Tutarabismo

(Alidirektita el Pan-arabismo)

Tutarabismo, nomata ankaŭ kiel Araba naciismo, estas la ideologio laŭ kiu ĉiuj arabaj popoloj devas unuiĝi, por povi ludi pli fortan kaj sendependan rolon en la mondo.

Tutarabismo fariĝis tre populara en la Proksima Oriento dum la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj, kiel reago al okcidenta imperiismo kaj la kreado de Israelo. Ĝia plej grava representanto estis Gamal Abdel Nasser, la prezidanto de Egiptio. La partio Baazo kiu regas en Sirio kaj regis en Irako ankaŭ estas influita de ĉi tiu ideologio.

En la praktiko, provoj unuigi specifaj arabaj landoj neniam funkciis, kaj la tutarabisma ideologio foje kontribuis al la subpremo de la kulturo de ne-arabaj minoritatoj en arabaj landoj. Tamen, diversaj neislamaj araboj ofte favoris tutarabismon, kiel koncepton kontraŭan al Tutislamismo. Fakte, la tutarabisma ideologio estas rifuzata de islamaj fundamentistoj, kiuj interesiĝas nur pri la unueco de ĉiuj islamaj popoloj, ne nur de la arabaj.

Vidu ankaŭ redakti