La Magraŭa',' MaghrawaMeghrawa (Berbere: imeghrawen) estis granda Berbera Zenata tribo origininta el kio esta nuntempe la nordo de Maroko kaj Alĝerio ĝis la montara regiono Dahra al okcidenta Alĝerio kiu regis tiujn areojn nome de Umajidoj de la Kordova Kaliflando fine de la 10a jarcento kaj komence de la unua duono de la 11a jarcento.

Historio redakti

La Magraŭa, nome tribo de Zanataj Berberoj,[1] estis unu el la unuaj Berberaj triboj kiuj submetiĝis al Islamo en la 7a jarcento. Ili subtenis Ukba ibn Nafi en sia kampanjo al Atlantiko en 683. Ili foriris el la Sunaismo kaj iĝis Ĥariĝismaj islamanoj el la 8a jarcento, kaj alianciĝis unue kun la Ŝijaismaj Idrisidoj, kaj, el la 10a jarcento, kun la Alandalusaj Umajidoj de Kordovo. Kiel rezulto, ili estis kaptitaj en la konflikto inter Umajidoj kaj Fatimidoj en la teritorioj de la nuntempaj Maroko kaj Alĝerio. Kvankam ili venkis dekomence super la aliancanoj de Fatimidoj en 924, ili tuj iĝis aliancanoj kun tiuj. Kiam ili revenis al la flanko de Kordovo, ili estis forpelitaj el centra Maroko fare de Ziridoj, kiuj regis nome de Fatimidoj.

Referencoj redakti

  1. Ibn Khaldoun, History of Berber