Abderrahmane Abdelli

Abderrahmane ABDELLI (naskiĝis la 2-an de aprilo 1958) estas berbera aŭtoro, komponisto, kantisto kaj kantaŭtoro konata pro tio ke li miksas la tradician nord-afrikan muzikon de sia hejmlando Kabilio kun modernaj sonoj.

Abderrahmane Abdelli
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1958 (1958-04-02) (66-jaraĝa)
en Tizi Uzu
Lingvoj araba
Ŝtataneco Alĝerio
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://www.abdelli.com
vdr

Biografio redakti

Abdelli naskiĝis en Mechta Behalil, domareto (vilaĝeto) en la Kabilio (en Alĝerio), dum la Alĝeria Milito de Sendependeco. Lia familio estis delokigita pro la bombado de sia loĝloko Kennour, parto de la Provinco Tizi Uzu, fare de la franca aerarmeo[1]. Post la milito, la familio de Abdelli transloĝiĝis al la marborda urbo Dellys. Kiel knabo, Abdelli konstruis sian unuan gitaron el malplena benzinujo, ligna breto kaj fiŝfadeno[2]. Post kiam li lernis ludi la gitaron, Abdelli estis enkondukita al la alĝerian mandolon [ĉefe uzata en muzikoj ĉaabi kaj kabila] de ĉaabi-majstro Chaïd Moh-Esguir.

Abdelli faris sian muzikan debuton en Dellys, Kabilio, dum la alĝeria sendependeca festo en 1974[2]. Li gajnis plurajn konkursojn en Alĝerio por amatoraj kantistoj[3]. Abdelli produktis sian unuan albumon en 1984, sed ĝi nur akiris malgrandan sukceson. Du jarojn poste, li eldonis albumon de kiu vendiĝis 12 000 ekzempleroj, sed li neniam ricevis pagon de la firmao kiu surmerkatigis ĝin. Abdelli produktis kelkajn albumojn en Alĝerio, sed samjare (1984) li elmigris al Belgio. Estis tie kie "li renkontis la produktiston Thierry Furgono Roy, kiu estis tiom fascinita de la muziko de Abdelli ke li okupiĝis dum du jaroj esploranta la radikojn de la muzika tradicio de la berberoj ĉe la Universitato de Alĝero".

La plej popularaj albumoj de Abdelli estas New Moon (Nova Luno) [4] kaj Among brothers (Inter Fratoj)[5]. Li koncertis ĉe gravaj festivaloj en Eŭropo, inkluzive de WOMAD kaj koncerto en Gent (Belgio) de 0110 [serio de koncertoj organizitaj en Belgio kontraŭ ekstremismo kaj por pli tolerema socio]. Krom en Eŭropa kontinento li turneis en Britio, Usono kaj Kanado.

Influoj redakti

La muziko de Abdelli forte reflektas alĝerian influon. Kiel deklarita de World Music Central, reta revuo pri monda muziko:

La kantotekstoj de Abdelli esprimas fortajn kaj poeziajn bildojn de la kabilia kulturo kiu estas minacata de ĉiuj flankoj. Li sin esprimas esence pere de simboloj kiuj estas partoj de sia tradicia kulturo. Li provas diskonigi la antikvan berberan kulturon kiu pro ties toleremo kaj malfermiteco, estas sekvinda ekzemplo en nia ĝenata mondo[3].

Abdelli kunlaboris kun muzikistoj el multaj landoj. Tial en siaj kantoj ofte estas kungluaĵoj surfone de ekzotikaj instrumentoj inkluzive de banduro (el Ukrajnio), frapskatolo (hispane: cajón) (el Peruo), quena (el Ĉilio), alĝeria mandolo, kavakinjo, nagara (el Kaŭkazo), la iranaj muzikinstrumentoj tar (liuto) kaj nej (perse: نی), samkiel aliaj malpli konataj instrumentoj el diversaj landoj kiel ekzemple BurkinoKaboverdo[5].

Diskaro redakti

  • New Moon (1995)
  • Au-delà de Gibraltar (2000)
  • Among Brothers (2003)
  • Destiny (2011)

Eksteraj ligiloj redakti

Noto redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la samnoma artikolo en la anglalingva vikipedio, listo de aŭtoroj.

Referencoj redakti

  1. Detaloj pri kie situas Kennour, Alĝerio, de Nona.net
  2. 2,0 2,1 "Biografio Abdelli", GekkoBeat.com
  3. 3,0 3,1 "Abdelli" World Music Central. Arkivita el la originalo je 2011-07-17. Alirita 2019-12-31.
  4. Abdelli (1995) New Moon Real World, New York, CDRW54, aranĝoj kaj surbendigo fare de la Studioj Thierry Van Roy , Bruselo, Belgio.
  5. 5,0 5,1 Abdelli (2003) Among Brothers Real World Records, Virgin Music, Wiltshire, UR, aranĝoj fare de Thierry Van Roy, surbendigita en diversaj lokoj inter novembro 1998 kaj majo 2001.