WOMAD estas sigloj kiuj korespondas al "World Of Music, Arts & Dance" (Mondo de Muziko, arto kaj Danco): festivalo organizita de la tutmonda organizaĵo WOMAD kiu inkludas popolan muzikon, etnan muzikon, metiarton kaj aliajn distrajn aktivaĵojn. Oni celebras en la urboj de Cáceres ekde 1992 kaj de Las Palmas de Gran Canaria ekde 1994 en Hispanio, en Taormina en Italio, en Charlton Park en Britio, krom en Aŭstralio kaj Novzelando; ĝi ankaŭ funkciis en aliaj landoj laŭ la jaroj. La ideo de tiu festivalo kiu celas kunfandigon de la muzikoj kaj artoj de la plej diversaj kulturoj kaj kontinentoj devenas el la agado de la brita kantisto Peter Gabriel kaj ties foondaĵo kreiĝis en 1983. Krom la organizado de festivaloj, la fondaĵo eldonas muzikon, librojn, entreprenas kontraŭrasisman agadon.

WOMAD
muzikfestivalo
Komenco 1980 vd
Lando(j) Hispanio vd
Fondinto(j) Peter Gabriel • Thomas Brooman • Mark Kidel • Martin Elbourne vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Panoramo de la granda placo de Cáceres dum la celebro de WOMAD 2009