Ŝijaismo

branĉo de islamo, populara en Irano, Irako, Azerbajĝano, Barejno, Libano, kaj aliaj landoj, laŭ kiu Mohamedo elektis Alion kiel sia sukcedonta gvidanto (imamo)

Ŝijaismo[1] (arabe الشيعة) signifas "partio" (شيعة علي shî'at 'alî, la partio, la sekvantoj de Alijo), ĝi konsistigas unu el la plej fruaj grupoj disiĝantaj de la ĉefa linio de la islamo (Sunaismo). Cetere, ŝijaismo okupas la duan lokon de la manieroj sekvi la islaman kredon. Laŭ ŝijaisma konvinko, nur la kvara kalifo Alijo (Ali ibn Abi Talib, nevo kaj bofilo de Mohamedo, 656 ĝis 661) estu la legitima posteulo de Mohameto t.e. politika kaj religia estro (imamo) de la islama komunumoKaliflando. Tiu malkonsento tuj post la morto de Mohameto (632) fine gvidis al la disvolvigo de la ŝijaisma apartiĝo.

Ŝijaismo
skolo de Islamo
islamo
vdr
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Ŝtatoj kun islama loĝantaro de pli ol 10 procentoj
verde: sunaismaj regionoj, purpure: ŝijaismaj regionoj, nigre: ibadioj (Omano)

Disputoj pri la demando kiom da posteuloj vere troviĝas en la heredantaro de Alijo sekvigis ceterajn disiĝojn en la ŝijaismo. Tiel disvolviĝis tri ĉefaj tendencoj agnoskantaj aŭ kvin, sep aŭ dekdu legitimajn imamojn. El tiuj tri tendencoj, la dekduimamismo estas la plej grava, ekzistanta ĉefe en Irano, kiu i.a. kredas je la "kaŝita" imamo (Mahdi), kiu venos justigi la mondon, simile al mesioj de judismo. La nuntempaj ŝijaistoj konsistantaj ĉirkaŭ 10% de ĉiuj islamanoj loĝas ĉefe en Irano, Irako, Azerbajĝano, Sirio, kaj Pakistano.

Dekduimamismo (Ithnā'ashariyyah) estas la plej granda branĉo de Ŝijaisma Islamo, kaj la termino Ŝija islamano estas ofte uzita por referenci al la dekduuloj kiel antonomazio. Je 2009 Ŝijaismaj islamanoj konstituis 10-13% el la monda islama loĝantaro, kaj 11-14% el la islama loĝantaro en Meza Oriento kaj Nordafriko, kaj inter 68% kaj 80% el Ŝijaistoj loĝas en nur kvar landoj: nome Irano, Pakistano, Barato kaj Irako.[2]

Ŝijaismo estas bazata en la Korano kaj en la mesaĝo de la profeto Mohamedo atestita en hadito registrita de la Ŝija, kaj de iaj libroj konsideritaj sanktaj fare de la Ŝijaismo (Nahj al-Balagha).[3][4] Ŝijaismo konsideras Ali kiel de dio nomumita kiel sukcedanto de Mohamedo, kaj kiel la unua Imamo. Ŝijaismo ankaŭ etendas tiun doktrinon "Imami" al la familio de Mohamedo, nome Ahl al-Bajt ("la popolo de la Hejmo"), kaj al kelkaj individuoj inter liaj posteuloj, konataj kiel Imamoj, kiuj laŭ ili posedas specialajn spiritan kaj politikan aŭtoritaton super la komunumo, nome senerarecon, kaj aliajn di-ordonitajn trajtojn.[5] Kvankam estas multnombraj subsektoj ene de Ŝijaismo, moderna Ŝijaisma Islamo estis dividita en tri ĉefaj grupoj: Dekduimamismo, Ismailismo kaj Zaidiismo el kiuj Dekduimamismo estas la plej granda kaj plej influa grupo inter Ŝijaismo.[6][7][8][9]

La ŝijaanoj valorigas sanktigan suferon kaj martirojn kaj havas gravajn pilgrimejojn en Irako (Naĝaf kaj Kerbela).

El ŝijaisma fono naskiĝis la Baba kaj Bahaa Kredoj.

Kredoj redakti

Ŝijaisma Islamo enhavas variajn fakojn kaj subgrupojn,[10] el kiuj ĉiuj estas ligitaj per la kredo ke la estro de la Islama ummaho estu el la ahl al-Bajt, nome la familio de la profeto Mohamedo.[11] Ĝi enhavas komplete sendependan sistemon de religia interpretado kaj de la politika aŭtoritato en la islama mondo.[12][13]

  • Alī: Rajta sukcedanto de Mohamedo
  • Praktiko de fido (Ŝahada)
  • Neerareco (Ismah)
  • Kaŝemo (Gajbah), Hadita tradicio
  • Sanktaj restaĵoj (Tabarruk)

Esoterismo redakti

Ŝiajismo konsideras ke la Korano havas laŭliteran mesaĝon, interpretebla de iu ajn muzulmano, ĉar ĝi valoros. Tamen, tiu laŭlitera mesaĝo samtempe estas ĉifrigita aŭ esotera kiu kaŝas konitaĵojn interpreteblajn de nur kelkaj inicitoj. Ekzistas branĉoj kiuj asertas ke tiuj ĉifrigitaj esoteraj mesaĝoj havas eĉ trian metaforan mesaĝon, pli kaŝita, kaj sekve ĝis sep niveloj de esoterismo. La lasta mesaĝo en iu ajn kazo estas nur konata de la imamo mem. La esoterismo ne havas gravan eĥon en la ĉiutaga vivo aŭ kredo de la plimulto de la ŝijaistoj, kiuj limiĝas sekvi la laŭliteran mesaĝon de la Korano, sed tre rilatiĝas kaj al la imama institucio kaj al la ekzistado de la pastraro kiuj markas distancojn de la plimulta islamo, kiu konsideras ke kiu ajn kredanto povas esti sia propra interpretanto de la dia mesaĝo.

La origino de ŝijaisma esoterismo devas esti serĉata en la komenca ekspansio de ŝijaismo en Irano kaj en la regiono de Ŝam, kie ĝi alprenis doktrinojn de la antaŭislamaj kredoj, ĉefe la novplatonisma filozofio kaj de zaratuŝtrismo. La supozataj kaŝitaj mesaĝoj studataj de la inicitoj havas multajn komunaĵojn kun la novplatonismo kaj zaratuŝtrismo.

Pastraro redakti

Ŝijaismo tre rilatiĝas al esoterismo. Ĉar ekzistas nevidebla mesaĝo kaj ĉar tiu kiu konas ĝin estas vivanta sed kaŝita, estas bezonata aro da interpretantoj kapablaj kapti la signojn de la senditoj de la imamo ekde lia kaŝiĝo. Oni ankaŭ povus diri ke pro tio ke la spirituala gvidanto daŭre vivas, la doktrino ne estas tute fermita. La interpretantoj estas la ulemoj, plej ofte konataj kiel mulaoj, hierarkie organizataj laŭ la religia iniciado.

Historio redakti

Etimologie, ŝija derivas el araba shi‘a, kiu signifas frakcio, partio, aŭ sekvanto. Ĝi referencas historie al la sekvantoj de la ŝi'a de la Imamo Ali, nome partio, frakcio aŭ sekvantoj de Ali, en la lukto por la povo kiu sekvis post la morto de Mahomedo. La ŝijaistoj konsideras ke tuj antaŭ sia morto, Mahomedo, reveninte al pilgrimado al Mekko, kunigis pli ol 100.000 kredantojn en Gadir Ĥum kaj antaŭ ili petis, ke tiuj kiuj konsiderasas lin majstro faru same ĉe Ali Ibn Talib. Kiam mortis Mahomedo en la jaro 632, grupo de liaj kunuloj decidis malagnoski tiun proklamon kaj nomumis el inter ili mem la sukcedanto de la Profeto. Kiuj ekpartianis por Ali, kaj kuzo kaj bofilo de Mahomedo, tamen ili konsideris ke tiu estu la unika sukcedanto legitima ĉar li estis la persono plej proksima al Mahomedo, kiu indikis lin kiel sukcedanto en diversaj okazaĵoj, ĉefe en tiu de Gadir Ĥum. Tiele ili malakceptis agnoski la elstarulojn sinsekve elektitajn por plenumi la rolon de kalifoj aŭ sukcedantoj de la Profeto: nome Abu Bakr, Umar kaj Utman. Post la morto de tiu lasta, Ali estos fine elektita kalifo. Tamen, akuzita esti instiginta la morton de sia antaŭanto, lia povo estos kontraŭata de Mŭaŭija, guberniestro de Sirio kaj membro de la familio de la Umajadoj, pro kio ekis enlanda milito inter ambaŭ frakcioj. Kiam ambaŭ estroj akceptis en la batalkampo de Sifino submeti siajn diferencojn al sendependa arbitracianto, el la partio de Ali aperis tria frakcio, tiu de la Ĥariĝismo, kies partianoj ne akceptis la arbitrecon. Tiu frakcio murdis Ali-n en la jaro 661, kaj samtage klopodis murdi ankaŭ Mŭaŭija-n kaj la arbitron, sensukcese. La partianoj de Ali metis tiam siajn esperojn en sia filo Hasan, kiu premita kaj trompita de Mŭaŭija rezignis la povon.

Laste, Ĥusejn, dua filo de Ali malakceptis ĵuri fidelecon al Mŭaŭija, pro ties evidenta koruptado; pro tio li estis murdita en la batalo de Karbalao, kun 72 sekvantoj, fare de la armeo de Jazid, filo de Mŭaŭija, armeo komponita de pli ol tridek mil homoj. Lia terura morto en la kampo de la Batalo de Karbala (Irako), en 680, markos la komenco de la skismo inter ŝijaistoj kaj tiu kiuj poste estos nomataj «sunaistoj».

La tragedia morto de Ĥusejn skuis parton de la islamanoj kaj okazigis decidon luktadi ĝis la fino por idealo de povo konsiderita justa kaj respektema al la fundamentoj de la dekomenca islamo. La martiro de Ĥusejn, fundamenta momento de la ŝijaismo (kiu rememoras ĝin ĉiujare per procesioj de pentofarantoj en la tago de la Aŝura) iĝis simbolo de la lukto kontraŭ la maljusteco. La posteuloj de Ĥusejn, estroj aŭ imamoj de la komunumo por la hereda karaktero atribuita de tiu al la sukcedo, havis ĉiuj tragedian finon de karcero kaj morto. La nereligia povo estis okazinta problemo, kiun oni solvis per la fenomeno de la kaŝado aŭ gajba. La ŝijaistoj kiuj kredis je tiu kaŝado estis nomataj poste sepimananoj (pro la nombro de la kaŝita imamo) aŭ ismailistoj (pro la nomo de la imamo Ismail). La resto de la komunumo, majoritata, konsideris morta Ismail kaj pluagnoskis kiel imamoj ties posteuloj, pro kio ili estis nomitaj imamistoj. Tamen, ili finfine agnoskis sian propan fenomenon de kaŝado: la dekdua imamo, laŭ la kredaro de tiu grupo, li fuĝis el karcero per supernaturaj rimedoj kaj malaperis en la jaro 874. La dekdua imamo, aŭ Mahdi, malaperis kaj parto de la komunumo konsideris ke li kaŝiĝis per supernaturaj rimedoj sed ke li pluvivos ĝis sia reveno fine de la tempoj, pro kio neniu povos sukcedi lin. Tiele oni finigis la disputon, kio permesis formalan akcepton de la hegemonia politika povo. La imamistoj estos nomataj ekde tiam ankaŭ Dekduimamistoj. La ekzistado de la «Kaŝita Imam» havigas fortan esoteran dimension al la ŝijaismo.

La ŝijaismo estas praktikata de ĉirkaŭ 15% de la 1600 milionoj de islamanoj ekzistantaj en la mondo.[14]

Dividoj redakti

 
Sanktejo de Imamo Alī, Najaf (nuntempa Irako).

La malsamaj doktrinoj rilate la sukcedado de kelkaj imanoj estas grandparte la origino kaj naskiĝo de grupoj, sektoj aŭ branĉoj ene de ŝijaismo; la sukcedado de la kvina imano okazigis la disiĝon de la zajdiistoj kaj la sepa imano al la ismailianoj, kiuj samtempe dividiĝis pro la sukcedado de la fatima kalifo al-Mustansir.

La plimulto de la ŝijaistoj estas en la kadro de kvar grandaj grupoj: tiu de la imamanojdekduimamanoj, kiu estas la plimulto, tiu de la alavitoj ankaŭ dekduimananoj, tiu de la zajdiistoj kaj la ismailianoj.

Al tiuj grupoj oni devas aldoni kelkajn kultojn situantaj en la periferio de la ŝiajisma islamo, tio estas, ke ili naskiĝis el ŝijaismo aŭ de la antaŭaj branĉoj, aŭ miksiĝis kun muzulmanaj konceptoj kaj de aliaj religioj, sed ne ĉiam estas konsiderataj kiel muzulmanaj. La plej elstaraj estas la druzoj kaj la alevoj.

Ekde la vidpunkto de ŝijaismo, ĝi dividiĝas en: zajdiistoj (la imamo estas nur gvidanto), mezaj ŝijaistoj (la imamo estas heredanto kaj gvidata de Dio; majoritato de la ŝijaistoj), kaj ekstremistoj (la imamo estas manifestiĝo de Dio, pro kio ili ne estas konsiderataj kiel muzulmanoj) (Alí-ilahis aŭ Ahl-i Haqq, druzoj).

Disvastiĝo redakti

 
Moskeo Jamkaran en Ĥomo, Irano, estas populara pilgrimejo por Ŝijaismaj islamanoj.

Ŝijaisma Islamo estas la dua plaj granda branĉo de Islamo.[15] Ŝiajistoj estis inter 10 kaj 20% de la muzulmanoj,[16] aŭ 10–13%[17][18][19] de la tutmonda islama kredantaro estas ŝijaistoj. Oni povus enkalkuli ilin je ĝis 200 milionoj en 2009.[20] En 1985, ŝijaismaj islamanoj estas ĉirkaŭkalkulitaj je 21% de la islama loĝantaro de Suda Azio, kvankam la totala nombro estas malfacile kalkulebla.[21]

Ili estas plimulto en Irano, Azerbajĝano, Irako, [22][23] Barejno kaj la sudo de Libano, kaj ekzistas aliaj minoritataj ŝijaismaj komunumoj ĉefe en Sirio, Afganio kaj Pakistano.

  • La sepimana ŝijaismo ekzistas en Barato, Pakistano, Sirio kaj Jemeno.
  • La druzoj ĉefe troviĝas en la regiono situanta en la sudo de Libano, la Golanaj Altaĵoj kaj la nordo de Israelo.
  • La zajdianoj ĉefe troviĝas en Jemeno.
  • La alavitoj estas sufiĉe multnombraj en Sirio. La familio de la siria ŝtatestro apartenas al tiu ŝiajisma branĉo.
  • La alevitoj troviĝas en la centro kaj oriento de Turkio.

Ŝijaismaj islamanoj estas 36.3% de la tuta islamanaro (kaj 38.6% de la islama loĝantaro) de Mezoriento.[24]

Ĉirkaŭkalkuloj metis la proporcion de Ŝijaismaj islamanoj en Libano inter 27% kaj 45% de la loĝantaro,[22][25] 30–35% de la ŝtata loĝantaro en Kuvajto (ne ekzistas kalkuloj de la ne-ŝtatigita loĝantaro),[26][27] ĉirkaŭ 20% en Turkio,[18][28] 5–20% de la loĝantaro en Pakistano,[29][18] kaj 10–19% de la loĝantaro de Afganio.[30][31]

Saudarabio estas hejmo de nombraj diversaj ŝijaismaj komunumoj, inter kiuj la dekduimamismaj Barejnanoj en la Orienta Provinco kaj en la Naĥaŭila de Medino, kaj la Ismailismaj Sulajmananoj kaj Zajdismaj ŝijaistoj de Naĝran. Ĉirkaŭkalkuloj metas la nombron de ŝijaismaj ŝtatanoj je ĉirkaŭ 15% de la loka loĝanlaro.[32] Proksimume 40% de la loĝantaro de Jemeno estas Ŝijaismaj islamanoj.[33][34]

Gravaj ŝijaismaj komunumoj ekzistas ankaŭ en la marbordaj regionoj de Okcidenta Sumatro kaj Aceh en Indonezio.[35] La nombroj de Ŝijaismaj islamanoj estas neglektindaj aliloke en Sudorienta Azio, kie islamanoj estas ĉefe Ŝafiismaj Sunaistoj.

Ekzistas grava ŝijaisma minoritato en Niĝerio, formita de modern-epokaj konvertitoj al ŝijaisma movado centrita ĉirkaŭ la ŝtatoj Kano kaj Sokoto.[18][19][36] Kelkaj afrikaj landoj kiel Kenjo,[37] Sudafriko,[38] Somalio,[39] ktp., tenas malgrandajn minoritatajn loĝantarojn de variaj ŝijaismaj subsektoj, ĉefe posteuloj de enmigrantoj el Suda Azio dum la kolonia periodo, kiel Ĥoja.[40]

Referencoj redakti

  1. Ŝijaistoj kaj sunaistoj unuiĝintaj per la naciismo. Le Monde Diplomatique en Esperanto (1a de majo 2004). Alirita 8a de marto 2016.
  2. Mapping the Global Muslim Population. Alirita 10a de Decembro 2014.
  3. Esposito, John. "What Everyone Needs to Know about Islam." Oxford University Press, 2002 | ISBN 978-0-19-515713-0. p. 40
  4. From the article on Shii Islam in Oxford Islamic Studies Online. Oxfordislamicstudies.com. Alirita 2011-05-04.
  5. Lesson 13: Imam’s Traits. Al-Islam.org.
  6. Tabataba'i (1979), p. 76
  7. God's rule: the politics of world religions - Page 146, Jacob Neusner - 2003
  8. Shīʿite. Encyclopædia Britannica Online (2010). Alirita 2010-08-25.
  9. Esposito, John. "What Everyone Needs to Know about Islam," Oxford University Press, 2002. ISBN 978-0-19-515713-0. p.40
  10. The New Encyclopædia Britannica, 15a eld., Encyclopædia Britannica, Inc., 1998, ISBN 0-85229-663-0, Vol. 10, p. 738
  11. Martin, Richard C.. (2003) “Shīʿa”, Encyclopedia of Islam and the Muslim World. New York: Macmillan reference USA, p. 621–624. ISBN 978-0-02-865603-8.
  12. Druze and Islam. americandruze.com. Arkivita el la originalo je 14a de Majo 2011. Alirita 12a de Aŭgusto 2010.
  13. Ijtihad in Islam. AlQazwini.org. Arkivita el la originalo je 2a de Januaro 2005. Alirita 12a de Aŭgusto 2010.
  14. Por qué el islam moderado se muestra impotente ante la Jihad Arkivigite je 2015-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
  15. "Mapping the Global Muslim Population". 7a de Oktobro 2009. Arkivita el la originalo la 14an de Decembro 2015. Alirita la 10an de Decembro 2014. "The Pew Forum's estimate of the Shia population (10–13%) is in keeping with previous estimates, which generally have been in the range of 10–15%."
  16. "Religions". CIA. The World Factbook. 2010. Arkivita el la originalo la 4an de Junio 2011. Alirita la 25an de Aŭgusto 2010. "Shia Islam represents 10–20% of Muslims worldwide"
  17. "Shīʿite". Encyclopædia Britannica Online. Alirita la 18an de Januaro 2022. "In the early 21st century some 10–13 percent of the world's 1.6 billion Muslims were Shiʿi."
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 "Mapping the Global Muslim Population: A Report on the Size and Distribution of the World's Muslim Population". Pew Research Center. 7a de Oktobro 2009. Arkivita el la originalo la 14an de Decembro 2015. Alirita la 25an de Aŭgusto 2010. "Of the total Muslim population, 10–13% are Shia Muslims and 87–90% are Sunni Muslims. Most Shias (between 68% and 80%) live in just four countries: Iran, Pakistan, India and Iraq."
  19. 19,0 19,1 Miller, Tracy, eld. (Oktobro 2009). Mapping the Global Muslim Population: A Report on the Size and Distribution of the World's Muslim Population (PDF). Pew Research Center. Arkivita el la originalo (PDF) la 13an de Januaro 2010. Alirita la 8an de Oktobro 2009.
  20. pewresearch, op. cit.
  21. Momen 1985, p. 277
  22. 22,0 22,1 Foreign Affairs – When the Shiites Rise – Vali Nasr. Mafhoum.com. Arkivita el la originalo je 15a de Januaro 2014. Alirita 27a de Januaro 2014.
  23. "Quick guide: Sunnis and Shias", BBC News, 11a de Decembro 2006.
  24. (2008) Atlas of the Middle East. Washington, DC: National Geographic, p. 80–81. ISBN 978-1-4262-0221-6.
  25. International Religious Freedom Report 2010. U.S. Government Department of State. Arkivita el la originalo je 13a de Decembro 2019. Alirita 17a de Novembro 2010.
  26. International Religious Freedom Report for 2012. US State Department (2012).
  27. The New Middle East, Turkey, and the Search for Regional Stability. Strategic Studies Institute (Aprilo 2008). Arkivita el la originalo je 18a de Marto 2015.
  28. Shankland, David. (2003) The Alevis in Turkey: The Emergence of a Secular Islamic Tradition. Routledge. ISBN 978-0-7007-1606-7.
  29. Country Profile: Pakistan. Library of Congress Country Studies pri Pakistano. Library of Congress (Februaro 2005). Arkivita el la originalo je 17a de Julio 2005. Alirita 1a de Septembro 2010. “Religion: The overwhelming majority of the population (96.3 percent) is Muslim, of whom approximately 95 percent are Sunni and 5 percent Shia.”.
  30. Shia women too can initiate divorce. Library of Congress Country Studies pri Afganio (Aŭgusto 2008). Arkivita el la originalo je 8a de Aprilo 2014. Alirita 27a de Aŭgusto 2010. “Religion: Virtually the entire population is Muslim. Between 80 and 85 percent of Muslims are Sunni and 15 to 19 percent, Shia.”.
  31. Afghanistan. Central Intelligence Agency (CIA). The World Factbook pri Afganio. Arkivita el la originalo je 28a de Majo 2010. Alirita 27a de Aŭgusto 2010. “Religions: Sunni Muslim 80%, Shia Muslim 19%, other 1%”.
  32. al-Qudaihi, Anees, "Saudi Arabia's Shia press for rights", BBC Arabic Service, 24a de Marto 2009.
  33. "Yemen: The land with more guns than people", The Independent, 20a de Septembro 2009.
  34. . The Arab Spring: The Initiating Event for a New Arab World Order (30a de Junio 2011). Arkivita el la originalo je 29a de Aŭgusto 2020. “"In Yemen, Zaidists, a Shia offshoot, constitute 30% of the total population"”.
  35. Leonard Leo. International Religious Freedom (2010): Annual Report to Congress. Diane Publishing, p. 261–. ISBN 978-1-4379-4439-6.
  36. Paul Ohia. "Nigeria: 'No Settlement With Iran Yet'", 16a de Novembro 2010.
  37. Charton-Bigot, Helene. (2010) Nairobi Today: the Paradox of a Fragmented City. African Books Collective, p. 239. ISBN 978-9987080939.
  38. Heinrich Matthée. (2008) Muslim Identities and Political Strategies: A Case Study of Muslims in the Greater Cape Town Area of South Africa, 1994–2000. kassel university press GmbH, p. 136–. ISBN 978-3-89958-406-6.
  39. Abdullahi, Mohamed Diriye. (2001) Culture and customs of Somalia. Greenwood Publishing Group, p. 55. ISBN 978-0-313-31333-2.
  40. (2002) South Asian migration in comparative perspective, movement, settlement and diaspora. Japan Center for Area Studies, National Museum of Ethnology.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti