Kalifo

la sukcedinto de Mohamedo kaj estro de sunaismo
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Kalifoĥalifo (arabe خليفة ĥalifa) estis religia kaj politika posteulo de Mohamedo. Li regis la landaron de islamo kiel unu imperio, nomata Kaliflando. La unuaj Kvar Justaj Kalifoj profunde formis islaman civilizon. Ili estis piaj, sed la postaj kalifoj estis plejparte mondumaj kaj diboĉaj. La kalifoj regis Islamion senĉese dum 300 jaroj post Mohamedo kaj poste sub aliaj imperioj.

Kalifoj loĝis en Damasko, poste Bagdado, Kordovo, Kairo...

Jam post la morto de Muhamado ekestis disputo, ĉu tiu destinis sian bopatron Abu Bakr aŭ sian kuzon Ali ibn Abi Talib kiel posteulon. Tiu disputo ĝis nun disigas sunaismon kaj ŝijaismon (kiu havas sian nomon de ŝi-at ali = partio de Ali).

La lastaj kalifoj estis la sultanoj de la otomana imperio, kiuj portis tiun titolon ekde 1517 kaj konservis ĝin ĝis la 3-a de marto 1924, kiam la turka registaro nuligis por Turkio la kalifecon (du jarojn post nuligo de la sultaneco).

Poste la haŝemida reĝo Al-Husejn ibn Ali de Heĝazo pretendis, kiel mohamedido kaj reganto de Mekko kaj Medino, la kalifecon; sed li devis rezigni, kiam lia lando estis konkerita en 1926. Islama kongreso en Kairo ne sukcesis elekti novan kalifon, kaj oni konsideras la kalifecon ne plu ekzistanta, kvankam jen kaj jen unuopuloj proklamas sin kalifoj.

Listo de kalifoj redakti

La kvar justaj kalifoj redakti

Vidu artikolon: Kvar Justaj Kalifoj

La Umajidoj de Damasko redakti

La Abasidoj de Bagdado redakti

La Fatimidoj de Kairo redakti

La Umajidoj de Kordovo redakti

La Abasidoj de Kairo redakti

  • Al-Mustansir - 1259-1261
  • Al-Hakim la 1-a - 1262 - 1302
  • Al-Mustakfi la 1-a - 1302 - 1340
  • Al-Ŭathik la 1-a - 1340 - 1341
  • Al-Hakim la 2-a - 1341 - 1352
  • Al-Mutadid la 1-a - 1352 - 1362
  • Al-Mutaŭakkil la 1-a - 1362 - 1383
  • Al-Ŭathik la 2-a - 1383 - 1386
  • Al-Mutasim - 1386 - 1389
  • Al-Mutaŭakkil la 1-a (2a fojo) - 1389 - 1406
  • Al-Mustain - 1406 - 1414
  • Al-Mutadid la 2-a - 1414 - 1441
  • Al-Mustakfi la 2-a - 1441 - 1451
  • Al-Kaim - 1451 - 1455
  • Al-Mustanĵid - 1455 - 1479
  • Al-Mutaŭakkil la 2-a - 1479 - 1497
  • Al-Mustamsik - 1497 - 1508
  • Al-Mutaŭakkil la 3-a - 1508 - 1517

La Osmanidoj de Istanbulo redakti

Vidu ankaŭ: Listo de osmanidaj imperiestroj

 
Grandiĝo de la Kaliflando.

Vidu ankaŭ redakti