[11] Nombraj membroj ŝtatoj de AU estritaj de Etiopio, Niĝerio, kaj Ruando postulis ke AU agnosku la NTJ kiel provizora rego-aŭtoritato de Libio,[12][13] kaj kelkaj aliaj ŝtatoj membroj de AU agnoskis la NTK sendepende de la decido de la Konsilio de Paco kaj Sekureco.[14][15] Tamen, la ŝtatoj membroj de AU nome Alĝerio[16] kaj Zimbabvo[17] indikis ke ili ne volas agnoski la NTK, kaj Sudafriko esprimis ankaŭ rezervojn.[18]

La 20-an de septembro 2011, la Afrika Unio oficiale agnoskis la Nacian Transiran Konsilion kiel leĝa reprezentanto de Libio.[19]

La Dua Libia Enlanda Milito okazis inter 2014 kaj 2020 kadre de la violento okazinta inter la diversaj armitaj grupoj kiuj okazigis la elpostenigon kaj murdon de Muamar Kadafi en la Unua Libia Enlanda Milito de 2011 kaj kiuj ekde tiam konfliktis por la kontrolo de la lando.

Ekstera politiko redakti

Libio ludas gravan rolon en la Eŭropa migra krizo, kiu fortiĝis danke al disfalo de la ŝtata sistemo de la lando. Tra Libio sekvas plejparto de la itineroj de kontraŭleĝaj migrantoj, kiuj klopodas transiri Mediteraneon por atingi Eŭropon. En 2017 Italio subskribis kun Libio interkonsenton, laŭ kiu ĝi financos servojn ebligantajn kapti enmare kaj revenigi al Libio tiajn migrantojn. En februaro 2020 la interkonsento estis daŭrigita por tri pliaj jaroj kiel montrinta sian efikecon — la nombro de alvenintaj migrantoj falis ĝis la plej malalta nivelo depost 2013. Tamen humanitaraj kaj homrajtaj organizaĵoj atentigas ke revenigataj migrantoj trafas detencentrojn en Libio, kie ili trafas malbonajn vivkondiĉojn, alfrontas mistraktadon, torturadon kaj seksatencojn.

Ekonomio redakti

 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Libio, 2019
 
Mara petrolborado Bouri DP4 de la itala kompanio ENI.

La libia ekonomio baziĝas ĉefe sur pluraj areoj: industrio, petrolo kaj agrikulturo. La industrio en Libio dependas ĉefe de la tekstilaj, vestaĵoj kaj nutraĵoj. Estas ankaŭ evoluanta industrio de petrolkemiaj plantoj.

La relativa parto de la diversaj branĉoj de la ekonomio en la malneta nacia produkto:

  • Naftoindustrioj - la dezerta regiono de Libio estas riĉa je naftorezervoj kaj situas inter la kvin landoj kun la plej grandaj naftorezervoj en la mondo. La naftoindustrioj laborigas inter 3-5 procentojn de la laborforto en la libia ekonomio, sed ĉi tiu relative malgranda parto estas kompensita per la malneta nacia produkto, el kiu la naftoindustrioj en Libio konsistigas ĉirkaŭ 30%.
  • Agrikulturo - La geografia loko de Libio, en la centro de la Sahara dezerto, malebligas agrikulturon kaj malfaciligas la kreskon de agrikulturaj kultivaĵoj en la ĉirkaŭa regiono, tial la "Granda Homfarita Rivero" estis establita en Libio, sistemo kiu pumpas fosilian akvon el profundo ĉe la centro de la dezerto kaj kondukas ĝin tra tubegoj al la loĝataj marbordaj regionoj. Malgraŭ tio, Libio ankoraŭ estas devigita importi manĝaĵojn. Agrikulturo konsistigas proksimume 5% de la malneta nacia produkto de Libio, kaj dungas proksimume 20% de la laborforto en la libia ekonomio.
  • Industrio - laborigas proksimume 30% de la laborantaro en la ekonomio kaj respondecas pri proksimume 20% de la malneta nacia produkto.

La centra ekonomia korpo en Libio estas la Centra Banko de Libio, kiu centras kaj reguligas la plej grandan parton de la ekonomia agado en la lando.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. CIA - The World Factbook -- Rank Order - Life expectancy at birth Arkivigite je 2007-02-14 per la retarkivo Wayback Machine (en angla)
  2. "African Union urges restraint on both sides". The Star. 21a de Marto 2011. [1] Arkivigite je 2020-02-01 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5an de Julio 2011.
  3. Mulondo, Emmanuel (21a de Marto 2011). "Kutesa, AU blocked from entering Libya". Daily Monitor. [2] Alirita la 21an de Marto 2011.
  4. "African Union demands end to military strikes on Libya, skips Paris meeting". Sudan Tribune. 19a de Marto 2011. Arkivita el la originalo la 21an de Marto 2011. [3] 21a de Marto 2011.
  5. Kayawe, Baboki (23a de Marto 2011). "Khama supports no-fly zone on Libya". Mmegi. [4] Alirita la 13an de Septembro 2016.
  6. "UN authorises no-fly zone over Libya". Al Jazeera. 18a de Marto 2011. Arkivita el la originalo la 18an de Marto 2011. [5] Alirita la 13an de Septembro 2016.
  7. "Rupiah backs action against Libya". The Post. 27a de Marto 2011. [6] Arkivigite je 2012-09-11 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5an de Aprilo 2011.
  8. "Arab League Recognizes Libyan Rebel Council". RTTNews. 25a de aŭgusto 2011. [7] Alirita la 25an de Aŭgusto 2011.
  9. "Tunis recognizes Libyan rebels as country's rep". Seattle Post-Intelligencer. 20a de aŭgusto 2011. [8] Arkivigite je 2011-12-08 per Bibliotheca Alexandrina Alirita la 25an de Aŭgusto 2011.
  10. "Egypt recognises Libya rebel government". The New Age. South Africa. 22a de Aŭgusto 2011. Arkivita el la originalo la 8an de Marto 2012. [9] Alirita la 22an de Aŭgusto 2011.
  11. Malone, Barry (26a de Aŭgusto 2011). "AU won't recognise Libyan rebel council: diplomats". The Daily Star. [10] Arkivigite je 2016-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26an de Aŭgusto 2011.
  12. "Ethiopia recognizes Libyan rebels". NOW Lebanon. 24a de Aŭgusto 2011. [11] Arkivigite je 2018-08-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26an de Aŭgusto 2011.
  13. "Libya-NTC: National Transitional Council in Libya". Afrique en ligne. 27a de Aŭgusto 2011. [12] Alirita la 27an de Aŭgusto 2011.
  14. "Chad recognises rebel council as only legitimate authority in neighbouring Libya". Al Jazeera. 24a de aŭgusto 2011. [13][rompita ligilo] Alirita la 24an de aŭgusto 2011.
  15. "Benin recognize Libyan rebels". Reuters. 27a de Aŭgusto 2011. [14] Alirita la 27-an de aŭgusto 2011.
  16. "Algeria declines to recognize Libyan rebels". NOW Lebanon. La 26-a de aŭgusto 2011. [15] Arkivigite je 2018-08-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26an de Aŭgusto 2011.
  17. "Libyan envoy to Zimbabwe expelled for burning flag". The Zimbabwean. 26a de Aŭgusto 2011. [16] Arkivigite je 2014-01-16 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26an de Aŭgusto 2011.
  18. "Libya: How SA stood firm on money for rebels". Mail & Globe Online. 26a de Aŭgusto 2011. [17] Alirita la 27an de Aŭgusto 2011.
  19. "African Union officially recognises Libya's new leadership". [18]