Muamar Kadafi
Muamar KADAFI aŭ Muamar GADAFI, arabe معمر القذافي Muʿammar al-Qaḏḏāfī audio, Libia prononco: [muˈʕæmmɑrˤ əl ɡædˈdæːfi] (naskiĝis la 19-an de junio 1942 en Sirto, mortis samloke la 20-an de oktobro 2011) estis libia politikisto, ĝia gvidanto ekde 1969, en 2009 prezidanto de la Afrika Unio.
Muamar Kadafi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Brotherly Leader and Guide of the Revolution | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | معمر محمد أبو منيار القذافي | ||||
Naskiĝo | 7-an de junio 1942 en Qasr Abu Hadi, ![]() | ||||
Morto | 20-an de oktobro 2011 (69-jara) en Sirto, ![]() | ||||
Mortis pro | pafvundo • Linĉado [#] | ||||
Mortigita de | Nacia Transira Konsilio [#] | ||||
Tombo | Libia Dezerto [#] | ||||
Religio | Kuranismo [#] | ||||
Lingvoj | araba lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Libio [#] | ||||
Alma mater | Benghazi Military University Academy • University of Libya • Joint Services Command and Staff College [#] | ||||
Partio | Araba Socialista Unio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Abu Meniar [#] | ||||
Edz(in)o | Fethiye Nuri al-Khaled • Safia Farkash [#] | ||||
Infanoj | Al-Saadi Gaddafi • Sajf al-Islam Kadafi • Hannibal Muammar Gaddafi • Mutassim Gaddafi • Saif al-Arab Gaddafi • Khamis Gaddafi • Muhammad Gaddafi • Ayesha Gaddafi [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • verkisto • oficiro [#] | ||||
Aktiva dum | 1961–20-a de oktobro 2011 [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Verda Libro [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Muamar Kadafi naskiĝis en 1942, en beduena tribo, kaj elektis armean karieron. En 1969 li gvidis grupon da armeaj oficiroj kiuj perforte transprenis la povon de la reĝo Idris. Kadafi estis influita de la idealo de Pan-arabismo. Lia heroo estis la egipta prezidanto Nasser. Li kreis diktaturon kiu fariĝis unu el la plej long-daŭraj en la mondo.
La ideologio de Kadafi estas mikso da tria-mondismo, socialismo kaj islamo. Tio kristaliĝis en la Socialisma Popola Libia Araba Ĵamahirija.
Kadafi estis unu el la malmultaj arabaj diktatoroj kiuj dumlonge rifuzas akcepti iun ajn pac-traktadon kun la ŝtato Israelo.
En februaro 2011 komenciĝis enlanda milito in Libio kontraŭ lia regado. Dekomence la ribeluloj prenis regadon de orienta regiono de Bengazi kaj Tobruk kaj de aliaj en okcidento kia Misrata. Kelkajn fojon la trupoj fidelaj al Kadafi antaŭenigis dum la ribeluloj retiriĝis kaj inverse, ĉefe kiam la aviadiloj de NATO komencis bombardadi la trupojn de Kadafi kaj militajn aŭ registarajn konstruaĵojn. Filoj de Kadafi estis klaraj subtenantoj de la pluigo de la patro en la povo.
Nokte al la 1-a de majo dum bombado de NATO pereis la filo de Muamar Kadafi Sajf al-Arab kaj tri nepoj de la libia ŝtatestro. Baldaŭ post tio homamasoj atakis ambasadorejojn de Britio, Italio kaj oficejon de UN en Tripolo. Responde al detruo de sia ambasadorejo Britio deklaris libian ambasadoron persona non grata.