Abasida Kaliflando

La Abasida Kaliflando (arabe الخلافة العباسية kaj transliterumita al-Ĥilāfah al-‘Abbāsījah) estis la kaliflando estrita de la dua dinastio de la sunaistaj kalifoj (750-1258), kiuj sekvis la Umajadojn, nome la tria el la islamaj kaliflandoj, kiuj sukcedis la islaman profeton Mahomedo. Ĝi estas ankaŭ nomata Kaliflando de Bagdado, ĉar la kalifoj, dum plejparto de tiu periodo havis la ĉefurbon en Bagdado, kiu estas en nuntempa Irako, post ekhavi aŭtoritaton super la islama imperio el la Umajada Kaliflando en la jaro 750 (jaro 132 de islama kalendara kalkulado). La Abasidoj devenis de ‘Abbas ibn ‘Abd al-Muttalib (566-652), plej juna onklo de la profeto Mahomedo, el kiu la kaliflando havas sian nomon.[1]

Abasida Kaliflando
Origina nomo arabe ٱلْخِلافَةُ ٱلْعَبَّاسِيَّة
al-Ĥilāfah al-‘Abbāsījah'
7501258

historia lando • kaliflandoŝtatoŝtatoIslama ŝtato
Geografio
Plej granda amplekso de la Abasida Kaliflando, ĉ. 850
Plej granda amplekso de la Abasida Kaliflando, ĉ. 850
Ĉefurbo:
Loĝantaro
araba (regantoj); diversaj (loĝantoj)
Islamo (regantoj); diversaj (loĝantoj)
Ŝtat-strukturo
islama kalifujo
Antaŭaj ŝtatoj:
Umajida Kaliflando Umajida Kaliflando
Postsekvaj ŝtatoj:
Otomana imperio Otomana imperio
Fatimida kaliflando Fatimida kaliflando
Mameluka sultanujo Mameluka sultanujo
Historio
vdr
Dirhamo de Al-Mahdi, 166 Heĝira jaro, Kermano, arĝento 2.95 g.
Dum la regado de Harun al-Raŝid, la urbo Bagdado ekfloris kiel centro de scienco, kulturo kaj komerco.

La Abasida Kaliflando unue centris sian registaron en Kufa, sed en 762 la kalifo Al-Mansur fondis la urbon Bagdado, norde de la sasanida ĉefurbo Ktesifono. La elekto de ĉefurbo tiom proksima al Persio mem respegulis kreskantan fidon en la persaj burokratoj, ĉefe de la Barmakida familio, por administracii la teritoriojn konkeritajn fare de arabaj islamanoj, same kiel la pliigantan inkludon de ne-arabaj islamanoj en la ummao. Spite tiun dekomencan kunlaboradon, la Abasidoj de la fino de la 8-a jarcento estis izolintaj kaj arabajn novkonvertitojn maŭali[2] kaj iranajn burokratojn,[3] kaj estis devigitaj lasi aŭtoritaton en Al-Andalus kaj Magrebo al la Umajadoj, en Maroko al la Idrisida dinastio, en Ifrikio al la Aglabidoj, kaj en Egiptio al la ŝijaisma kaliflando de Fatimidoj. La politika povo de kalifoj multe finis per la stariĝo de Bujidoj kaj la Selĝukaj Turkoj. Kvankam la Abasida hegemonio super la ampleksega Islama Imperio estis laŭgrade limigita al ceremonia religia funkcio, la dinastio retenis kontrolon super sia Mezopotamia teritorio. La ĉefurbo Bagdado iĝis centro de scienco, kulturo, filozofio kaj inventado dum la Islama Orepoko.

Tiu periodo de kultura florado finiĝis en 1258 pro la rabado de Bagdado fare de Mongoloj sub la estreco de Hulagu Ĥan. La Abasida linio de regantoj, kaj la islama kulturo ĝenerale, recentriĝis en la Mameluka ĉefurbo Kairo en 1261. Kvankam manka de politika povo, la dinastio pluis postuli aŭtoritaton en religiaj aferoj ĝis post la otomana konkero de Egiptio (1517).[4]

Historio redakti

Kialoj de la dinastiŝanĝo kaj Abasida Revolucio (750–751) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Abasida Revolucio.

La abasidaj kalifoj atingis la povon per movado direktita kontraŭ la umajadoj, konsiderataj tro mondaj de multaj islamanoj. Tiuj reprezentis la malnovan aristokration el Mekao. Tial la transiro de la umajadoj al la abasidoj estas konsiderata de multaj sciencistoj konservativa revolucioabasida revolucio. Oni konsentas, ke la komenco de la abasida regno reprezentis ne nur dinastiŝanĝon, sed ankaŭ serion de aliaj ŝanĝoj.

 
Maŭzoleo de la Sultano Sanjaro en Merv, de la epoko de la Abasida ribelo.

Abu Muslim, Kufaano de necerta etneco (eble PersaAraba),[5] malfermis la ribelon en Merv/Ĥorasano en la jaro 747 kaj partoprenis al la kalifigo de Abu 'l-Abbâs (as-Saffah), posteulo de Abbas, la onklo de la profeto Mohamedo.

Alvenis al la ribeluloj anoj el la persa/irana loĝantaro, kiu adoptis islamon kaj malkontentis pri la regado de la araba nobelaro. Kompare al la araboj, persaj islamanoj estis traktitaj kiel duarangaj civitanoj, sed havis grandan influon en ekonomio kaj administracio kaj havis krome kontaktojn kun la ŝijaanoj de la partio de Ali ibn Abi Talib. En 750 la abasidoj rompis en la batalo de la granda rivero Zab en Nordirako la lastan reziston de la umajadoj sub la kalifo Marvano la 2-a.

La sekvan masakron de la umajadoj supervivis nur unu umajada princo, kiu fuĝis al Hispanio/Andaluzio, kie li fondis en 756 kiel Abd Ar-Rahman la 1-a la unuan emirlandon de Kordovo. Kvankam Andaluzio estis denove perdita, la abasidoj sukcesis defendi en la jaro 751 en la batalo ĉe Talas la ĵus akiritan Transoksianion kontraŭ la ĉinoj.

Firmigo de la potenco (752–775) redakti

Abul-Abbâs as-Saffah mortis en 754. Lia frato kaj posteulo Al-Mansur, kiun multaj taksas kiel la veran fondinton de la abasida dinastio, murdigis la homon Abu Muslim en 755 kaj organizis la ŝtaton kiel pers/iranan imperion. Kontraŭe al la umajadoj la abasidoj bazis sian regadon ĉefe je iranaj popoloj kaj poste je turkaj. En kvar jaroj li konstruigis ĝis 762 Bagdadon kaj igis ĝin pro ĝia avantaĝa situo ĉefurbon. Tio celis kaj trankviligi kaj esti pli proksime de la persaj maŭali (novkonvertitoj) kiuj jam ekzistis en tiu regiono pli influita de la persaj historio kaj kulturo, kaj parto de la persaj mavali postulis malpli da araba hegemonio en la imperio. Bagdado establiĝis ĉe la rivero Tigris en 762. Nova posteno, tiu de la veziro, estis kreita por delegi centran aŭtoritaton, kaj eĉ pli granda aŭtoritato estis delegita al lokaj emiroj. Eventuale, tio signifis ke multaj abasidaj kalifoj estis apartigitaj al pli ceremonia rolo ol sub la Umajadoj, ĉar la veziroj ekfaris pli grandan influon, kaj la rolo de la malnova araba aristokrataro estis malrapide anstataŭata de persa burokrataro.[6]

 
Monero de Abasidoj, Bagdado, Irako, 765.

La administracio estis ŝpareme kaj efike organizata, ĉio estis centrigita en la manoj de la kalifo kaj sekurigita pere de spionsistemo. Dum la regado de Al-Mansur oni perdis la kontrolon de Al-Andalus, kaj la ribelo de la ŝijaanoj en Hiĝazo estis subpremita en la jaroj 762/763 ĉefe post la batalo de Baĥamra.[7]

La Abasidoj estis tre dependaj el la subteno de Persoj[1] en ties superado de Umajadoj. La sukcedanto de Abu al-'Abbas nome Al-Mansur bonvenigis nearabajn islamanojn al sia kortego. Kvankam tio helpis integri araban kaj persan kulturojn, ĝi apartigis multajn el ties arabaj subtenantoj, ĉefe ĥorasanajn arabojn kiuj estis subtenintaj ilin en ties bataloj kontraŭ la Umajadoj.

Tiuj fendoj en ties subteno kondukis al tujaj problemoj. La Umajadoj, kvankam elpovigitaj, ne estis detruitaj. La nura survivanta membro de la Umajada reĝa familio, foriris al Hispanio kie li establiĝis kiel sendependa Emiro (Abd ar-Rahman la 1-a, 756). En 929, Abd ar-Rahman la 3-a ekhavis la titolon de kalifo, establante Al Andalus el Kordovo (Kordova Kaliflando) kiel rivalo de Bagdado kaj kiel laŭjure ĉefurbo de la Islama Imperio.

En 756, la Abasida Kalifo Al-Mansur sendis ĉirkaŭ 4,000 arabajn pagosoldatojn por helpi la ĉinan dinastion Tang en la ribelo de An Ŝi kontraŭ An Luŝan. La Abasidoj aŭ "Nigraj Flagoj", kiel ili estis ofte nomitaj, estis konataj en la kronikoj de la dinastio Tang kiel hēiyī Dàshí, "Nigrevestitaj Tazi", (黑衣大食) ("Tazi" estas pruntovorto de la dinastio Tang el la persa por aludi al 'Araboj'). Al-Raŝid sendis ambasadorojn al la ĉina dinastio Tang kaj establis bonajn rilatojn kun ili.[8][9][10][11][12][13] Post la milito, tiuj ambasadoroj restis en Ĉinio.[14][15][16][17][18] kaj la kalifo Harun al-Raŝid establis aliancon kun Ĉinio.[8]

Potencpinto aŭ Abasida Orepoko (775–861) redakti

 
La Bizanca ambasado de Johano la Gramatikisto en 829 al Ma'mun (bildo maldekstra) el Teofilos (bildo dekstra).

La Abasida hegemonio devis forte labori en la lasta duono de la 8-a jarcento (750–800), sub kelkaj kompetentaj kalifoj kaj ties veziroj por superi la politikajn defiojn kreitajn de la naturo de imperio, kaj la limigitan komunikadon tra ĝi kaj por okazigis ŝanĝojn en la administracio necesaj por teni ordon.[19] Dum tiu frua periodo de la dinastio, partikulare dum la regado fare de al-Mansur, Harun al-Raŝid, kaj al-Ma'mun, estis kreita ankaŭ la reputacio kaj povo de la dinastio.[1] Al-Mahdi renovigis la lukton kontraŭ la Bizancanoj kaj liaj filoj pluigis la konflikton ĝis Imperiestrino Irene moviĝis al paco.[7] Post kelkaj jaroj de paco, Nikeforos la 1-a rompis la traktaton, poste faris multajn invadojn dum la unua jardeko de la 9a jarcento. Tiuj atakoj atingis ĝis la Toros-montaro finante per venko ĉe la Batalo de Krasos kaj la amasa invado de 806, estrita de Raŝid mem. La ŝiparmeo de Raŝid ankaŭ klopodis sukcese ĉar ĝi kaptis Kipron. Eventuale, la momento turniĝis kaj multo de la tero akirita same perdiĝis. Raŝid decidis fokusiĝi al la ribelo de Rafi ibn al-Lajt en Ĥorasano kaj dume mortiĝis tie.[20] Kvankam la Bizanca Imperio luktis kontraŭ la abasida regado en Sirio kaj Anatolio, militoperacoj dum tiu periodo estis minimumaj, ĉar la kaliflando fokusiĝis al internaj aferoj, kaj ties guberniestroj ĝuis pli grandan aŭtonomecon kaj uzis siajn pliiĝantan povon por fari siajn postenojn heredeblaj.[6]

Samtempe, la Abasidoj frontis defiojn pli proksime al hejmo. Harun al-Raŝid turniĝis al Barmakidoj, nome persa familio kiu ege kreskis sian povon en la administracio de la ŝtato, kaj li mortigis plejparton el la familio.[21] Dum la sama periodo, kelkaj partioj eklasis la imperion por aliaj teroj aŭ ekkontrolis el distaj partoj de la imperio for el la Abasidoj. La regado de Al-Raŝid kaj de liaj filoj estis konsiderata pinto de la Abasidoj.[22] Post la morto de Raŝid, la imperio estis disigita per kvara fitna nome enlanda milito inter la kalifo al-Amin kaj lia frato al-Ma'mun kiu havis la subtenon de Ĥorasano. Tiu milito finiĝis per dujara sieĝo de Bagdado kaj finfina morto de al-Amin en 813.[20] Al-Ma'mun regis dum 20 jaroj de relativa trankvilo interrompita per ribelo subtenita de Bizancanoj en Azerbajĝano fare de Ĥuramanoj. Al-Ma'mun estis ankaŭ responsa de kreo de aŭtonoma Ĥorasano, kaj plue elpelis bizancajn atakojn.[20] Al-Mu'tasim akiris povon en 833 kaj lia regado markis la finon de la fortaj kalifoj. Li plifortigis sian personan armeon pere de turkaj pagosoldatoj kaj tuj rekomencis la militon kontraŭ la Bizancanoj. Liaj militaj ekskursoj estis ĝenerale sukcesaj fine per famigita venko en la Rabatako de Amorio. Liaj klopodoj kapti Konstantinopolon malsukcesis kiam lia ŝiparo estis detruita de ŝtormo.[23] La Bizancanoj restartis la luktadon pere de Rabatako de Damieto en Egiptio. Al-Mutavakil respondecis pri la sendo de trupoj en Anatolion denove, invadatakante kaj rabante ĝis ili estis finvenkitaj en la Batalo de Lalakaono en 863.[24]

Sukcesaj kalifoj redakti

 
La kalifo Harun ar-Raŝid akceptas delegitaron de Karolo la Granda. Pentraĵo de Julius Köckert.

La posteulo de Al-Mansur, Al-Mahdi (775–785) komencis starigi belegan kortegon. Al-Mahdi tre baldaŭ superis la umajadojn rilate al elspezo de ŝtataj financoj por reprezentaj celoj.

Sub Harun ar-Raŝid (786–809) la evoluo enkondukita de liaj antaŭuloj atingis sian klimakson. Li estis nur meza kalifo, sed la veziraro de la persaj barmakidoj sekurigis la stabilecon de la imperio. Tamen post la perdo de Al Andalus (756) perdiĝis ankaŭ la kontrolo super Magrebo, kiam la idrisidoj, la rustamidoj kaj la aglabidoj atingis la faktan sendependecon disde la kaliflando. Malgraŭ la perdo de tiuj regionoj la imperio atingis en la 8-a kaj 9-a jarcentoj eksterordinaran ekonomian ekspansion, kiu evoluigis floran urban kulturon. Homoj de ĉiuj profesioj setlis en la novaj ekonomiaj centroj, riĉulojn kaj registaranojn atingis spekulativa febro. Post tiu sekvis konstrufebro por starigo de novaj palacoj, bazaroj kaj loĝejaj kvartaloj.

 
Harun ar-Raŝid.

Aldoniĝis komerco, kiu profitis de komuna lingvo, religio kaj ŝtataneco. Varfluoj kun neimageblaj enspezoj, akompanataj de bankaferoj markis tiun epokon. Eĉ simpla ŝtofvendisto povis postlasi heredaĵon de ĝis 1,000 dinaroj. Krome komercistoj tiam pagis impostojn laŭ memtaksado, do multe tro malpli. Agrikulturo stabiliĝis en tiu epoko per la kulturigo de novaj regionoj pere de akvoalkonduko, irigacio, sekigo de marĉoj kaj la sekva kulturado de produktoj kiel sukerkano, daktiloj, oranĝoj kaj kotono.

Sed tia floranta urbokulturo estigis sociajn problemojn en la islama socio. Iu devis prilabori la monon, kiu funkciigis la ekonomian ekspansion. La problemo iĝis tiu de la kamparanoj. La terposedantoj memvole precizigis la sumon, kiun la luprenantoj devis pagi antaŭe. Ankaŭ la impostojn, kiujn devis pagi kristanoj estis altaj. Multaj terposedantoj kunlaboris kun la komercistoj, kiuj aĉetis la rikolton: la kamparanoj ricevis multe da mono, kaj la enspezoj estis dividitaj inter la posedanto kaj la komercisto. Kiam alvenis plendoj, la registaro en Bagdado tuj agis, sed tio ne sufiĉis, ĉar Bagdado estis malproksima.

Sekvis trostreĉiĝo de la imposta sistemo kaj ŝuldiĝo de la kamparanoj. Estiĝis kamparofuĝo kaj religi-sociaj ribeloj (Nordafriko ekde 767, Egiptio 789 kaj 793, Sirio 796, Tabaristano sub Ali ibn Abi Talib ĝis 792, Ĥorasano sub al-Muqanna ĝis 796, en Azerbajĝano, Sistano kaj Kermano). La ribeloj estis nur malfacile subpremeblaj fare de la trupoj de la kalifo, ĉar ĉiuj gravaj decidoj devis veni el Bagdado.

Post la morto de Harun en 809 la potenco dividiĝis inter la fratoj al-Amin (en Bagdado) kaj al-Ma'mun (en Merv). Sed jam en 810 okazis batalo inter ambaŭ; tiun batalon gajnis al-Mamun, filo de persa patrino, en 813. Sed li alvenis al Bagdado nur en 819 kaj famiĝis ĝis sia morto en la jaro 833 ĉefe pro la subteno de scienco. Tiam islamanoj transprenis la sciencan heredaĵon de romianoj kaj antikvaj grekoj kaj pluevoluigis ĝin. Ĉirkaŭ la jaro 830 al-Mamun tiucele fondis la Domon de saĝeco (bajt al-hikma), kiu tamen ne supervivis la sunaisman reagon de lia posteulo al-Mutavakil (847–861).

Okazis denove ribeloj en Bagdado (813), Azerbajĝano (816-837) kaj Tabaristano (840).

Falo kaj disigo al aŭtonomaj dinastioj (861–945) redakti

Post al-Mamun regis ties frato al-Mutasim (833–842). Du komplotoj igis lin krei en 836 novan ĉefurbon, Samara, kaj personan turkan gvardion. Sekve la kalifoj en Samara iĝis tute dependaj de tiu gvardio. Jam la posteulo de al-Mutasim, al Mutavakil estis murdita de ĝi en 861 laŭ incito de sia propra filo. Poste ŝanĝiĝis en similaj ribeloj senpotencaj kalifoj. Unu el ili fuĝis al Bagdado, estis sieĝata tie en 866 kaj poste ekzekutita. Aldoniĝis la ena disrompiĝo de la imperio. La armeo uzis la duonon de la ŝtataj enspezoj kaj postulis sekurajn monfontojn. Jam al-Mamun donis personan feŭdon al sia meritoplena generalo Tahir ibn Husajn en Ĥorasano. Sekve iĝis tute normale doni tiajn feŭdojn (iqta) al turkaj militestroj, kiuj baldaŭ regis tiujn feŭdojn kiel sendependaj feŭdestroj.

 
Bildo de Emiro de Ĥorasano nome Isma'il ibn Ahmad sur monbileto de Taĝika somonio kiu ekzercis sendependan aŭtoritaton el Abasidoj.

Ĉirkaŭ 820, la Samanidoj estis komencintaj la procezon ekzerci sendependan aŭtoritaton en Transoksianio kaj Ĥorasano, same kiel faris la Ŝijaismaj Hamdanidoj en Norda Sirio, kaj la sukcedaj dinastioj de Tahiridoj kaj Safaridoj de Irano. La Safaridoj, el Ĥorasano, preskaŭ kaptis Bagdadon en 876, kaj la Tulunidoj ekkontrolis plej el Sirio. La tendenco al malfortigo de la centra povo kaj plifortigo de minoraj kaliflandoj en la periferio pluis, escepte ĉe la 10-jara periodo de la regado de Al-Mu'tadid Billah. Li akiris partojn de Egiptio, Sirio, kaj Ĥorasano reen sub kontrolo de Abasidoj. Speciale post la epoko de la "Malordo de Samaro", la Abasida centra registaro malfortiĝis kaj la centrifugaj tendencoj evidentiĝis en la kaliflandaj provincoj. Ĉirkaŭ la komenco de la 10-a jarcento, la Abasidoj preskaŭ perdis kontrolon de Irako antaŭ variaj emiroj, kaj la kalifo ar-Radi estis devigita agnoski ties povon per kreado de la posteno de "Princo de Princoj" (amir al-umara). Al-Mustakfi havis mallongan regadon el 944-946, kaj dum tiu periodo la persa fakcio konata kiel Bujidoj el Provinco Gilano enpoviĝis kaj ekkontrolis super la burokrataro en Bagdado. Laŭ la historio de Miskavajh, ili ekdistribuis iktaojn (feŭdojn en la formo de impostobienoj) al siaj subtenantoj. Tiu periodo de surloka nereligia kontrolo daŭris preskaŭ 100 jarojn.[1] La perdo de abasida povo profite al la Bujidoj ŝanĝis ĉar la Selĝukoj anstataŭis la persojn.[22]

 
Minareto de la Moskeo de Ibn Tulun, nome la plej granda ĝis nun restanta konstruaĵo el la Tulunida periodo.

Fine de la 8-a jarcento la Abasidoj konstatis ke ili ne plu povos elteni pli grandan regnon ol tiu de Romo kunigita el Bagdado. En 793 la ŝijaisma dinastio de Idrisidoj formis ŝtaton el Fez en Maroko, dum familio de guberniestroj sub la Abasidoj iĝis pli kaj pli sendependa ĝis ili fondis la Aglabidan Emirlandon el la 830-aj jaroj. Al-Mu'tasim startis retiriĝon uzante ne-islamajn pagosoldatojn en sia persona armeo. Ankaŭ dum tiu periodo oficiroj startis murdi superulojn kun kiuj ili malkonsentis, partikulare kalifojn.[1] Ĉirkaŭ la 870-aj jaroj Egiptio iĝis aŭtonoma sub Ahmad ibn Tulun. Ankaŭ oriente, guberniestroj malfortigis siajn ligojn kun la centro. La Safaridoj de Herato kaj la Samanidoj de Buĥaro elrompiĝis ekde la 870-aj jaroj, kultivante multe pli persanecajn kulturon kaj ŝtatan administracion. En tiu epoko nur la centraj teroj de Mezopotamio estis sub rekta kontrolo de Abasidoj, kaj Palestino kaj Hiĝaz ofte estis administraciata de Tulunidoj. Bizanco, aliparte, komencis peli arabajn islamanojn orienten en Anatolio.

Ĉirkaŭ la 920-aj jaroj, la situacio plue ŝanĝis, ĉar Nordafriko perdiĝis por la Abasidoj. Ŝijaisma sekto kiu agnoskis nur la kvin unuajn Imamojn kaj markis siajn radikojn al filino de Muhammad, nome Fatima, ekkontrolis la teritoriojn de Idrisidoj kaj poste de Aglabidoj.[22] Nomita la Fatimida dinastio, ili antaŭeniris al Egiptio en 969, establante sian ĉefurbon ĉe Fustat en Kairo, kion ili konstruis kiel fortikaĵan rifuĝejon de la ŝijaismaj doktrino kaj politiko. Ĉirkaŭ 1000 ili iĝis la ĉefa politika kaj ideologia defio al Sunaisma Islamo en la formo de Abasidoj. En tiu epoko tiu laste menciita ŝtato estis rompita en kelkaj gubernioj kiuj, kvankam agnoskante la kalifan aŭtoritatecon el Bagdado, faris ĉefe kion ili deziris, eĉ luktante unu kontraŭ alia. La kalifo mem estis sub 'protekto' de la Bujidaj Emiroj kiuj posedis la tutan Irakon kaj okcidentan Iranon, kaj estis iel ŝijaismemaj.

 
Arĝenta dirhamo de al-Muttaki, inkludante la nomojn kaj de la kalifo kaj de la emiro Bajkam.

Ekster Irako, ĉiuj aŭtonomaj provincoj malrapide havis la karakterojn de ŝtatoj de facto kun heredeblaj regantoj, armeoj, kaj enspezoj kaj funkciis sub nur teoria kalifa suvereneco, kio povus ne necese esti respegulita de ajna kontribuo al la kalifa trezoro, kiaj la emiroj de Soomro kiuj estis akirintaj kontrolon de Sindo kaj regis la tutan provincon el ties ĉefurbo Mansuro.[19] Mahmud de Gazni ekuzis la titolon de sultano, kontraste al tiu de "amir" kiu estis pli ofte uzata, markante la sendependon de la Gaznavida Imperio disde la kalifa aŭtoritato, spite la fanfaronaj montroj fare de Mahmud de Sunaisma ortodokseco kaj de ceremonia submeto al la kalifo. En la 11-a jarcento, la perdo de respekto al la kalifoj pluis, kaj kelkaj islamaj regantoj ne plu menciis la kalifan nomon en la vendreda ĥutba, aŭ aperigis ĝin en siaj stampaĵoj de moneroj.[19]

La ismailanisma Fatimida dinastio de Kairo malkonsentis kun la Abasidoj ankaŭ pro la titola aŭtoritato de la Islama ummao. Ili komandis iome subtenon en la ŝijaismaj sekcioj de Bagdado (kia ĉe Karĥ), kvankam Bagdado estis la urbo plej konektita al la kaliflando, eĉ en la epoko de Bujidoj kaj Selĝukoj. La verdaj flagoj de Fatimidoj kontrastis el la nigraj de Abasidoj, kaj la defio de Fatimidoj nur finiĝis per sia propra falo en la 12-a jarcento.

Bujida kaj Selĝuka militkontroloj (945–1118) redakti

Spite la povon de la Bujidaj emiroj, la Abasidoj retenis tre ceremonian kortegon en Bagdado, priskribita de la Bujida burokrato Hilal al-Sabi', kaj ili retenis ian influon super Bagdado same kiel super la religia vivo. Kiam la Bujida povo ŝvenis post la morto de la emiro Baha' al-Daŭla, la kaliflando kapablis reakiri iome da forto. La kalifo al-Kadir, ekzemple, kondukis la ideologian lukton kontraŭ la Ŝijaistoj per verkaĵoj kiaj la Bagdada Manifesto kontraŭ la Sepimamismo. La kalifo reordigis en Bagdado mem, cele al evito de fitna en la ĉefurbo, ofte lukte kontraŭ la ajjarun.

 
La sultano Alp Arslan.

Pro dekadenco de Bujidoj, okazis malpleno de povo kiu estis finfine plenigita de la dinastio de Oguzaj Turkoj konata kiel Selĝukoj. Ĉirkaŭ 1055, la Selĝukoj estis prenintaj kontrolon kaj el Bujidoj kaj el Abasidoj, kaj ekhavis ĉion el la restinta nereligia povo.[1] Kiam la emiro kaj iama sklavo Basasiri eklevis la Ŝijaisman Fatimidan flankon en Bagdado en 1058, la kalifo al-Kaim malkapablis venki lin sen helpo ekstera. Toghril Beg, la Selĝuka sultano, restaŭris Bagdadon sub Sunaisman regadon kaj ekhavis Irakon por sia dinastio. Denove, la Abasidoj estis devigitaj trakti kun militista povo kun kiu ili ne povis kongrui, kvankam la Abasida kalifo restis la oficiala estro de la islama komunumo. La sukcedaj sultanoj Alp Arslan kaj Malikŝah, same kiel ties veziro Nizam al-Mulk, ekhavis rezidejon en Persio, sed ekhavis povon super la Abasidoj en Bagdado. Kiam la dinastio ekmalfortiĝis en la 12-a jarcento, la Abasidoj rehavis pli grandan sendependon denove.

Revivado de militforto (1118–1206) redakti

Kvankam la kalifo al-Mustarŝid estis la unua kalifo kiu organizis armeon kapabla fronti Selĝukan armeon en batalo, li estis tamen venkita en 1135 kaj mortigita. La kalifo al-Muktafi estis la unua Abasida kalifo kiu reakiris la plenan militan sendependon de la Kaliflando, kun la helpo de sia veziro Ibn Hubajra. Post preskaŭ 250 jaroj de submeto al eksterlandaj dinastioj, li sukcese defendis Bagdadon kontraŭ la Selĝukoj en la sieĝo de Bagdado (1157), tiele sekurigante Irakon por la Abasidoj. La regado de An-Nasir (m. 1225) reportis la kaliflandfon reen en la povo tra la tuta Irako, baze grandparte sur la Sufiismaj futuŭŭa organizoj kiujn la kalifo mem estris.[22] Al-Mustansir konstruigis la Lernejon Mustansirija, cele al eklipsigo de la Selĝukepoka Al-Nizamija konstruigita de Nizam al-Mulk.

Mongola invado (1206–1258) redakti

 
Sieĝo de Bagdado fare de Mongoloj estritaj de Hulagu Ĥano en 1258.

En 1206, Ĝingis-Ĥano establis povegan dinastion inter la Mongoloj de centra Azio. Dum la 13a jarcento, tiu Mongola Imperio konkeris plej el la teritorioj de Eŭrazio, inklude kaj Ĉinion oriente kaj multon de la malnova Islama Kaliflando (same kiel la teritoriojn de la Kieva Regno) okcidente. La destruo de Bagdado fare de Hulagu Ĥano en 1258 estis tradicie rigardita kiel proksimuma fino de la Ora Epoko de Islamo aŭ de la Abasida Kaliflando.[25] Mongoloj timis ke supernatura katastrofo okazus se estus elverŝita la sango de Al-Musta'sim, rekta posteulo de la onklo de Muhammad nome Al-‘Abbas ibn ‘Abd al-Muttalib,[26] kaj nome la lasta regata Abasida kalifo en Bagdado. La ŝijaistoj de Persio asertis ke tia katastrofo ne estis okazinta post la morto de Husajn ibn Ali; tamen kiel prudento laŭ la Mongola tabuo kiu malpermesis elverŝi reĝan sangon, Hulagu envolvis en tapiŝon Al-Musta'sim kaj portis lin al la morto fare de la hufoj de ĉevaloj la 20-an de februaro 1258. Ankaŭ la tuja familio de la kalifo estis ekzekutita, kun la nuraj esceptoj de lia plej juna filo kiu estis sendita al Mongolio, kaj de filino kiu estis sklavigita en la haremon de Hulagu.[27]

Abasida Kaliflando de Kairo (1261–1517) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mameluka Sultanlando (Kairo).

En la 9a jarcento, la Abasidoj kreis armeon fidelan nur al ties kaliflando, komponita de ne-arabdevenuloj, konataj kiel Mamelukoj.[28][29][30][31][32] Tiu armeforto, kreita dum la regado de al-Ma'mun (813–33) kaj de lia frato kaj sukcedanto al-Mu'tasim (833–42), evitis la pluan disintegradon de la imperio. La Mameluka armeo, kvankam ofte rigardita negative, kaj helpis kaj malhelpis la kaliflandon. Jam frue, ĝi havigis al la registaro stabilan forton por pritrakti kaj internajn kaj eksterajn problemojn. Tamen, la kreado de tiu eksterlandula armeo kaj la transigon fare de al-Mu'tasim de la ĉefurbo el Bagdado al Samaro kreis dividon inter la kaliflando kaj la popoloj kiujn ili klopodis regadi. Aldone, la povo de la Mamelukoj rapide kreskiĝis ĝis al-Radi (934–41) estis devigita lasi plej el la reĝaj funkcioj al Muhammad ibn Ra'ik.[33]

La Mamelukoj finfine enpoviĝis en Egiptio. En 1261, post la detruego de Bagdado fare de Mongoloj, la Mamelukaj regantoj de Egiptio re-establis la Abasidan kaliflandon en Kairo. La unua Abasida kalifo en Kairo estis Al-Mustansir. La Abasidaj kalifoj en Egiptio plutenis aŭtoritaton, sed ĝi estis limigita al religiaj aferoj. La Abasida Kaliflando de Kairo daŭris ĝis la tempo de Al-Mutavakkil la 3-a, kiu estis forportita kiel prizonulo fare de Selim la 1-a al Konstantinopolo kie li havis nur ceremonian rolon. Li mortiĝis en 1543, post sia reveno al Kairo.

Kulturo redakti

Islama Ora Epoko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Islama Ora Epoko.
 
Manuskripto el Abasida Erao.

La Abasida historia periodo daŭra ĝis la Mongola konkero de Bagdado en 1258 estis konsiderata la Islama Ora Epoko.[34] La Islama Ora Epoko estis inaŭgurita je la mezo de la 8-a jarcento fare de la ascendo de la Abasida Kaliflando kaj la transiron de la ĉefurbo el Damasko al Bagdado.[35] La Abasidoj estis influitaj de la postuloj de Korano kaj de hadito kiaj "la inko de fakulo estas pli sankta ol la sango de martiro" indike al la valoro de kono kaj sciaro. Dum tiu periodo la islama mondo iĝis intelekta centro por scienco, filozofio, medicino kaj edukado ĉar [35] la Abasidoj estis pioniroj de la defendo de kono kaj establis ekzmeple la gravan institucion de la Hejmo de Saĝeco en Bagdado; kie kaj islamaj kaj neislamaj fakuloj klopodis traduki kaj arigi ĉiujn konojn el la mondo en la araban.[35] Multaj klasikaj verkoj de antikveco, kiuj alimaniere estus perditaj, estis tradukitaj en araban kaj en persan kaj poste siavice tradukitaj en turkan, hebrean kaj latinan.[35] Dum tiu periodo la islama mondo estis mikspoto de kulturoj kiuj kolektis, sintezigis kaj grave antaŭenirigis la konon akirita el la antikvaj romia, ĉina, hindia, persa, egipta, nordafrikaj, greka kaj bizanca civilizoj.[35] "En preskaŭ ĉiu kampo de klopodoj — en astronomio, alkemio, matematiko, medicino, optiko kaj tiel plu — la kaliflandaj sciencistoj estis en la avangardo de la scienca progreso."[36]

Scienco redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Scienco en la mezepoka islama mondo kaj Medicino en mezepoka islama mondo.
 
Mustansirija Universitato en Bagdado.
 
Ĝabir ibn Hajjan, "nome patro de kemio".[37][38]
 
Alhazen, "nome patro de optiko".[39]

La regadoj de Harun al-Raŝid (786–809) kaj de liaj posteluloj markis epokon de grandaj intelektaj atingoj. Grandparte, tio estis la rezulto de disigaj fortoj kiuj estis subfosantaj la reĝimon de Umajadoj, kiu dependis el la aserto pri la supereco de la araba kulturo kiel parto de la postulo de legitimeco, kaj el la bonvenigo fare de Abasidoj al subteno el nearabaj islamanoj. Oni amplekse interkonsentas ke la Abasidaj kalifoj modelis sian administracion laŭ tiu de Sasanidoj.[40] La filo de Harun al-Raŝid, nome Al-Ma'mun (kies patrino estis persa), estis citita jene:

 
 La Persoj regis dum jarmilo kaj ne bezonis nin arabojn eĉ por unu tago. Ni estis regantaj ili dum unu aŭ du jarcentoj kaj ne povas fari ĝin sen ili por unu horo.[41] 

Nombraj mezepokaj pensistoj kaj sciencistoj vivantaj sub islama regado ludis gravan rolon en la transigo de Islama scienco al la Kristana Okcidento. Aldone, la periodo vidis la rekuperon de multo el la matematika, geometria kaj astronomia konaro el Aleksandrio, kia tio el Eŭklido kaj Klaŭdo Ptolemeo. Tiuj rekuperitaj matematikaj metodoj estis poste plibonigitaj kaj disvolvigitaj de aliaj islamaj fakuloj, ĉefe de persaj sciencistoj Al-Biruni kaj Abu Nasr Mansur.

Kristanoj (partikulare Nestorianaj kristanoj) kontribuis al la araba islama civilizo dum la Umajadoj kaj la Abasidoj tradukante verkojn de Grekaj filozofoj al la siria kaj poste al la araba.[42][43] Nestorianoj ludis elstaran rolon en la formado de araba kulturo,[44] kaj la Skolo de Gundiŝapur estis elstara en la periodo de lastaj Sasanidoj, Umajadoj kaj komencaj Abasidoj.[45] Notinde, ok generacioj de Nestoriana familio Buĥtiŝu servis kiel privataj doktoroj por kalifoj kaj sultanoj inter la 8-a kaj 11-a jarcentoj.[46][47]

Algebro estis grave disvolvigita de persa sciencisto Muhammad ibn Mūsā al-Khwārizmī dum tiu tempo per sia mejloŝtona teksto, Kitab al-Ĝabr ŭa-l-Mukabala (Kompendia libro pri kalkulo per finigo kaj ekvilibro), el kio devenas la termino algebro. Li estis tiele konsiderita la patro de algebro,[48] kvankam ankaŭ la greka matematikisto Diofanto jam estis uzanta tiun titolon. La terminoj algorismo kaj algoritmo estas derivitaj el la nomo de al-Ĥŭarizmi, kiu estis responsa ankaŭ pri la enmeto de la Arabaj ciferoj kaj de la Hind–araba nombrosistemo trans la Hindia subkontinento.

Ibn al-Hajtham (Alhazen) disvolvigis fruan sciencan metodon en sia Libro de Optiko (1021). La plej grava disvolvigo de scienca metodo estis la uzado de eksperimentoj por distingi inter konkurencaj sciencaj teorioj ene de ĝenerale empiria orientado, kiu ekis inter la islamaj sciencistoj. La empiria probo de Ibn al-Hajtham pri la interplekta teorio de lumo (kio estas, ke lumaj radioj eniras la okulojn pli ol esti elsendita de ili) estis partikulare grava. Alhazen estis grava en la historio de la scienca metodo, partikulare en sia alproksimiĝo al eksperimentado,[49] kaj estis menciita kiel la "unua vera sciencisto de la mondo".[50]

Medicino en mezepoka Islamo estis areo de scienco kiu progresis partikulare dum la Abasida regado. Dum la 9a jarcento, Bagdado enhavis ĉirkaŭ 800 doktorojn, kaj oni faris tie grandajn malkovrojn en la kompreno de anatomio kaj malsanoj. La klinika distingo inter morbilo kaj variolo estis priskribita dum tiu tempo. Fama persa sciencisto Ibn Sina (konata okcidente kiel Aviceno) produktis traktaĵojn kaj verkojn kiuj resumis la ampleksan kvanton de sciaro kiun sciencistoj estis akumulintaj, kaj estis tre influena tra liaj enciklopedioj, La medicina kanono kaj La kuraclibro. La verkaro lia kaj de multaj aliaj rekte influis la esploradon de eŭropaj sciencistoj dum la Renesanco.

Astronomio en mezepoka Islamo estis antaŭenigita fare de Al-Battani, kiu plibonigis la precizon de la mezuro de la precesio de la akso de la Tero. La korektoj faritaj al la tercentra teorio fare de al-Battani, Ibn-Ruŝd, Nasir al-Din al-Tusi, Muajjaddin Urdi kaj Ibn al-Ŝatir estis poste enmetitaj en la teorio de la kopernika suncentrismo.[51] La astrolabo, kvankam origine disvolvigita fare de la grekoj, estis plie kaj plue disvolvigita fare de islamaj astronomoj kaj inĝenieroj, kaj sekve alportita al la mezepoka Eŭropo.

Islamaj alkemiistoj influis mezepokajn eŭropajn alkemiistojn, partikulare fare de la verkoj atribuitaj al Ĝabir ibn Hajjan (Geber). Nombraj kemiaj procezoj kiaj la teknikoj por distilado estis disvolvigitaj en la islama mondo kaj poste disvastigitaj en Eŭropon.

Literaturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Islama literaturo, Araba literaturo kaj Persa literaturo.
 
Parrish, Maxfield, Ali Baba 

La plej bone konata fikcia verko el la islama mondo estas certe Mil kaj unu noktoj, nome kolekto de fantastaj popolrakontoj, legendoj kaj paraboloj kompilitaj ĉefe dum la Abasida epoko. La kolekto estas registrita kiel originita el araba traduko de sasanidepoka persa prototipo, kun verŝajnaj originoj en tradicioj de Hindia literaturo. Historioj el arabaj, persj, mezopotamiaj, kaj egiptiaj folkloroj kaj literaturoj estis poste aldonitaj. Ŝajne la eposo formiĝis en la 10-a jarcento kaj atingis sian finan formon ĉirkaŭ la 14-a jarcento; la nombro kaj tipo de rakontoj variis el unu manuskripto al alia.[52] Ĉiuj arabaj rakontoj de fantasto estis ofte nomitaj "Arabaj Noktoj" se tradukitaj al angla aŭ aliaj okcidentaj lingvoj, senrilate ĉu ili aperis en la libro Mil kaj unu noktoj.[52] Tiu eposo estis influa okcidente ekde ĝi estis tradukita en la 18-a jarcento, unue fare de Antoine Galland.[53] Oni verkis multajn imitaĵojn, speciale en Francio.[54] Variaj roluloj el tiu eposo iĝis kulturaj ikonoj en kaj okcidenta kaj orienta kulturo, kiaj Aladino, Sinbado kaj Ali Baba.

Fama ekzemplo de islama poezio pri amtemo estis Lejla kaj Maĝnun, kiu poste estis disvolvigitaj ĉefe fare de iranaj, azeraj kaj aliaj poetoj en persa, azerbajĝana, turka, kaj aliaj tjurkaj lingvoj[55] date reen ĝis la Umajada epoko en la 7-a jarcento. Ĝi estas tragedia historio de senmorta sed mortiga amo multe samkiel la posta Romeo kaj Julieto.

Araba poezio atingis siajn plej grandajn pintojn en la Abasida epoko, speciale antaŭ la perdo de centra aŭtoritato kaj la plialtiĝo de la persaj dinastioj. Verkistoj kiaj Abu Tammam kaj Abu Nuŭas estis tre konektita kun la kalifa kortego en Bagdado dum la komenco de la 9a jarcento, dum aliaj kiel al-Mutanabbi ricevis tian patronecon el regionaj kortegoj.

Filozofio redakti

 
La unua paĝo de manuskripto, aŭtorita de Aviceno.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Islama filozofio kaj Kalam.

Unu el la oftaj difinoj por "Islama filozofio" estas "la stilo de filozofio produktita ene de la kadro de la islama kulturo."[56] Islama filozofio, en tiu difino estas nek necese koncerna kun religiaj aferoj, nek estas nure produktita de islamanoj.[56] Ties verkoj pri Aristotelo estis ŝlosila paŝo en la transsendo de lernado el antikvaj grekoj al la islama mondo kaj al Okcidento. Ili ofte korektis la filozofon, kuraĝante fortan debaton en la spirito de iĝtihad. Ili ankaŭ verkis influajn originalajn filozofajn verkojn, kaj ties pensaro estis aligita en Kristana filozofio dum la Mezepoko, ĉefe de Tomaso de Akvino.

Tri pensuloj, nome al-Kindi, al-Farabi, kaj Aviceno, kombinis Aristotelismon kaj Novplatonismon kun aliaj ideoj enkondukitaj tra Islamo, kaj Avicenismo estis poste establita kiel rezulto. Aliaj influaj islamaj filozofoj en la kaliflandoj estis al-Ĝahiz, kaj Ibn al-Hajtham (Alhazen).

Arkitekturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Islama arkitekturo.
 
Granda Moskeo de Kajruano.

Laŭ la ŝanĝo de povo el la Umajadoj al la Abasidoj, ankaŭ la arkitekturaj stiloj ŝanĝiĝis. La kristanaj stiloj evoluis en stilo bazita plie sur la Sasanida Imperio uzante kotajn kaj bakitajn brikojn kun ĉizita stuko.[57] Aliaj ĉefaj disvolviĝoj estas la kreado aŭ vasta pligrandigo de urboj laŭ ili iĝis ĉefurboj de imperio. Tio komenciĝis per la kreado de Bagdado, eke en 762, kio estis planita kiel enmuregigita urbo kun moskeo kaj palaco en la centro. La muregoj havos kvar elirpordegojn el la urbo. Al-Mansur, kiu estis responsa pri la kreado de Bagdado, planis ankaŭ la urbon de Ar-Raka, ĉe Eŭfrato. Finfine, en 836, al-Mu'tasim movis la ĉefurbon al nova loko kiun li kreis ĉe la Tigris, nome Samaro. Tiu urbo bezonis 60 laborjarojn, kun kurejoj kaj ĉasrezervejoj.[57] Pro la seka naturo de la medio, kelkaj el la palacoj konstruitaj en tiu epoko, estis izolataj havenoj, kiel oazoj. Fortikaĵo Al-Uĥaidir estas fajna ekzemplo de tiu tipo de konstruaĵo kiu havas stalojn, loĝejajn kvartalojn, kaj moskeojn, kaj ĉio ĉirkaŭis internajn kortojn.[57] Aliaj moskeoj de tiu epoko, kiaj la Moskeo de Ibn Tulun, en Kairo, kaj la Granda Moskeo de Kajruano en Tunizio kvankam konstruita dum la Umajada dinastio, estis substance renovigita en la 9a jarcento. Tiu renovigo estis tiom etenda kiel rekonstruo, ĉefe en la plej apartaj lokoj de la islama mondo, en areo kiun la Aglabidoj kontrolis; tamen la stiloj uzitaj estis ĉefe de Abasidoj.[58] Mezopotamio havas nur unu survivantan maŭzoleon el tiu epoko, en Samaro. Tiu oklatera kupolo estas la fina ripoza loko de al-Muntasir.[59] Aliaj arkitekturaj plinovigoj kaj stiloj estis malmultaj, kiaj la kvarcentra arko, kaj kupolo starigita sur trumpoj. Malfeliĉe, multo perdiĝis pro la efemera naturo de stuko kaj brilaj kaheloj.[59]

 
Moskeo de Ibn Tulun.

Vitro kaj kristalo redakti

Mezoriento estis, ekde tempoj de la Romia Imperio, agnoskita kiel centro de kvalita vitro kaj kristalo. Trovaĵoj de la 9a jarcento el Samaro montras stilojn similajn al sasanidaj formoj. La tipoj de objektoj faritaj estis boteloj, flakonoj, vazoj, kaj tasoj uzitaj por hejma uzado. Dekoraĵoj sur tiuj hejmaj aĵoj estis mulditaj flutoj, abelĉelaj modeloj, kaj skribaĵoj.[60] Aliaj stiloj kiuj aspektas ne de sasanida deveno estis stampaĵoj. Tiuj estis tipe rondoformaj stampaĵoj, kiaj medalionojdiskoj montrantaj animalojn, birdojn, aŭ kufajn skribaĵojn. Kolora plumbovitro, tipe blua aŭ verda, estis trovita en Nejŝaburo, kun prismaj parfumujoj. Fine, vitroĉizado povus esti la alta punkto de la abasida vitro-laboro, dekorita per floraj kaj animalaj desegnoj.[61]

Pentrarto redakti

 
Bovlo pentrita sub travidebla emajlo (multkolora), Nejŝaburo, 9a aŭ 10-a jarcento. Nacia Muzeo de Irano, Teherano.

La komenca islama pentrarto ne survivis en grandaj kvantoj, kaj foje estas malfacile diferencigebla; tamen Samaro estas bona ekzemplo ĉar ĝi estis konstruita de la Abasidoj kaj abandonita post 56 jaroj. La muroj de la ĉefaj ĉambroj de la palaco kiu estis elfosita montras murpentraĵojn kaj tre bonkvalitajn ĉizitajn stukajn surtabulaĵojn. La stilo estas evidante adoptita kun malmulta variado el la sasanida arto, ĉar ne nur la stilo estas simila kun haremoj, animaloj, kaj dancantaj personoj, ĉio enmetita en striornamoj, sed ankaŭ la vestaĵoj estas persaj.[62] Nejŝaburo havis sian propran skolon de pentrarto. Elfosaĵoj ĉe Nejŝaburo montras artaĵojn kaj unukolorajn kaj multkolorajn el la 8-a kaj 9-a jarcentoj. Unu fama artaĵo konsistas el ĉasantaj nobeloj kun falkoj kaj ĉevalrajde. La vestaĵoj lokigis ilin kiel el Tahiridoj, kiuj estis siavice subdinastio de Abasidoj. Aliaj stiloj estas de vegetaĵaro, kaj fruktoj en brilaj koloroj en kvarfutalta surtabulaĵo.[62]

 
Bovlo kun kufa skribaĵo, 9a jarcento Broklina Muzeo.

Ceramiko redakti

Kvankam pentrarto kaj arkitekturo ne estis fortaj areoj dum la Abasida dinastio, ceramiko estis alia afero. La islama kulturo kiel tuto, kaj la Abasida partikulare, estis avangardaj de novaj ideoj kaj teknikoj. Kelkaj ekzemploj de ties verkaro estis pecoj gravuritaj per ornamaĵoj kaj poste kolorigitaj per brun-flavaj, verdaj, kaj purpuraj emajloj. Desegnoj estis diversaj kun ĉefe geometriaj modeloj, Kufa literaro, arabeskaj striornamoj, kun rozetoj, animaloj, birdoj, kaj eĉ fojfoje homoj.[63] La abasida ceramiko el la 8a kaj 9a jarcentoj estas trovata tra la tuta regiono, tiom for kiom ĝis Kairo. Tiuj estis ĝenerale faritaj el flava argilo kaj bakitaj multfoje kun separitaj emajloj por produkti metalajn brilojn kun nuancojn de oraj, brunaj, aŭ ruĝaj koloroj. Ĉirkaŭ la 9-a jarcento, la ceramikistoj estis jam majstrigintaj ties teknikojn, kaj ties dekoraj desegnoj povis esti dividitaj en du stiloj. La persa stilo montras animalojn, birdojn, homojn, kun Kufa literaro en oro. Pecoj elfositaj el Samaro superis en vibreco kaj belo ajnan el postaj periodoj. Tiuj estis ĉefe faritaj por la uzado de la kalifo. Oni produktis ankaŭ kahelojn uzante tiun saman teknikon por krei kaj unukolorajn kaj multkolorajn brilajn kahelojn.[64]

Tekstiloj redakti

 
Tapiŝo pri la Vivarbo.

Egiptio estis centro de tekstilindustrio kaj parto de la abasida kultura antaŭeniro. Koptoj laboris en la tekstilindustrio kaj produktis lintolaĵojn kaj silkojn. Tinnis estis fama pro siaj fabrikoj kaj havis ĉirkaŭ 5,000 teksejojn. Kasab estis fajnaj lin-tolaĵoj por turbanoj kaj oni produktis ankaŭ ledaĵojn por vestaĵoj de la supra klaso. En urbo nome Tuna ĉe Tinnis, estis farita la kisŭah por la Kaaba en Mekko. Fajna silko estis produktita ankaŭ en Dabik kaj Damiato.[65] De partikulara intereso estas la stampitaj kaj surskribitaj fabrikaĵoj. Ne nur ili uzis inkojn sed ankaŭ likvan oron. Kelkaj el la plej fajnaj pecoj estis kolorigitaj tiel ke ili postulis ses separatajn stampojn por akiri la plej propajn desegnojn kaj kolorojn. Tiu teknologio poste disvastiĝis al Eŭropo.[66]

Teknologio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Inventoj en mezepoka Islamo kaj Islama Agrikultura Revolucio.

En teknologio, la islama mondo adoptis paperfabrikadon el Ĉinio.[67] La uzado de papero etendis el Ĉinio en la islaman mondon en la 8a jarcento, kaj alvenis en Hispanion (kaj poste al la cetero de Eŭropo) en la 10-a jarcento. Ĝi estis pli facile produktebla ol pergameno, malpli rompebla ol la papiruso, kaj povas absorbi inkon, kio faras ĝin ideala por lasi registrojn kaj fari kopiojn de la Korano. "Islamaj paperfabrikantoj desegnis kunigliniajn metodojn por permane kopii manuskriptojn por produkti eldonojn multe pli grandajn ol ajna disponebla en Eŭropo dum jarcentoj."[68] Estis el Islamaj landoj el kie la cetero de la mondo lernis fabriki paperon el lino.[69] La kono de nigra pulvo estis ankaŭ transvastigita el Ĉinio tra islamaj landoj, kie ankaŭ oni disvastigis la formulojn por pura kalia nitrato kaj por eksploda nigra pulvo.[70]

 
Monero de Abasidoj, Bagdado, Irako, 1244. Jen simbolo de la povego de la komerco kaj transporto en epoko de Abasidoj.

Oni faris antaŭeniron en irigacio kaj farmado, uzante novajn teknologiojn kiaj la ventomuelilo. Kultivaĵoj kiaj de migdaloj kaj de citrusoj estis alportiaj al Eŭropo tra al-Andalus, kaj la sukerkultivado estis laŭgrade adoptita de eŭropanoj. Krom Nilo, Tigriso kaj Eŭfrato, navigeblaj riveroj estis maloftaj, kaj tiele martransportado estis ege grava. Navigaj sciencoj estis tre disvolvigitaj, kaj ili uzis praan sekstanton (konatan kiel kamal). Kombine kun detalaj mapoj de la periodo, maristoj kapablis navigi tra oceanoj pli ol navigeti laŭlonge de marbordoj. Islamaj navigistoj estis ankaŭ responsaj pri la reenmeto de grandaj trimastaj kommercŝipoj en la Mediteraneon. La nomo karavelo povas derivi el pli frua araba ŝipo konata kiel qārib.[71] Arabaj komercistoj hegemoniis en la Hinda Oceano ĝis la alveno de la Portugaloj en la 16-a jarcento. Hormuz estis grava centro por tiu komerco. Estis ankaŭ densa reto de komercvojoj en la Mediteraneo, laŭlonge kiu islamaj landoj komercis unu kun alia kaj kun eŭropaj potencoj kiaj Venecio, Ĝenovo kaj Katalunio. La Silka Vojo trapasis Centrazion tra islamaj Ĥanlandoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Islamaj inĝenieroj en la islama mondo faris nombrajn plinovigajn industriajn uzojn de akvoenergio, kaj fruajn industriajn uzojn de tajda energio, ventenergio, kaj nafto (ĉefe per distilado en keroseno). La industriaj uzoj de akvomueliloj en la islama mondo datas el la 7-a jarcento, dum horizontal-radigitaj kaj vertikal-radigitaj akvomueliloj estis ambaŭ vaste uzataj ekde almenaŭ la 9-a jarcento. Ĉirkaŭ la tempo de Krucmilitoj, ĉiu provinco laŭlonge de la islama mondo havis funkciantajn muelilojn, el al-Andalus kaj Nordafriko al la Mezoriento kaj Centrazio. Tiuj mueliloj plenumis varion de agrikulturaj kaj industriaj taskoj.[67] Islamaj inĝenieroj ankaŭ disvolvigis maŝinojn (kiaj pumpiloj) kiuj profitis el krankŝaftoj, uzis dentradojn en mueliloj kaj akvolevantajn maŝinojn, kaj uzis akvobaraĵojn por havigi aldonan energion por akvomueliloj kaj akvolevantaj maŝinoj.[72] Tiaj antaŭeniroj ebligis tian uzadon por multaj industriaj taskoj kiuj estis antaŭe farataj per manlaboro en antikveco por esti mekanizitaj kaj enkondukitaj per maŝinaro anstataŭe en la mezepoka islama mondo. Oni subtenis la tezon ke la industria uzado de akvenergio disvastigis el la islama al la kristana Hispanio, kie ful-maŝinoj, papermuelejoj kaj forĝomueliloj estis registritaj por la unua fojo en Katalunio.[73]

Nombraj industrioj estis generataj dum la Araba Agrikultura Revolucio, kiaj fruaj industrioj por tekstiloj, sukero, ŝnuroj, matoj, silko, kaj papero. Latinaj tradukoj el la 12-a jarcento pasis la konon pri kemio kaj instrumentfarado partikulare.[74] Ankaŭ la agrikulturaj kaj metiaj industrioj spertis altajn nivelojn de kresko dum tiu periodo.[75]

Listo de Abasidaj kalifoj redakti

 
Genealogia arbo de la Abasida familio. Verde la Abasidaj kalifoj de Bagdado. Flave, la Abasidaj kalifoj de Kairo. Muhammad la Profeto estas inkludita (majuskle) por montri la parencecon de Abasidoj kun li.
 
# Kalifo Heĝiraj jaroj Kristaj jaroj
Kalifoj de la Abasida Kaliflando
1 Abu'l Abbas As-Saffah 131–136 750–754
2 Al-Mansur 136–158 754–775
3 Al-Mahdi 158–169 775–785
4 Al-Hadi 169–170 785–786
5 Harun al-Raŝid 170–193 786–809
6 Al-Amin 193–198 809–813
7 Al-Ma'mun 198–218 813–833
8 Al-Mu'tasim 218–227 833–842
9 Al-Ŭatik 227–232 842–847
10 Al-Mutavakil 232–247 847–861
11 Al-Muntasir 247–248 861–862
12 Al-Musta'in 248–252 862–866
13 Al-Mu'taz 252–255 866–869
14 Al-Muhtadi 255–256 869–870
15 Al-Mu'tamid 257–279 870–892
16 Al-Mu'tadid 279–289 892–902
17 Al-Muktafi 289–295 902–908
18 Al-Muktadir 295–320 908–932
19 Al-Kahir 320–322 932–934
20 Ar-Radi 322–329 934–940
21 Al-Muttaki 329–334 940–944
22 Al-Mustakfi 334–336 944–946
23 Al-Muti' 336–363 946–974
24 At-Ta'i 363–381 974–991
25 Al-Kadir 382–422 991–1031
26 Al-Ka'im 422–468 1031–1075
27 Al-Muktadi 468–487 1075–1094
28 Al-Mustazhir 487–512 1094–1118
29 Al-Mustarŝid 512–530 1118–1135
30 Ar-Raŝid 530–531 1135–1136
31 Al-Muktafi 531–555 1136–1160
32 Al-Mustanĝid 555–566 1160–1170
33 Al-Mustadi 566–576 1170–1180
34 An-Nasir 576–622 1180–1225
35 Az-Zahir 622–623 1225–1226
36 Al-Mustansir 623–640 1226–1242
37 Al-Musta'sim 640–656 1242–1258
Kalifoj de Kairo
39 Al-Mustansir 659–660 1261–1262
40 Al-Hakim la 1-a (Kairo) 660–702 1262–1302
41 Al-Mustakfi la 1-a (Kairo) 702–741 1303–1340
42 Al-Ŭatik la 1-a 741–742 1340–1341
43 Al-Hakim la 2-a 742–753 1341–1352
44 Al-Mu'tadid la 1-a 753–764 1352–1362
45 Al-Mutavakkil la 1-a 764–785 1362–1383
46 Al-Ŭatik la 2-a 785–788 1383–1386
47 Al-Musta'sim 788–791 1386–1389
48 Al-Mutavakkil la 1-a (restaŭrigita) 791–809 1389–1406
49 Al-Musta'in 809–817 1406–1414
50 Al-Mu'tadid la 2-a 817–845 1414–1441
51 Al-Mustakfi la 2-a 845–855 1441–1451
52 Al-Ka'im 855–859 1451–1455
53 Al-Mustanĝid 859–884 1455–1479
54 Al-Mutavakkil la 2-a 884–902 1479–1497
55 Al-Mustamsik 902–914 1497–1508
56 Al-Mutavakkil la 3-a 914–923 1508–1517

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Hoiberg 2010, p. 10
  2. ABŪ MOSLEM ḴORĀSĀNĪ – Encyclopaedia Iranica. Alirita 2015-11-20.
  3. Finer, S. E.. (1999-01-01) The History of Government from the Earliest Times: Volume II: The Intermediate Ages p.720. OUP Oxford. ISBN 9780198207900.
  4. Holt 1984
  5. [1]
  6. 6,0 6,1 Anon 2008
  7. 7,0 7,1 Dupuy & Dupuy 1986, p. 233
  8. 8,0 8,1 Bloodworth & Bloodworth 2004, p. 214
  9. Jenkins 1999, p. 61
  10. Carné 1872, p. 295
  11. Ghosh 1961, p. 60
  12. Hermann 1912, p. 77
  13. Anon 1928, p. 1617
  14. Chapuis 1995, p. 92
  15. Kitagawa 1989, p. 283
  16. Smith & Weng 1973, p. 129
  17. Baker 1990, p. 53
  18. Fitzgerald 1961, p. 332
  19. 19,0 19,1 19,2 Brauer 1995
  20. 20,0 20,1 20,2 Dupuy & Dupuy 1986, p. 265
  21. Meisami 1999
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 Magnusson & Goring 1990, p. 2
  23. Dupuy & dupuy 1986, paĝoj 265–266
  24. Dupuy & dupuy 1986, p. 266
  25. Cooper & Yue 2008, p. 215
  26. Glassé & Smith 2002
  27. Frazier 2005
  28. Vásáry 2005
  29. Isichei 1997, p. 192
  30. Pavlidis 2010
  31. Mikaberidze 2004
  32. Visser 2005, p. 19
  33. Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Abbasids". Encyclopædia Britannica. 1 (11-a eld.). Cambridge University Press. p. 10. [2] Konsultita la 10-an de novembro 2016.
  34. Abbas 2011, p. 9
  35. 35,0 35,1 35,2 35,3 35,4 Gregorian 2003
  36. Huff 2003, p. 48
  37. Derewenda 2007, p. 247
  38. Vallely 2006
  39. Verma 1969
  40. Gibb 1982, p. 66
  41. Spuler 1960, p. 29
  42. Hill 1993, p. 4
  43. Brague 2009, p. 164
  44. Hoiberg 2010a, p. 612
  45. Söylemez 2005, p. 3
  46. Bonner, Ener & Singer 2003, p. 97
  47. Ruano & Burgos 1992, p. 527
  48. Eglash 1999, p. 61
  49. Toomer 1964
  50. Al-Khalili 2009
  51. Rabin 2010
  52. 52,0 52,1 Grant & Clute 1999, p. 51.
  53. de Camp 1976, p. 10
  54. Grant & Clute 1999, p. 52
  55. Clinton 2000, paĝoj 15–16
  56. 56,0 56,1 Leaman 1998
  57. 57,0 57,1 57,2 Wilber 1969, p. 5
  58. Wilmer 1969, paĝoj 5–6
  59. 59,0 59,1 Wilber 1969, p. 6
  60. Dimand 1969, p. 199
  61. Dimand 1969, paĝoj 199–200
  62. 62,0 62,1 Dimand 1969a, p. 206
  63. Dimand 1969b, p. 211
  64. Dimand 1969b, p. 212
  65. Dimand 1969c, p. 216
  66. Dimand 1969c, paĝoj 216–217
  67. 67,0 67,1 Lucas 2005, p. 10
  68. Cotter 2001
  69. Dunn 2003, p. 166
  70. al-Hassan 2002
  71. Schwarz 2013
  72. al-Hassan 2002a
  73. Lucas 2005
  74. al-Hassan 2002b
  75. Labib 1969

Literaturo redakti

  • al-Hassan, Ahmad Y. (2002). "Gunpowder Composition for Rockets and Cannon in Arabic Military Treatises in Thirteenth and Fourteenth Centuries: A Gap in the History of Gunpowder and Cannon". History of Science and Technology in Islam. Arkivita el la originalo la 3an de Majo 2015. [3] Alirita la 13an de Novembro 2016.
  • al-Hassan, Ahmad Y. (2002a). "Transfer of Islamic Technology To The West: Part II: Transmission of Islamic Engineering". History of Science and Technology in Islam. Arkivita el la originalo la 3-an de majo 2015. [4] Alirita la 13an de Novembro 2016.
  • al-Hassan, Ahmad Y. (2002b). "Transfer of Islamic Technology To The West: Part I: Avenues of Technology Transfer". History of Science and Technology in Islam. Arkivita el la originalo la 3-an de majo 2015. [5] Alirita la 13-an de novembro 2016.
  • Al-Khalili, Jim (4-a de januaro 2009). "The "First True Scientist"". BBC News. Arkivita el la originalo la 3-an de majo 2015. [6] Alirita la 13-an de novembro 2016.
  • Anon (2008). "The Islamic World to 1600". Applied History Research Group, University of Calgary. Arkivita el la originalo en 2008-10-05. [7] Alirita la 22an de oktobro 2016.
  • Baker, Hugh D. R. (1990). Hong Kong Images: People and Animals. Hong Kong University Press. ISBN 962-209-255-1.
  • Bloodworth, Ching Ping; Bloodworth, Dennis (2004) [1976]. The Chinese Machiavelli: 3,000 Years of Chinese Statecraft. Transaction Publishers. ISBN 0-7658-0568-5. LCCN 2003059346.
  • Bonner, Michael; Ener, Mine; Singer, Amy, eld. (2003). Poverty and Charity in Middle Eastern Contexts. Albany, NY: State University of New York Press. ISBN 978-0-7914-5737-5. LCCN 2002042629. [8] Alirita la 13-an de novembro 2016.
  • Brague, Rémi (2009). The Legend of the Middle Ages: Philosophical Explorations of Medieval Christianity, Judaism, and Islam. Chicago, IL: University of Chicago Press. ISBN 978-0-2260-7080-3. LCCN 2008028720.
  • Brauer, Ralph W. (1995). Boundaries and Frontiers in Medieval Muslim Geography. Philadelphia, PA: American Philosophical Society. pp. 7–10. ISBN 0-87169-856-0. LCCN 94078513.
  • Claude Cahen: Der Islam (Islamo), vol. 1: Vom Ursprung bis zu den Anfängen des Osmanenreiches (De la origino ĝis la komenco de la osmana imperio). Fischer Taschenbuch-Verlag, Frankfurt am Main 1968 (Fischer Weltgeschichte Band 14).
  • Carné, Louis de (1872). Travels in Indo-China and the Chinese Empire. London, UK: Chapman and Hall. [9] Alirita la 22an de Oktobro 2016.
  • Chapuis, Oscar (1995). A History of Vietnam: From Hong Bang to Tu Duc. Westport, CT: Greenwood Press. ISBN 0-313-29622-7. LCCN 94048169.
  • Clinton, Jerome W. (2000). Talattof, Kamran; Clinton, Jerome W., eds. The Poetry of Nizami Ganjavi: Knowledge, Love, and Rhetoric. Houndmills, UK: Palgrave Macmillan. ISBN 0-3122-2810-4. LCCN 99056710.
  • André Clot: Harun al Raschid. Kalif von Bagdad. (Harun al Raŝid. Kalifo de Bagdado.) Artemis, München u. a. 1988, ISBN 3-7608-1918-4.
  • Cooper, William Wager; Yue, Piyu (2008). Challenges of the Muslim World: Present, Future and Past. International Symposia in Economic Theory and Econometrics. Emerald Group Publishing Limited. ISBN 978-0-4445-3243-5.
  • Cotter, Holland (29 December 2001). "The Story of Islam's Gift of Paper to the West". New York Times. New York Times. Archived from the original on 3 May 2015. Retrieved 3 May 2015.
  • de Camp, L. Sprague (1976). Literary Swordsmen and Sorcerers: The Makers of Heroic Fantasy. Sauk City, WI: Arkham House. ISBN 0-87054-076-9. LCCN 76017991.
  • Derewenda, Zygmunt S. (2007). "On Wine, Chirality and Crystallography". Acta Crystallographica A. 64.
  • Dimand, Maurice S. (1969). "Islamic Glass and Crystal". In Myers, Bernard S.; Myers, Shirley D. McGraw-Hill Dictionary of Art. 3: Greece to Master F. V. B. New York, NY: McGraw-Hill Book Company. LCCN 68026314.
  • Dimand, Maurice S. (1969a). "Islamic Painting". In Myers, Bernard S.; Myers, Shirley D. McGraw-Hill Dictionary of Art. 3: Greece to Master F. V. B. New York, NY: McGraw-Hill Book Company. pp. 205–211. LCCN 68026314.
  • Wolfram Drews: Die Karolinger und die Abbasiden von Bagdad. Legitimationsstrategien frühmittelalterlicher Herrscherdynastien im transkulturellen Vergleich (La karolidoj kaj la abasidoj de Bagdado. Legitimacistrategioj de frumezepokaj regnestraj dinastio en transkultura komparo). Akademie Verlag, Berlin 2009, ISBN 978-3-05-004560-3 (Europa im Mittelalter (Eŭropo en la mezepoko) 12).
  • Dunn, Kevin M. (2003). Caveman Chemistry: 28 Projects, from the Creation of Fire to the Production of Plastics. Universal Publishers. ISBN 978-1-5811-2566-5. [10] Alirita la 13-an de novembro 2016.
  • Dupuy, R. Ernest; Dupuy, Trevor N. (1986). The Encyclopedia of Military History from 3500 B.C. to the Present (2-a eld.). New York, NY: Harper & Row Publishers. ISBN 0-06-181235-8.
  • Eglash, Ron (1999). African Fractals: Modern Computing and Indigenous Design. New Brunswick, NJ: Rutgers University Press. ISBN 978-0-8135-2614-0. LCCN 98026043.
  • Fitzgerald, Charles Patrick (1961) [1950]. China: A Short Cultural History. Praeger.
  • Frazier, Ian (25-a de aprilo 2005). "Invaders: Destroying Baghdad". The New Yorker. 81 (10): 48–55. ISSN 0028-792X.
  • Ghosh, Stanley (1961). Embers in Cathay. Garden City, NY: Doubleday. LCCN 61010347. [11] Alirita la 22an de Oktobro 2016.
  • Gibb, Hamilton Alexander Rosskeen (1982) [1962]. Shaw, Stanford J.; Polk, William R., eds. Studies on the Civilization of Islam. Princeton University Press. ISBN 0-691-05354-5.
  • Glassé, Cyril; Smith, Huston (2002). The New Encyclopedia of Islam. Walnut Creek, CA: AltaMira Press. ISBN 0-7591-0190-6.
  • Grant, John; Clute, John (1999). "The Encyclopedia of Fantasy". Arabian fantasy. New York, NY: St. Martin's Press. ISBN 0-312-19869-8. LCCN 96037472.
  • Ulrich Haarmann: Geschichte der Arabischen Welt. (Historio de la araba mondo.), eld. Heinz Halm. 5-a eldono. C. H. Beck, München 2004, ISBN 3-406-47486-1 (Beck's historische Bibliothek).
  • Hermann, Heinrich (1912). Chinesische Geschichte [Ĉina Historio] (en germana). D. Gundert.
  • Hill, Donald Routledge (1993). Islamic Science and Engineering. Edinburgh: Edinburgh University Press. ISBN 0-7486-0455-3. LCCN 94139614.
  • Hoiberg, Dale H., eld. (2010). "Abbasid Dynasty". Encyclopedia Britannica. I: A-Ak – Bayes (15-a eld.). Chicago, IL. ISBN 978-1-59339-837-8.
  • Hoiberg, Dale H., eld. (2010a). "Nestorian". Encyclopedia Britannica. VIII : Menage – Ottawa (15th ed.). Chicago, IL. ISBN 978-1-59339-837-8.
  • Holt, Peter M. (1984). "Some Observations on the 'Abbāsid Caliphate of Cairo". Bulletin of the School of Oriental and African Studies. University of London. 47 (3): 501–507. doi:10.1017/s0041977x00113710.
  • Jenkins, Everett Allo (1999). The Muslim Diaspora: A Comprehensive Reference to the Spread of Islam in Asia, Africa, Europe, and the Americas. 1. Jefferson, NC: McFarland. ISBN 0-7864-0431-0. LCCN 98049332. [12] Alirita la 22an de Oktobro 2016.
  • Hugh Kennedy: The Prophet and the Age of the Caliphates. The Islamic Near East from the sixth to the eleventh Century (La profeto kaj la epoko de la kaliflandoj. La islama proksima oriento de la sesa ĝis la dekunua jarcento). 2-a eldono. Pearson Longman, Harlow kaj aliaj 2004, ISBN 0-582-40525-4 (A history of the Near East (Historio de la proksima Oriento)).
  • Hugh Kennedy: When Baghdad ruled the Muslim world. The rise and fall of Islam's greatest dynasty (Kiam Bagdado regis la islaman mondon. Kresko kaj falo de la plej granda islama dinastio). Da Capo Press, Cambridge MA 2005, ISBN 0-306-81435-8.
  • Labib, Subhi Y. (1969). "Capitalism in Medieval Islam". The Journal of Economic History. 29 (1): 79–96. doi:10.1017/S0022050700097837.
  • Leaman, Oliver (1998). "Islamic Philosophy". Routledge Encyclopedia of Philosophy. Routledge. Arkivita el la originalo la 3-an de majo 2015. [13] Alirita la 3-an de majo 2015.
  • Kitagawa, Joseph Mitsuo (1989). The Religious Traditions of Asia: Religion, History, and Culture. New York, NY: Macmillan Publishing Co. ISBN 0-0289-7211-2. LCCN 89008129.
  • Lucas, Adam Robert (2005). "Industrial Milling in the Ancient and Medieval Worlds: A Survey of the Evidence for an Industrial Revolution in Medieval Europe". Technology and Culture. 46 (1): 1–30. doi:10.1353/tech.2005.0026.
  • Rabin, Sheila (16-a de aŭgusto 2010). "Nicolaus Copernicus". Stanford Encyclopedia of Philosophy. Stanford. Arkivita el la originalo la 3-an de majo 2015. [14] Alirita la 13-an de novembro 2016.
  • Ruano, Eloy Benito; Burgos, Manuel Espadas (1992). 17e Congrès international des sciences historiques: Madrid, du 26 août au 2 septembre 1990 [17th International Congress of Historical Sciences: Madrid, el 26-a de aŭgusto al 2-a de septembro, 1990]. 1. Comité international des sciences historiques. ISBN 978-84-600-8154-8. [15] Alirita la 13-an de novembro 2016.
  • Schwarz, George R. (2013). "History of the Caravel". Nautical Arcaheology. Texas A & M University. Arkivita el la originalo la 3-an de majo 2015. [16] Arkivigite je 2015-05-06 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 13-an de novembro 2016.
  • Smith, Bradley; Weng, Wango H. C. (1973). China: A History in Art. New York, NY: Harper & Row. ISBN 0-0601-3932-3. LCCN 72076978. [17] Alirita la 22an de Oktobro 2016.
  • Söylemez, Mehmet Mahfuz (2005). "The Jundishapur School: Its History, Structure, and Functions". The American Journal of Islamic Social Sciences. 22 (2): 1–27.
  • Spuler, Bertold (1960). The Muslim World: A Historical Survey. I: The Age of the Caliphs. Translated by Bagley, F. R. C. Leiden, Netherlands: E. J. Brill. ISBN 0-685-23328-6. LCCN 61001030.
  • Toomer, G. J. (Decembro 1964). "Book Review: Ibn al-Haythams Weg zur Physik by Matthias Schramm". Isis. Chicago, IL: University of Chicago Press. 55 (4): 463–465. doi:10.1086/349914.
  • Vallely, Paul (11-a de marto 2006). "How Islamic Inventors Changed the World". The Independent. London, UK. [18] Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita el la originalo la 3-an de majo 2015.
  • Verma, R. L. (1969). Al-Hazen: Father of Modern Optics.
  • Wilber, Donald N. (1969). "Abbasid Architecture". In Myers, Bernard S.; Myers, Shirley D. McGraw-Hill Dictionary of Art. 1: Aa-Ceylon. New York, NY: McGraw-Hill Book Company. LCCN 68026314.

Eksteraj ligiloj redakti