Al-Muktafi (31-a abasida kalifo)

(Alidirektita el Al-Muktafi (abasida kalifo))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Al-Muktafi

Al-Muktafi (109612-a de marto 1160) (arabe المقتفي لأمر الله) estis la Abasida kalifo en Bagdado de 1136 ĝis 1160. La konstanta malunueco kaj kontraŭstaroj inter Selĝukoj havigis al al-Muktafi oportunon ne nur reteni sian aŭtoritaton en Bagdado, sed ankaŭ etendante ĝin tra Irako.

Al-Muktafi
Persona informo
Naskiĝo 1096
en Bagdado
Morto 12-an de marto 1160 (1160-03-12)
en Esfahano
Etno arabo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Patro Al-Mustazhir vd
Gefratoj Al-Mustarŝid vd
Infanoj Al-Mustanĝid vd
Parencoj ar-Raŝid vd
Profesio
Okupo poeto • kalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Al-Muktafi kapablis defendi la ĉefurbon el variaj atakoj. Sed li ne kapablis fronti la ribelon de filo de Selĝuka Sultano de Hamadan, kiu reage militiris kontraŭ Bagdado kaj devigis la kalifon rifuĝi en la orienta kvartalo, kaj tiele komencis la Selĝukan sieĝon de Bagdado de 1157. Poste la kalifo estis realvokita de la sultano kiu bezonis lin por submeti pli seriozan insurekcion en la oriento kiam Malikŝah la 3-a kaptis Hamadan. Al-Muktafi denove ricevis favoron el la Selĝuko, kiu promesis sin al unu el siaj filinoj.

Dum sia kaliflando, la Krucmilitoj furoris, kaj Zengi, Guberniestro de Mosulo kaj fondinto de Zengida dinastio, atingis altan distingon kiel kuraĝa kaj malavara militisto. Zengi petis urĝan helpon al Bagdado. La sultano kaj la kalifo sendis 20 000 homojn reage. Sed reale nek la Selĝukoj, nek la kalifo, nek ties emiroj, havis ajnan entuziasmon en milito kontraŭ Krucmilitoj.

Al-Muktafi estis konsiderita de fruaj islamaj historiistoj kiel virta, kapabla, kaj kuraĝa. Dum sia kaliflando de 25 jaroj, li estris multajn minorajn ekspediciojn kontraŭ malamikoj en la najbarecoj.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".
  • Bosworth, C. E. (1968). "The Political and Dynastic History of the Iranian World (A.D. 1000–1217)". In Frye, R. N. The Cambridge History of Iran, Volume 5: The Saljuq and Mongol periods. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–202. ISBN 0-521-06936-X. [1] Alirita la 7-an de novembro 2016.