Kabilio

Kabilio aŭ Kabilujo estas historia kaj etnolingva regiono en la nordo de Alĝerio oriente de Alĝero inkluzive de la nuntempa Tunezio. Ĝi estas montara regiono kun densa loĝantaro ĉirkaŭita de marbordaj ebenaĵoj okcidente kaj oriente, de la Mediteraneo norde kaj de la Altaj Ebenaĵoj sude. Sen iu administra ekzisto ĝi prenas sian nomon el la Kabiloj, popolo de kulturo kaj tradicio „amaziĥ” (ankaŭ nomataj berberoj), kies lulilo estas tie. La historio de Kabilio faris el ĝi poluson de kontraŭstaro al la sinsekvaj konkerantoj, sed ankaŭ apogpunkton de pluraj dinastiaj entreprenoj kaj tiel metis ĝin en la unuan vicon de la movadoj por la agnosko de la „amaziĥ” identeco en la nuntempaj Alĝerio kaj Nord-Afriko ĝenerale. Ĝia reliefo precipe monta estas loko de varia ekologia sistemo kaj biodiverseco protektita kadre de pluraj naciaj parkoj. La disvolviĝo de agrikulturo konsistas ĉefe el arbokreskigado pro la naturaj kondiĉoj. Kabilio ankaŭ estas tradicie grava centro de profesia manlaboro kaj tero de elmigrado.

Kabilio
Historia-geografia regiono
regiono [+]

LandoAlĝerio

- koordinatoj36° 36′ 0″ N, 5° 0′ 0″ O (mapo)36.65Koordinatoj: 36° 36′ 0″ N, 5° 0′ 0″ O (mapo)
Areo25 000 km² (2 500 000 ha) [+]


Kabilio (Tero)
Kabilio (Tero)

Kabilio (Alĝerio)
Kabilio (Alĝerio)
DEC
Kabilio
Kabilio

Map
Kabilio
Vikimedia Komunejo:  Kabylie [+]
vdr
Berbera flago

Noto: La vorto "berbero" koncernas diversajn etnojn en Nord-Afriko. Tiuj personoj ne ŝatas la vorton "berbero", kiu devenas el "barbaro". Ili preferas la ekzaktan nomon de sia etno. La berberoj de Alĝerio nomiĝas Kabiloj.

La religio de Kabilio estas la islama laŭ sunaisma rito.

Laŭ la kabila tradicio la virinoj ne surhavas vualon kaj havas alian statuson ol en aliaj islamaj regionoj.

Vidu ankaŭ redakti