Sultano

islama nobela aŭ monarka titolo

Sultano (arabe سلطان) originale signifis moralan aŭ spiritan potenculon aŭ respektindulon (eĉ la Korano uzas ĝin en tiu senco), sed pli poste signifis politikan aŭ registaran potenculon kaj ekde la 9-a jarcento iĝis titolo de la islamanajmuzulmanaj regantoj.

Mahmud Gaznavi (regis 9981030) estis la unua reganto, kiun la samepokuloj nomis sultano. Tiun uzon de la vorto disvastigis la anatoliaj kaj iranaj selĝukaj turkoj. La kalifo (la noma reganto de la muzulmana komunumo) ofte donis tiun ĉi titolon al laikaj regantoj, kaj tiel la titolo disvastiĝis en la tuta islama mondo.

Sultanlandosultanujo estas lando regata de sultano. Hodiaŭ ekzistas en la mondo du sendependaj sultanlandoj: Brunejo kaj Omano.

Diversaj epokoj kaj regnoj redakti

Vidu ankaŭ redakti