Berberoj

nord-Afrika gento
Berbera lingvarosunaismokristanismojudismo

Berberojamaziĥoj estas grupo de parencaj etnaj grupoj en Norda Afriko. Temas ĝenerale pri la idoj de la popolanoj antaŭaj al la alveno de la araboj dum la islama konkero. Oni uzas ofte la nomon kun kriterio lingva, por aludi la parolantojn de la malnovaj berberaj lingvoj, kun origino malsama al la araba.

Berberoj
Berbera simbolo
etno
tribo • Afrikaziaj gentoj
Suma populacio
24000000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Tamazgoj: Alĝerio, Maroko, Tunizio, Libio, Egiptio, Maŭritanio, Niĝero, Malio, Kanariaj Insuloj
Francio
Hispanio
Nederlando
Belgio
Unuiĝinta Reĝlando
Danio
Lingvo(j)
Berbera, Araba
Religio
Islamo, judismo
Parencoj
Afrikaziaj etnoj
vdr

La berberoj loĝas en la magrebaj landoj, precipe Maroko kaj Alĝerio, sed ankaŭ en la Saharo kaj en aliaj landoj tiel malproksime kiel Egiptio. Multaj berber-devenaj migrintoj loĝas ankaŭ en Francio. Ankaŭ la praloĝantoj de la Kanarioj estis berberaj.

La vorto ŝajne devenas de la latina barbaro. Pro la supozata insulta signifo, oni ofte uzas la vorton amaziĥo (berbere "amaziɣ").

Berbera identigo redakti

Berberoj ĝenerale estas grupiĝantaj en triboj. Grandaj berberaj triboj estas ekzemple la Kabiloj, la Tuaregoj , la Ŝaŭoj, la Ŝeluhoj aŭ la Beraberoj kaj pli malgrandaj triboj kiaj la Magraŭa, la Berghŭata, la Kutama, la Huara ktp. Ili ne sentas komunan berberan identecon for de tiuj triboj aŭ trans la limoj de siaj landoj (male al la araboj kiuj jes). Tio ebligis al ili ĝis nun konservi sian kulturon en izolitaj regionoj, sed samtempe estas ĝuste tiu ĉi fakto, kiu limigas ilian kapablon defendi siajn kulturajn rajtojn je politika nivelo.

Inter la berberaj popoloj troviĝas:

Ekonomio redakti

La plejparto de la berberoj estas lok-fiksitaj terkulturistoj. Tamen, estas kelkaj, kiuj vintre kultivas la ebenojn kaj somere paŝtas siajn bestarojn en montaj kampoj. Aliaj estas tutjaraj nomadoj. Iliaj precipaj produktoj estas tritiko, hordeo, fruktoj, legomoj, nuksoj, kaj olivoj. Iliaj bovoj, ŝafoj, kaj kaproj vivas en gregoj, kune kun tirbovoj, muloj, kameloj, kaj ĉevaloj, kiuj estas bestoj por laboro kaj veturado.

Hodiaŭ multaj berberoj estas migrantaj laboristoj en HispanioFrancio, kaj multaj migris al grandaj urboj ankaŭ ene de siaj patrujoj por serĉi laboron.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti