Malfermi la ĉefan menuon

Al-Ŭatik

(Alidirektita el Al-Vatik)
Disambig.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Al-Ŭatik la 1-a aŭ Al-Ŭatik la 2-a.

Al-ŬatikAbu Ĝa'far Harun ibn Muhammad al-Mu'tasim (arabe أبو جعفر هارون بن محمد المعتصم; 816 – 10 aŭgusto 847), pli bone konata laŭ sia lakab nomo al-Ŭathiq bi-llah (arabe واثق بالله, "kiu fidas en Dio"), estis abasida kalifo kiu regis de 842 ĝis 847 (227–232 en la Islama kalendaro).

Al-Ŭatik
9-a Abasida kalifo
Dinar of al-Wathiq, AH 227-232.jpg
Antaŭulo Al-Mu'tasim
Sekvanto Al-Mutavakil
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 812 (0812-07-17)
en Mekko
Morto 10-an de aŭgusto 847 (0847-08-10) (35-jara)
en Samaro
Religio islamo [#]
Ŝtataneco Abasida Kaliflando [#]
Familio
Dinastio Abasida Kaliflando [#]
Patro Al-Mu'tasim [#]
Gefratoj Al-Mutavakil [#]
Idoj Al-Muhtadi [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Li sukcedis sian patron, Al-Mu'tasim, estante nomumita kalifo la tagon kiam lia patro mortis, nome la 26-an de decembro 841. Al-Ŭatik estis la filo de la Bizanc-greka konkubino Karatis.

Al-Ŭatik montris intereson al lernado simila al tiu de sia patro; tiele li estis granda patrono de saĝuloj, same kiel de artistoj. Li estis fama ankaŭ pro siaj propraj muzikaj talentoj, kaj oni kredis ke li komponis ĉirkaŭ unu centon da kantoj.

Dum lia regado, aperis nombraj ribeloj, el kiuj la plej grandaj en Sirio kaj Palestino. Tiuj ribeloj estis la rezulto de pliiĝanta granda fendon inter araboj kaj turkaj armeoj kiuj estis formitaj de la patro de Al-Ŭatik, nome Al-Mu'tasim. La ribeloj estis subpremataj, sed la kontraŭoj inter ambaŭ grupoj plue pligrandiĝis, dum la turkaj fortoj akiris povon.