Islamismo

politika ideologio surbaze de Islamo

Islamismopolitika Islamo estas politika filozofio aŭ ideologio kiu asertas ke Islamo estas ne nur religio sed ankaŭ politika sistemo. Islamismo estas polemika termino kaj difinoj de ĝi foje varias. Laŭ multaj el ĝiaj proponantoj, modernaj islamanoj devas reveni al la radikoj de sia religio kaj unuiĝi politike. Multaj proponas solvi la malaltan staton de la islama mondo per unuiĝo sub ŝario, prefere sub kalifo.

Islamismo
politika ideologio
politika Islamo • Ethnic supremacism • Superecismo
vdr

Por aliaj observantoj la principaro de Islamismo estas malpli strikta kaj povas esti difinita kiel formo de identeca politiko aŭ "subteno por [islama] identeco, aŭtentikeco, pli larĝa regionalismo, revivismo [kaj] revigligo de la komunumo".[1].

Inter la plej konataj islamistoj, kun tre diversa ideologio kaj agadmaniero, oni povas citi la nomojn de:

Islamismo laŭ landoj redakti

Islamismo prenas malsamajn formojn kaj sekvas larĝan gamon de strategioj kaj taktiko kaj tial ĝi ne estas unueca movado.

Moderaj reformistoj kiuj akceptas kaj laboro ene de la demokrata procezo inkluzivas la Partio por Justeco kaj Evoluado de Turkio, tunizia aŭtoro kaj reformisto Raŝid Ganuŝi kaj malajzia opozicia gvidanto Anwar Ibrahim. La islamista grupo Hizbulaho en Libano partoprenas en balotadoj kaj kaj en armitaj atakoj, serĉanta abolicii la staton de Israelo.

Grupoj kiel la Jamaat-e-Islami de Pakistano kaj la Sudana Frataro de Hassan al-Turabi preferis pli rektan vojo al potenco pere de militista puĉo. La radikalaj islamistaj grupoj kiel Al-Kaida kaj egipta Islama Ĝihado malakceptas tute demokration kaj predikasperfortan Ĝihadon, instigante kaj farante teroristajn atakojn sur religia bazo.

Alia grava divido ene de Islamismo troveblas inter la integrismaj "gardantoj de la tradicio" de movadoj kiel la Salafismo aŭ la Vahabismo, kaj la "avangardo de ŝanĝo" centrita sur la Islama Frataro.

Fine, la kazo de Irano estas speciala, ĉar tie firmiĝis politika sistemo bazita sur la politika Islamo, alveninta al la povo jam en 1979.

Alĝerio redakti

Islamisma partio FIS (Islama Fronto de Savo) venkis balotadon en Alĝerio, sed la alĝeria armeo ne permesis al ĝi transpreni la potencon. Tiel komenciĝis enlanda kvazaŭmilito inter la alĝeria ŝtato, pluraj islamismaj grupoj kaj berberoj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Fuller, Graham E., La Estonteco de Politika islamo, Palgrave MacMillan, (2003), p.21