Al-Mustanĝid (arabe المستنجد بالله) (1124 – 20 Decembro 1170) estis la Abasida Kalifo en Bagdado de 1160 ĝis 1170. Li estis la filo de antaŭa kalifo al-Muktafi. Unu el la edzinoj de al-Muktafi, duonpatrino de al-Mustanĝid, volis ke lia propra filo sukcedu. Ŝi ekhavis multajn emirojn siaflanke, kaj havis siajn sklavinojn armitaj per ponardoj por murdi la novan kalifon. Al-Mustanĝid malkovris la komploton kaj metis la ribelajn filon kaj patrinon en prizonon.

Al-Mustanĝid
Persona informo
يوسف المستنجد بالله
Naskiĝo 1124
en Bagdado
Morto 20-an de decembro 1170 (1170-12-20)
en Bagdado
Religio islamo vd
Etno arabo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Familio
Patro Al-Muktafi vd
Infanoj Al-Mustadi vd
Parencoj ar-Raŝid vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto • kalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉirkaŭ tiu tempo, la Fatimida dinastio laste formalaperis, post daŭri 260 jarojn. Ties konkeranto, Saladino, kvankam li mem ortodoksa islamano, dekomence ne proklamis la kredon de Sunaismo meze de popolo ankoraŭ dediĉita al la dogmoj kaj praktikoj de la sekto de Ŝijaismo. Sed li tuj trovis sin kapabla fari tion; kaj tiele la spirita hegemonio de Abasidoj denove pluvenkis, ne nur en Sirio, sed tra tuta Egiptio kaj ĉiuj ties dependaĵoj.

Referencoj redakti

  • Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".
  • Bosworth, C. E. (1968). "The Political and Dynastic History of the Iranian World (A.D. 1000–1217)". In Frye, R. N. The Cambridge History of Iran, Volume 5: The Saljuq and Mongol periods. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–202. ISBN 0-521-06936-X. [1] Alirita la 7an de Novembro 2016.