Sieĝo de Bagdado (1157)

La Sieĝo de Bagdado estis la lasta Selĝuka klopodo por kapti Bagdadon el la Abasidoj. La kalifo al-Muktafi sukcese defendis sian ĉefurbon kontraŭ la koaliciaj armeoj de la Selĝuka Sultano Muhammad de Hamadan, kaj Kutb ad-Din de Mosulo.

Muhammad militiris al Bagdado kun armeo de 30 000 homoj, dum lia aliancano Kutb ad-Din militiris el Mosulo por kapti la kaliflandajn provincojn en Centra Irako. La 12an de januaro Muhammad atingis la muregojn de okcidenta Bagdado. Reage la kalifo aeigis ĉiujn siajn trupojn el Hillah kaj Ŭasit, por defendi la ĉefurbon. Februare, malkapabla defendi okcidentan Bagdadon, la kalifo abandonis la okcidentan flankon kaj ordonis detrui ĉiujn pontojn super la rivero Tigris, kiuj separas la okcidentan flankon de Bagdado el ties orienta flanko. Muhammad trapasis al la okcidenta flanko kaj facile kaptis ĝin, kaj establis sian kampadejon dum samtempe la kalifo fortifikis la muregojn de orienta Bagdado. Oni instalis kelkajn katapultojn sur la muregoj de la urbo. La kalifo ankaŭ armigis la loĝantojn de Bagdado, kaj incitis ilin lukti kontraŭ la malamiko de la kaliflando, kiujn li nomigis nekredantojn ĉar tiuj militiris kontraŭ la kalifo, sukcedanto de la profeto kaj estro de la ummah. Li ankaŭ ordonis al sia veziro ibn Hubajra doni 5 orajn dinarojn al ĉiu vundita soldato.

La 29an de Marto, la Selĝukoj riparis unu el la pontoj kaj trapasis al la orienta flanko de la urbo, kie ili bataletis kontraŭ la kalifa armeo kaj la milicoj de bagdadanoj. La rezulto de la batalo restis nefinfina por ambaŭ flankoj. La 29an de junio la Sultano Muhammad ordonis al sia homoj grimpi la muregojn. Li havis jam 400 eskalojn por grimpi la muregojn de Bagdado, sed la atako estis haltigita. Dume Nur ad-Din Zangi kulpigis sian fraton pro atako al la kalifo, kio detruis la Zengid-Selĝukan aliancon. Zajn ad-Din lasis la sieĝon kaj revenis al Mosulo. Ankaŭ Muhammad estis devigita lasi la sieĝon post siaj homoj informis lin ke lia frato Malikŝah la 3-a estis kaptinta Hamadan. Li finfine konstatis ke la sieĝo estis senutila, tiele li preferis lukti por sia trono. Tiele la Sieĝo de Bagdado finiĝis la 13an de julio [[1157].

Vidu ankaŭ redakti