Krucmilitoj

militoj (de la 11a jc ĝis la 13a jc) estigitaj de la Katolika Eklezio kontraŭ islamanoj por konkeri sanktejojn en Palestino

Krucistaj militojkrucmilitojkrucistaj ekspedicioj, arĥaike kruciatoj, estis soldataj ekspedicioj, proklamitaj fare de papo nome de la Latina eklezio celantaj teorie igi praktikeblaj la pilgrimajn vizitojn al la Sanktaj Lokoj kaj samtempe remeti en kristanajn manojn la sanktejojn okupitajn aŭ detruitajn fare de islamanoj. Do militaj bataloj disvolviĝis dekomence kaj teorie kontraŭ nekredantoj kies konvertiĝo ne estis la unua celo. Dum la Mezepoko en Eŭropo estis kiel nekredantoj konsiderataj ne nur paganoj, sed ankaŭ islamanoj, judoj kaj herezuloj.

Sieĝo de Akko, 1189-1191. Rikardo Leonkoro provis (sukcese) regajni la urbon el la islamanoj
Krucistoj.

La partoprenantoj de la krucmilitoj, nome la kruckavaliroj, kutime markiĝis per ruĝa signo de kruco (de tie ilia nomigo) kaj ili uzis ŝirmon de katolika eklezio. La unuan krucmiliton proklamis papo Urbano la 2-a en la jaro 1095. Ĝia celo estis konkeri Sanktan landon kaj liberigi lokojn sanktulajn por la kristanoj el la manoj de la islamanoj - hegemonie de selĝukaj turkoj. La lastan krucmiliton klopodis organizi komence de la 16-a jarcento Leono la 10-a kontraŭ la osmanidaj turkoj. Komencinte la militiron en Sanktan landon iom post iom formiĝis ideologio de la krucmilitoj.

Krucmilitoj en Sanktan landon redakti

Kaŭzoj de la proklamo de la unua krucmilito redakti

 
Koncilio en Clermont, papo Urbano la 2-a estas apelacianta konkeri Palestinon.

En la jaro 638 araboj konkeris Jerusalemon, la plej gravan kristanan pilgriman lokon. La sanktulaj lokoj por la kristanoj ja venis en la manojn de nekredantoj, sed fakte la araboj ĝenerale toleris la kristanan pilgrimadon al la Sankta tombo. La pilgrimadon en Jerusalemon faris regule grupoj da pilgrimantoj, por kies bezonoj estiĝis multaj pilgrimaj domoj. La surmaraj kaj surteraj vojoj estis kontrolataj de bizancanoj.

Pli poste Palestino venis sub administradon de nove estiĝinta Fatima kaliflando, kies centrejo estis en Egiptio. La unuaj problemoj estiĝis en la jaro 1009, kiam kalifo al-Hakim bin Amr Allah lasis neniigi la templon de Dia tombo kaj komencis persekuti la lokajn kristanojn. Sed la situacio iom post iom pliboniĝis kaj la bizanca imperiestro pagis por la renovigo de la templo.

La veran katastrofon prezentis iompostioma malkresko de la bizanca potenco en Malgranda Azio, kune kun la leviĝo de selĝukaj turkoj en la 60-aj jaroj de la 11-a jarcento. Post batalo apud Mantzikert en 1071 la selĝukoj malrapide okupis Sirion, Palestinon kaj preskaŭ la tutan nuntempan Turkion.[1] Tie ili fondis en la jaro 1080 sian ŝtaton, nome sultanlando Ruma (signife al romia, pli poste ikonija). En la jaro 1078 ili konkeris Jerusalemon, ĝis tiam priregata fare de ŝijaismaj Fatimidoj. Post la konkero de Jerusalemo, la sunaistaj turkoj neniigis la urbon kaj mortigis la araban garnizonon. Kvankam la kristana eklezio estis disigita per skismo, en Bizanco naskiĝis ideo helpi al la okcidentaj kristanoj. Interesiĝis pri ĝi precipe la imperiestroj, kiuj ne konsentis kun la disharmonio.[2]

 
Papo Urbano la 2-a alvokas liberigi la Sanktan landon.

En la jaro 1092 mortis la potenca selĝuka sultano Malikŝaho. Disharmonioj, ĝis tiam nur bruletantaj inter la turkoj, nun fariĝis bataloj pri la potenco. Kiel rezulto, estiĝis pluraj memstaraj selĝukaj regnoj. Ili ja agnoskis la suverenecon de la bagdada kalifo, sed ofte nur formale. Memstariĝis atabegoj (victenantoj kaj armeaj komandantoj) en la mezopotamia Mosulo kaj la siriaj Damasko kaj Halepo. La nordorientan parton de Malgranda Azio dominis sultanlando de Daniŝmendidoj, la centra regiono de la ikonija sultanlando.

Pro tio la bizanca imperiestro Aleksio la 1-a provis rekonkeri la teritoriojn, kiujn la selĝukoj kaptis helpe de soldistaj soldataroj el la okcidenta Eŭropo. Jam en la jaro 1089 li petis de la flandra grafo, Roberto la 1-a, soldatan helpon. Samtempe li klopodis plibonigi la rilatojn inter la orienta kaj la okcidenta eklezioj. En la jaro 1090 li komencis traktadon kun papo Urbano la 2-a pri eklezia unuiĝo. Eĉ ne la papo, kiu estis instalita nur iomete pli frue (1088), troviĝis sekve de batalo pri investituro kun la imperiestroj en tre komplika pozicio kaj tial deziris profundigi la disputojn kun la ortodoksa Bizanco.

En la jaro 1095 (en historiografio oni ofte renkontiĝas eĉ kun la dato 1098) Jerusalemon denove konkeris araboj. La soldatoj de la egiptaj fatimidoj rabegis la urbon, mortigis ĉi tieajn islamanojn kaj forpelis la restintajn kristanan loĝantaron. En la sama jaro en marto alveturis al koncilio en Piaĉencon la bizanca mesaĝistaro de imperiestro Aleksio la 1-a. Reprezentantoj de la okcidenta eklezio kunvenis en tiu ĉi itala urbo precipe tial, por ke ili solene kulminu venkon de papa kurio super la romia imperiestro Henriko la 4-a, kiu estis nelonge antaŭ tio forpelita el Italio kaj armee kaj politike izolita. La bizancanoj antaŭpaŝis antaŭ la ekleziaj patroj priskribante ĉi tie, kian danĝeron prezentas la etendo de selĝukoj ne nur por la kristanoj en Oriento, sed ankaŭ por Okcidento. Ili elvokis tial la okcidentajn kredantojn, por ke ili enpaŝu en servojn de la bizanca imperiestro kaj helpu Orienton. Pri senpera reago je iliaj vortoj estas nenio atingita, plej verŝajne ili restis en la traktado en Piaĉenco sen respondo. Sed nepre ili impresis.

Je duonjaro pli poste, fine de novembro de 1095, papo Urbano la 2-a dum la koncilio en la franca urbo Clermont parolis elsendantan prelegon elvokante la okcidentajn kristanojn, por ke ili helpu siajn orientajn kunkredantojn suferigatajn fare de la nekredantoj.

La estiĝo de ideologio de la krucmilitoj redakti

 
Saracenoj - malamikoj de la krucistoj.

Por la krucista militiro estis en la germana lingvo uzata ĝis la 18-a jarcento esprimo Kreuzfahrt en signifo de veturado kiel solena agado. Ĝi signis, ke estis temonta pri milita ekspedicio gvidita en signifo de nobla celo de disvastigado de la kristana kredo inter la nekreduloj. Sed la fakto estis en la rilato al la devenaj celoj ofte tute diferenca.

Malgraŭ tio, ke jam en la 7-a jarcento la batalo de Bizanca imperio kontraŭ Persio kaj precipe poste kontraŭ araboj akiris en certan mezuron karakteron de sankta religia milito kontraŭ la nekreduloj kaj kelkaj historiistoj konsideras ĝin kiel antaŭbildon de la pli postaj krucmilitoj en Sanktan landon, regis ĝis la 10-a jarcento konvinko, ke la konkereman militon ne eblas enkonduki al harmonio kun kristana postulo de neperforto.

En la 11-a jarcento komencis subinflue de reformo de Cluny kaj de pliintensigo de la religia vivo kreski intereso pri sanktaj lokoj, precipe pri Jerusalemo, Romo kaj Kompostelo. Tiu ĉi intereso eliradis krom la alia el la pliintensa eskatologia atendado de fino de la mondo kaj sento de kulpo, ke Sankta Tombo, por la kristanoj loko de resurekto de Jesuo, restas en la manoj de islamanoj, kiuj plie endanĝerigas la pilgrimantojn en Sankta lando. Iom post iom estis realigita ĝenerala konvinko, ke la intensa batalo por akiro de la sanktaj lokoj kaj kun tio koneksanta sekurigo de ŝirmo de la kristanaj pilgrimantoj estas la justa kaj ĝi estus fariĝonta devo de ĉiu kavaliro. Tia ĉi konvinko apogis sin eĉ pri principo de justa milito.[3][4]

 
La Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo enhavas, laŭ tradicioj el almenaŭ la 4-a jarcento, du plej sanktajn lokojn en Kristanismo.

En la dua duono de la 11-a jarcento ekprenis la iniciaton la papoj. Formigado de la ideologio de krucmilitoj subtenis precipe papo Gregorio la 7-a. En la jaro 1095 lernanto de Gregorio, Urbano la 2-a, respondis la peton, kun kiu la bizanca imperiestro Aleksio la 1-a turniĝis al la kurio kaj kiel la unua li apelaciis dum la koncilio de Clermont por krucista militiro. Krom la defendo de kredo kaj la orientaj kristanoj li havis por tio ankaŭ potenculemajn motivojn. Tiutempe okupigis lin la disputoj okazantaj enkadre de batalo pri investituro kontraŭ imperiestro Henriko la 4-a, kies eksponento, kontraŭpapo Klemento la 3-a ĝuste konkeris Sanktan Seĝon en Romo. En alia flanko necesas konsideri, ke inter Bizanco kaj la okcidenta eklezio regis skismo kaj Aleksio la 1-a estis la unua, kiu ekde la jaro 1054 provis renovigi la interrilatojn inter Oriento kaj Okcidento.

Politikaj kaŭzoj de la Krucmilitoj redakti

Sintezan kvadron pri la kaŭzoj originantaj la krucmilitojn oni povas ĉerpi el la verko de Rodney Stark.[5] Tiu sociologo liveras historion dokumentitan sur fontoj ankaŭ islamaj. Prezentiĝas ekvilibra rakonto kiu eksplikas kiel la krucmilitoj naskiĝis por reagi al la islama agresemo, kiu estis jam elimininta diversajn kristanajn komunumojn.[6] Dualoke, la libro de Stark montras kiel la islama agresemo kontraŭ kristanoj ne naskiĝis tuj sekve de la krucmilitoj, sed komence de la 20-a jarcento, okaze de la relanĉo de fundamentismo kaj de radikala islamo kontraŭ la eŭropa koloniismo.

La diversaj krucmilitoj redakti

La unua krucmilito redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua krucmilito.
 
La teritorio priregata fare de selĝukoj, 1092.

Malgraŭ tio, ke la alvoko de la papo Urbano estis adresita al la nobelaro,[7] venis tuja reago el flanko de burĝa kaj vilaĝana malriĉularo. Subinflue de prezentiĝoj de entuziasmiĝintaj predikistoj amasiĝis multnombraj malriĉularaj homamasoj kaj sen kia ajn preparo ili ekvojaĝis en Sanktan landon. Tio estis nomita Popola Krucmilito.[8] La entuziasmo por la sankta afero ludis en ilia agado sendube signifan rolon, sed gravaj estis ankaŭ materialaj, precipe demografiaj motivoj, la deziro akiri parcelon kaj riĉecon, tute elimini eblas eĉ ne sopiron pri aventuro kaj gloro. Tio verŝajne estis eĉ ne tiam, sed ankaŭ neniam pli poste klare formulita. Survoje ili rabadis kaj murdis judojn, ekzemple en la Masakroj ĉe Rejnlando, Ja la judoj estis konsideritaj same nekredantoj kiel la islamanoj de Palestino kaj krome kiel kulpulo de la morto de Kristo.[9][10] Plimulto da partoprenintoj de tiu ĉi ekspedicio estis dispolvigita somere de 1096 fare de turkoj en la Batalo de Civetot apud Niceo kaj deportita en sklavecon.[11]

Nur poste ekvojaĝis kavaliraj soldataroj. En Antaŭa Oriento ili konkeris iom post iom vicon da teritorioj kaj fondis ĉi tie du malgrandajn krucistajn ŝtatojn, nome la Graflandon de Edeso[12] kaj la Antioĥan princlandon post masakro de tiamaj loĝantoj kaj islamanoj kaj kristanoj.[13] En julio 1099 la krucistoj post mallonga kaj sukcesa sieĝado konkeris Jerusalemon, kiu estis sekve donita al la venkintoj por rabado, dum kio okazis murdo de plimulto da loĝantoj.[14] Jerusalemo fariĝis ĉefurbo de la plej grava el la krucistaj ŝtatoj, nome de la Jerusalema reĝlando. En ties fronto staris Godefroi de Bouillon kun titolo de Ŝirmanto de la Dia tombo.[15] Post baldaŭa morto anstataŭis lin lia frato, la edesa grafo Baldueno, kiu jam estis kronita kiel jerusalema reĝo. La lasta krucista ŝtato fariĝis graflando de Tripolo (1109).[16]

En la jaro 1100 estis en Sanktan landon ekspediciitaj helpaj kruc-ekspedicioj. Temis pri militiro de malpli grandaj, malbone kunordigitaj grupoj, kiuj provis plifortigi la nove fonditajn krucistajn ŝtatojn. Sed en la jaro 1101 ili estis disbatitaj fare de turkoj en Anatolio, kiuj restis ekde tiu tempo ĝis la fino de la krucmilitoj preskaŭ nesuperebla obstaklo.

Jam en la jaro 1108 la normana duko Bohemundo de Tarent provis ekataki kontraŭ Bizanco. Tio fariĝis karakteriza por pluaj rilatoj inter la okcidentaj krucistoj (latinoj) kaj la orienta imperio.

Kavaliraj ordenoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kavaliraj ordenoj.
 
Krak des Chevaliers en Sirio

La krucmilitoj fakte kontribuis al la estiĝo de kavaliraj ordenoj. Kiel la unua estis fondita Ordeno de Johanitoj (pli poste konata kiel ordeno de maltaj kavaliroj. Ties kerno fariĝis frataro de benediktanoj, kiuj zorgis pri ŝirmo de pilgrimantoj al Dia tombo kaj zorgis pri malsanuloj. Iliaj anoj estis monaĥoj kaj kavaliroj samtempe. Baldaŭ ili fariĝis signifa armea apogo de la krucistaj ŝtatoj kaj la kavalireco forpuŝis en fonejon ilian monaĥan flankon de ilia misio. Kiel soldatoj estis de komence organizitaj templanoj. Ili ŝirmis la pilgrimantojn kaj ilian posedaĵon survoje en Sanktan landon kaj dum tio ili mem akiris grandan riĉaĵon. La ordeno baldaŭ disvastiĝis ankaŭ en Eŭropo, kie la templanoj agadis precipe kiel bankieroj. Kiel la tria estiĝis ordeno de germanaj kavaliroj, kiu pli poste estas ludinta sian kontraŭversian rolon en la orienteŭropa Baltio. Por la kavaliraj ordenoj estis la tipaj karakterize koloraj manteloj, laŭ kiuj iliaj anoj distingis unu la alian en batalo.

Krucistaj ŝtatoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Krucistaj ŝtatoj.
 
Krucistaj ŝtatoj estiĝintaj fine de la unua krucmilito en Sankta Lando.

Sur la teritorioj okupitaj fare de la krucistoj estiĝadis senjorlandoj de krucistoj, kiuj decidiĝis resti en Sankta lando. Tiuj ĉi senjorlandoj estis konstruataj en stilo de okcidenteŭropa feŭdismo kaj ĉefan rolon ludis en ĝi la loĝantoj, kiuj anonciĝis al la okcidenta konfesio, monofizistoj, la orientaj ortodoksistoj, sed la islamanoj nombre superis kaj ili estis de la krucistaj regantoj tolerataj.

Post la unua krucmilito estiĝis kvar la plej signifaj krucistaj ŝtatoj en Levantenio, nome Graflando de Edessa, Antioĥa princlando, Graflando de Tripolo kaj Jerusalema reĝlando. La regantoj de tiuj ĉi ŝtatoj kondutis kiel suverenaj reĝoj, spite al diversaj feŭdaj ĵuroj kaj ofte ili batalis kontraŭ la turkoj, kontraŭ la bizanca imperio kaj inter si. Post la tria krucmilito sur la okupita Kipro estos establita fare de la eksa jerusalema reĝo Guy de Lusignan Kipra reĝlando, kiu en pli postaj tempoj kreis kun Jerusalemo kaj Malgranda Armenio union. Post la kvara krucmilito kaj per la konkero de bizanca imperio fare de la krucistoj estiĝis en Grekio pliaj kvar krucistaj ŝtatoj, el kiuj la plej grava estis Latina imperio kaj de ĝi formale dependa Aĥaja princlando, Atena duklando kaj Tesalonika reĝlando. Pliajn teritoriojn, precipe insulojn, konkeris por si venecianoj, kie Marko Sanudo, la nevo de doĝo Enriko Dandolo, fondis Duklandon NaksosonOrdeno de Johanitoj, kiu post la falo de la levanteniaj ŝtatoj ekloĝis sur insulo Rodiso. Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu jam en Sankta lando tiel ne realiĝis kiel johanitoj kaj templanoj, akiris per bataloj por si post la apelacioj de papo proprajn teritoriojn en Baltio, kie ĝi batalis kontraŭ paganoj kaj ankaŭ kontraŭ herezulaj ortodoksaj rusaj princoj.

La dua krucmilito redakti

 
Eŭropaj ŝtatoj ĉirkaŭ la jaro 1142.

Post la falo de Edeso en la jaro 1144 papo Eŭgeno la 3-a eldonis fine de la jaro 1145 buleon, per kiu li apelaciis por militiri en Sanktan landon la francajn kortegon kaj la nobelaron. La netutan monaton post tio anoncis sian partoprenon la franca reĝo Ludoviko la 7-a, pli poste aliĝis ankaŭ la franca kavaliraro. Tiu konflikto montris, ke Krucmilitistoj rente engaĝiĝis en la politiko de Proksima Oriento en tre konfuza situacio kun islamanoj kaj kristanoj luktantaj ambaŭflanke. Dum la tria jardeko de la 12a jarcento okazis kampanjoj de la franca nobelo Foulques la 5-a de Anjou, de Venecianoj kiuj konkeris Tiron, kaj de Konrado la 3-a, kaj same okazis la fondo de la Templanoj, militordeno de militistaj monaĥoj kiuj iĝis internaciaj kaj ege influaj. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke tiuj Templanoj, kun aliaj Militistaj Ordenoj, havigis la duonon de la militista forto por la regno de Jerusalemo.[17]

 
Abato Bernardo de Clairvaux alvokas por komenci la duan krucmiliton; posta historiuma pentraĵo.

Organizadon de la ekspedicio surbaze de la komisiono de papo ekprenis signifa eklezia prelato abato de Clairvaux Bernardo. Lia efikema apelaciado al la partopreno en la batalo kontraŭ la nekredantoj atingis pli altan nivelon ol la pledo por la unua krucmilito. Dum la dua militiro fakte mankis prezentiĝoj de popolaj predikantoj kaj ankaŭ amasa partopreno de simplaj krucistoj - pilgrimantoj. Pri socia deveno de la partoprenantoj atestas alia intereso de la plej signifaj eŭropaj regantoj kaj pintoj de la franca nobelaro. estis la predikisto Bernardo kiu sukcesis ekhavi por la ekspedicio la germanan reĝon Konradon la 3-a. Komune kun li por la militiro prepariĝis ankaŭ la ĉeĥa princo, estonta duko kaj reĝo Ladislao la 2-a, kaj vico de regnaj princoj. Tamen tiu bohemia princo haltis en Konstantinopolo kaj poste revenis.[18]

La elstarigo de Zengi okazigis la fakton, ke la Krucmilitistoj estis por la unua fojo minacataj de islama reganto kiu klopodis fari ĝihadon en la politiko de Proksima Oriento. Zengi iĝis Atabego de Mosulo en 1127 kaj uzis tion por etendi sian kontrolon al Alepo kaj poste al Damasko. En 1144 li konkeris Edeson. Post prokrasto de preskaŭ du jaroj prediko ekis por tio kio poste estos nomita Dua Krucmilito. Dekomence, la subteno estis malrapida, parte ĉar la Papo Eŭgeno la 3-a delegis la predikadon. La franca benediktana abato, Bernardo de Clairvaux etendis la mesaĝon ke tiu perdo estis la rezulto de pekeco, kaj la elaĉeto estos la premio por la krucmilitistoj. Samtempe, kontraŭ-juda krucmilita predikado fare de cisterciana monaĥo nomita Rudolfo iniciatis pluajn masakrojn de judoj en Rejnlando.[19] Tio formis parton de ĝenerale pliigo en la krucmilita aktiveco, kiel en Iberio kaj norda Eŭropo.[20]

 
Rajmondo de Poitiers bonvenigas Ludovikon la 7-an de Francio en Antiokio.

Zengi estis murdita en necertaj cirkonstancoj. Lia plej aĝa filo Saif ad-Din sukcedis lin kiel atabego de Mosulo dum la pli juna filo Nur ad-Din sukcedis lin en Alepo.[21] Por la unua fojo regantaj kristanaj monarkoj estis kampanje — nome la reĝoj Ludoviko la 7-a de Francio kaj Konrado la 3-a — sed la krucmilito ne estsis sukcesa. Edeso estis detruita, kii faris ties rekuperadon malebla, kaj la celoj de la krucmilito ne estis klaraj. Disvolviĝis malamikeco inter Francoj kaj Bizancanoj. Francoj kulpigis Bizancanojn pro malvenkoj suferitaj kontraŭ la Selĝukoj en Anatolio, dum la Bizancanoj plendis pro futuraj teritoriaj akiroj en norda Sirio. Kiel rezulto, en decido kiun nuntempaj historiistoj kritikas, la krucmilitistoj atakis la Selĝukojn de Damasko. Tio rompis longan periodon de kunlaborado kaj kuneksisto inter la kristana regno de Jerusalemo kaj la islama regno de Damasko. Misoj en taktiko kaj malforta kvintaga sieĝo al Damasko kondukis al internaj kvereloj; la baronoj de Jerusalemo retiris la subtenon kaj la krucistoj retiriĝis antaŭ la alveno de plifortiga armeo estrita de la filoj de Zengi. Akriĝis la malamikeco inter la krucistoj kaj la Bizancanoj kaj krome disvolviĝis malfido inter la ĵus alvenintaj krucistoj kaj tiuj kiuj jam enhejmiĝis en la regiono post la unuaj Krucmilitoj.[22] Resume la ekspedicio alportis neniajn esencajn rezultojn, la krucistoj provis konkeri Damaskon, sed ili ne sukcesis.

La tria krucmilito redakti

 
Frederiko la 1-a Barbarossa dum la tria krucmilito.

Nova etapo startis ekde la mezo de la 12-a jarcento en la interplektiĝo de politikaj aliancoj inter islamaj Egipto kaj Sirio kaj la kristana reĝoj Baldueno la 3-a de Jerusalemo kaj poste lia frato Amalriko, kiu siavice alianciĝis kun Bizanco kontraŭ Egipto. Poste Saladino iĝis la ĉefa islama reganto en la areo kaj rivalis kontraŭ Jerusalemo. La batalo de Montgisard estis grava batalo inter Saladino kaj Baldueno la 4-a de Jerusalemo, la 25-an de novembro 1177. Baldueno la 4-a sukcesis per tiu batalo kun nur malgranda nombro de militistoj forpeli Saladinon, kiu klopodis konkeri Jerusalemon.

Post la katastrofa batalo apud Hattin la 4-an de julio 1187 kaj la sekva perdo de preskaŭ la tuta teritorio de Jerusalema reĝlando inkluzive de Jerusalemo profite al sultano Saladino, estis ekspediciita la tria krucmilito. Kiel la unua ekmarŝis en majo de 1189 surtere germana ekspedicio gvidata de Frederiko la 1-a Barbarossa, tiutempe jam sesdekjara. Pli malgrandaj konfliktoj sur la bizanca teritorio malhelpis transiri ĝustatempe Anatolion, tial la germanoj travintris en Adrianopolo. Ili transpaŝis Dardanelojn en marto de 1190. La vojo estis malfacila, la krucistoj suferis pro manko de akvo kaj manĝaĵoj. La 10-an de junio la imperiestro pro malfeliĉa hazardo dronis dum provo transpaŝi Calycadnus (Salef). Post la morto de imperiestro la ekspedicio iom post iom disfalis kaj plimulto de partoprenantoj subiĝis en Antioĥio al pesto aŭ ili revenis la patrujon.[23]

La franca reĝo Filipo la 2-a Aŭgusto pro la ekspedicio repaciĝis kun la angla reĝo Rikardo la 1-a Leonkoro. Ambaŭ regantoj elektis surmaran vojon. Filipo aliris en Sirion la 20-an de aprilo 1191 kaj tuj li aliĝis al sieĝadon kontraŭ Akko, la plej signifa siria haveno de tiu tempo. Rikardo intertempe frakasiĝis sur Kipro kaj post mallonga konflikto kontraŭ bizancanoj li priregis ĝin.[24] Al la sieĝado de Akko li aliĝis la 8-an de junio.[25] La urbo kapitulacis la 12-an de julio kaj por pluaj cent jaroj ĝi fariĝis la ĉefurbo de Jerusalema reĝlando. Mallongtempe post tio la situacio en la naskolando devigis Filipon al reveno en Eŭropon. Rikardo ekiris kontraŭ Jerusalemo. La kristanoj sukcesis gvidi egalan batalon kontraŭ Saladino apud Arsuf, sed por konkeri Jerusalemon iliaj fortoj ne sufiĉis. Plie estis klare, ke eĉ se ili estus sukcesintaj, ili ne kapablus Jerusalemon teni longtempe sen fortikaĵoj en Transjordanio.[26] Rikardo tial sinsekve okupis ĉiujn urbojn sur la marbordo kaj fermis kun Saladino armisticon, kiu ebligis liberan trairon de la pilgrimantoj al la celitaj pilgrimejoj.[27]

Legenda krucmilito de infanoj redakti

 
Gustav Doré: Krucmilito de infanoj

Mezepokaj fontoj priskribantaj la krucmiliton de infanoj estas nuntempe dubigataj kaj la tuta priskribo de la infana krucmilito estas konsiderata kiel eraro estiĝinta tridek jaroj post la priskribataj eventoj.

Tradicie oni parolas pri franca kaj germana krucmilito de infanoj. Laŭ konvinko, ke Jerusalemo restas nekonkerita, ĉar klopodas pri tio pekaj plenkreskuloj, estis organizita ekspedicio konsistanta sole el infanoj. Inspirinto de la franca ekspedicio estis paŝtisteto Stefano, kiun onidire estis vizitonta en la jaro 1212 Kristo persone kaj elvokonta lin, por ke li amasigu grandan grupon da infanoj al la krucmilito kontraŭ la nekredantoj. La maro estis dispartiĝonta antaŭ Stefano kaj la vojo en Sanktan landon estis realigonta per la seka piedo. Post suferiga vojaĝado venis kelke da miloj da infanoj ĝis Marsejlo, kie ili ripete provis sensukcese transpaŝi Mediteraneon. Post kelke da tagoj du komercistoj nomataj Hugo Fero kaj Vilhelmo Porko proponis al Stefano, ke ili transnavigacios lian ekspedicion senpage per sep ŝipoj ĝis Palestino. Stefano entuziasme konsentis kaj la restintaj favorantoj enŝipiĝis. Sed Hugo kaj Vilhelmo anstataŭ tio alnavigaciis ilin en Aleksandrion, kie ili estis vendontaj ĉiujn infanojn al saracenaj piratoj en sklavecon.

La germana ekspedicio, gvidita fare de junulo de nomo Mikolao, eliris el Rejnlando kaj migris kontraŭ fluo de Rejno trans Bazelo, poste tra la norda Svislando, preter Ĝenevo kaj poste trans Alpoj ĝis Ĝenovo. Ĝis hodiaŭ onidire kelke da ĝenovaj familioj derivas sian devenon de partoprenintoj de tiu ĉi ekspedicio. Por revenigi la ekspedicion la papo mem estis konvinkonta Mikolaon.

La kvara krucmilito redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo La kvara krucmilito.
 
Konkero de Konstantinopolo fare de krucmilitistoj en 1204 (BNF Arsenal MS 5090, 15-a jarcento.

Kiam Jerusalemo estis denove retenita fare de la islamanoj, la papo Inocento la 3-a inicis en la jaro 1198 novan krucmiliton, dum kiu li volis ekataki la perditajn poziciojn el Egiptio. Sed la kontrolon super la ekspedicio transprenis venecianoj gvidataj de doĝo Enrico Dandolo kaj ili turnis ties intencojn al la propra utilo. Laŭ sia impulso la krucistoj konkeris unue kristanan urbon Zadar (en nuna Kroatio) kaj poste ili ekcelis en la ĉefurbon de la bizanca imperio, por ke ili, je instigo de Filipo de Ŝvabio, helpu detronigi imperiestron Aleksio la 3-a Angelos kaj surtronigi anstataŭe Aleksion la 4-an Angelos. La komercinteresoj gvidis Venecion al tio, ke ĝi devigis la krucistojn, kiuj fariĝis tute dependaj de ĝi, por ke ili konkeru kaj prirabu en la jaro 1204 Konstantinopolon mem. Fakte Aleksio la 4-a estis murdita dum ribelo de grekoj kontraŭ latinoj kaj la krucistoj restis senhelpe kaj senlivere. Tiel ili dediĉis sin al rabado de la ĉefurbo de la kristana Bizanca Imperio; dum tri tagoj ili rabadis ekzemple preĝejojn kaj murdis lokanojn.[28]

Sekve ili konkeris pli grandan parton de la bizanca teritorio kaj ili fondis ĉi tie latinan imperion kaj kelke da pluaj ŝtatetoj, vasale dependaj de ĝi. La krucmilito fiaskis kaj nur kelkaj militistoj alvenis nur je 1600 km el la celita Jerusalemo.[29] Ili montris, ke krucmilitoj povas ataki nen ur islamanojn sed ankaŭ ajnajn malamikojn de la papoj, kiuj fakte predikis kaj alvokis krucmiliton.[30] Tamen unu kvinono de la krucmilitistoj pluigis sian vojon al Palestino pere de aliaj rimedoj, ekzemple ŝiparo de flandroj. Subtenante Amalrikon ili devigis al-Adil al ses-jara batalpaŭzo.[31] Latina imperio ekzistis ĝis la jaro 1261, kiam Konstantinopolo estis rekonkerita fare de la bizancanoj. Tamen aliaj latinaj ŝtatoj pluis eĉ dum jarcentoj en epoko en kiu katolikaj okcidenteŭropanoj regis super grekaj ortodoksuloj.[32]

La kvina kaj sesa krucmilitoj redakti

 
Frisaj krucistoj atakantaj kontraŭ Damietta.

La frato de Saladino nome Al-Adil anstataŭis la filojn de Saladino en la Ajubida sukcedo, sed li ne havis la necesan aŭtoritaton (kiun ja havis Saladino) por unuigi la islamanojn kontraŭ la kristanoj. Kiel rezulto, la Reĝlando de Jerusalemo revivis en periodo de paco inter 1194 kaj 1217. En la jaro 1213 papo Inocento la 3-a kunvokis la 4-an lateranan koncilion. Unu el la sekvoj de la koncilio estis la kvina krucmilito, kiu estis ekspediciita en la jaro 1217. Lia sekvanta papo Honorio la 3-a celigis la krucistajn soldatarojn gvidataj de aŭstra duko Leopoldo la 6-a Babenberga kaj hungara reĝo Andreo la 2-a al atako kontraŭ Jerusalemo, kiu denove estis falinta en la manojn de la islamanoj. Pli poste en la jaro 1218 venis ankaŭ germana armeo gvidita de Olivero de Kolonjo kaj nederlandaj, flandraj kaj frisaj taĉmentoj subgvide de Vilhelmo la 1-a, la grafo nederlanda, kun apogo de Johano de Brienne. Estis decidite ekataki kontraŭ haveno Damietta en Egiptio, per kio ajubidoj perdus sian plej riĉan dependujon kaj samtempe eblus ekataki kontraŭ Palestino de sude, kaj samtempe fermi aliancon kun ikonija sultano en Anatolio, kiu ekatakus kontraŭ Sirio, pro kio la ajubidoj estus devigitaj batali en du batalfrontoj.

Post tio, kiam en pretendema sieĝado oni sukcesis konkeri Damietton, en julio de 1221 la krucistoj komencis marŝon kontraŭ Kairo. Sed malfortiĝanta provizado kaj malsanoj devigis la krucistojn ekordoni por retiriĝi reen al la maro. Nokta sturmo fare de sultano Al-Kamil kaŭzis en la krucistaj vicoj grandajn perdojn kaj fine ankaŭ ilian kapitulacon. Al-Kamil poste konsentis kun okjara paco, kiun alportis kontrakto kun eŭropanoj. Damietta estis redonita al islamanoj kaj la krucmilito frakasiĝis.

 
La imperiestro Frederiko la 2-a (maldekstre) kun al-Kamil (dekstre), bildo el la verko de Giovanni Villani nome Nuova Cronica (Vatikana Biblioteko ms. Chigiano L VIII 296, 14-a jarcento).

La imperiestro Frederiko la 2-a estis ekskomuniita pro ofta rompo de devigo kunigi kun la papo por aligi krucmiliton. En 1225, lia edziĝo al Jolanda de Jerusalemo, filino kaj heredanto de Johano de Brienne, rezultis en postulo al la Reĝlando de Jerusalemo. En 1227 li enŝipiĝis por krucmilito, sed estis devigita abandoni pro malsano, sed en 1228 li finfine atingis Akron. Kulture, Frederiko estis la kristana monarko plej empatiema al la islama mondo, ĉar estis edukita en Sicilio, kun islama korpogardisto kaj eĉ haremo. Spite sian ekskomunion fare de la papo Gregorio la 9-a, lia diplomata lerteco rezultis en la fakto, ke la Sesa krucmilito estis principe negocado subtenita per fortomontrado.[33] Pactraktato garantiis al la latinaj kristanoj plej el Jerusalemo kaj strion de teritorio kiu ligis la urbon al Akro. La islamanoj kontrolis siajn religiajn lokojn kaj oni faris aliancon kun Al-Kamil, Sultano de Egiptio, kontraŭ ĉiuj liaj malamikoj de ajna religio. Tiu traktato, kaj suspektoj pri la ambicio de Frederiko en la regiono, faris lin malpopulara, kaj kiam la papo Gregorio la 9-a atakis liajn italiajn teritoriojn, li devis reveni por defendi ilin.[34] Kaj la urbo Jerusalemo mem restis en la manoj de krucistoj nur ĝis la jaro 1244, kiam estis konkerita fare de ĥorezmaj taĉmentoj en servoj de Egiptio. En la sieĝo la 15-an de julio 1244 la ĥorezmanoj tute detruis Jerusalemon, lasante ĝin en ruinoj kaj senutila kaj al kristanoj kaj islamanoj. Nur 300 kristanoj povis atingi rifuĝon en Ramlo. Kombinita egipta-ĥorezma armeo poste venkis super frank-damaska armeo en la batalo de Hiribja. Tiu estis la lasta okazo en kiu la nobelaro de la krucmilitista ŝtato havis rimedojn por meti armeon en batalkampo. La Patriarko de Jerusalemo kalkulis la totalajn perdojn en 16 000 homoj; nur 36 el 348 Templanoj, 26 el 351 Hospitalanoj kaj 3 el 400 germanaj kavaliroj fuĝis vivaj.[35]

La sepa kaj la oka krucmilitoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Sepa krucmilito kaj Oka krucmilito.
 
Ekspedicio de reĝo Ludoviko la 9-a en la Sepa krucmilito.

Informo pri la konkero de Jerusalemo kaj eĉ pri la sekvaj masakroj jam en Eŭropo kaŭzis nenian ekscitiĝon kaj plua krucmilito ne renkontiĝis kun granda reeĥo. La sepa krucmilito okazis en la jaroj 1248 - 1254 kaj ĝi estis celita kontraŭ Egiptio, kien la krucmilitistoj alvenis en 1249.[36] La ĉefa organizinto estis franca reĝo Ludoviko la 9-a. La egipta militiro finis per katastrofo, Ludoviko, venkita en Mansura, retiriĝante al Damieto grave malsaniĝis kaj estis militkaptita kaj tralasita nur post pago de nemalgranda elaĉetmono. Pluajn kvar jarojn li pasigis en Sirio, en ĉefurbo Akko, ĝis 1254.

En la jaro 1270 la reĝo Ludoviko ekiris por helpi la siriajn krucistajn urbojn, sed li lasis sin konvinki kaj li alidirektigis la ekspedicion al Tunizo, kie li post du monatoj mortis. La angla princo kaj la sekvanto en la trono, reĝo Eduardo la 1-a, venis en Tunizon malfrue. Post malsukceso de la oka krucmilito li tial ekiris en Sirion endanĝerigata fare de mameluka sultano Bajbars en tio kio estas koanata kiel la naŭa krucmilito. La fortoj de Eduardo estis malfortaj, sed li intencis unuigi la kavalirojn en Sankta Lando kaj sur Kipro kaj fermi interkonsenton kun mongoloj, kiuj tiutempe endanĝerigis ankaŭ la islamajn teritoriojn. Kiam li albordiĝis en Akko, li konstatis, ke la situacio de kristanoj en Antaŭa Oriento, kie la mameluka soldataro priregis en la jaroj 1265 - 1271 plimulton de teritorioj de Jerusalema reĝlando kaj Antioĥa princlando, estas multe pli malbona, ol oni konjektis en okcidenta Eŭropo. La kipraj kavaliroj rifuzis batali en Sankta Lando, la venecianoj komencis komerci kun la mamelukoj, kaj nome kun konsento de baronoj de Akko. La mongola ĥano Abaga proponis al Eduardo nur malgrandajn helpajn taĉmentojn. Kiam la princo estis konstatinta, kiel vana estas lia klopodo, li revenis en la jaro 1272 en Anglion, kie atendis lin jam la reĝa krono. Sed antaŭe li preskaŭ pereis dum provo je atenco. Tio estis la fino de la lasta grava krucmilita klopodo en Orienta Mediteraneo.[37] Tiu lasta klopodo estis konsiderita de kelkaj fakuloj kiel la Naŭa krucmilito.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Naŭa krucmilito.

Fino de la krucistaj ŝtatoj redakti

 
Miniaturo de la sieĝo al Akko (1291) (Estoire d'Oultre-Mer, BNF fr. 2825, fol 361v, ca. 1300).

En la jaro 1268 estis konkerita kaj neniigita fare de la mamelukoj Antioĥio. En la jaro 1271 Bajbars konkeris krucistan burgon Krak des Chevaliers kaj ekde tiu tempo li iom post iom likvidis la lastajn restojn de la krucistaj ŝtatoj. En la jaro 1289 estis konkerita kaj rabita Tripolo. La 18-an de majo 1291 falis post sieĝado Akko kun la lastaj restoj de la krucistaj dependaĵoj. La kristanoj, kiuj ne sukcesis fuĝi, estis murditaj. La havenurboj estis detruitaj kaj la novaj centrejoj estis pli poste konstruitaj pli malproksime de la maro, por ke ili ne povu servi kiel bazejoj por plua kristana ofensivo. La latinaj dependaĵoj konserviĝis sole sur Kipro. Spit tion la, Otomana censoregistroj de bizancaj preĝejoj montras, ke plej paroĥoj en la iamaj krucmilitaj ŝtatoj survivis almenaŭ ĝis la 16-a jarcento kaj restis kristanaj.[38][39]

Scivolema demando traflugas: kial la okcidentaj regnoj de la konkerita Palestino kaj najbaraj landoj ne rezistis kontraŭ la oftaj atakoj de armeoj arabaj kaj turkaj? Historiistoj proponas tiujn konsiderojn: Se pri la krucmilitistoj partoprenintaj en la unua krucmilito eblas, kun bona certeco, kalkuli ilian nombron: de dek al dukdek mil armeanoj, malfacilas kalkuli la nombron de la restintoj en la konkeritaj lokoj por ilin defendi, kaj ankaŭ la laŭtempan anstataŭiĝon de militistoj senfortigitaj en bataloj aŭ elĉerpitaj pro la aĝo maljunuliganta.

El la malmultaj dokumentoj, eblas priskribi realon ne multe gajan. Por la regno de Jerusalemo, reĝo Baldueno disponis pri 577 kavaliroj kaj pri 5000 soldatoj. Ankaŭ la kontingento je dispono en la princolando de Antiokio atingis nur la mezuman nombron de 500 kavaliroj kun 4000 soldatoj parte utiligitaj ankaŭ kiel kavalira militista. La graflando de Tripoli, male, disponis nur pri 400 kavaliroj. Sume, 1000/1200 kavaliroj kaj 10 000 soldatoj dividitaj en etaj garnizonoj, el kiuj oni devas malaldoni la malsanulojn, konstante atakitaj kaj ĉiam atendantaj... helpotrupojn el la eŭropaj landoj. Kiam araboj atakis Askalonon, Baldueno povis alfronti la atakantojn nur per 260 homoj ĉevalrajdaj kaj 700 soldatoj. La bataloj kombiniĝis en la proporcio de unu kontraŭ tri. Fulkerio el Chartres rakontas ke mem defendis Jerusalemon, Jafon, Raman, kaj Ĥajfon per la trupo de 300 kavaliroj. En 1167 Amalriko marŝis kontraŭ turkan armeon kun 374 kavaliroj kaj neprecizigita nombro de infanterianoj; kontraŭ Saladino en 1170 li povis disponi pri 250 kavaliroj kaj pri 2000 soldatoj. Baldueno la 4-a, fine, gajnis konsiderindan venkon batalante kun escepta nombro de... 700 kavaliroj.

Aleksandria krucmilito redakti

 
Miniaturo pri la Rabado de Aleksandrio (1365), manuskripto el Reims, fare de Guillaume de Machaut.

En duono de la 14-a jarcento la egipta Aleksandrio estis unu el la plej riĉaj havenoj apud Mediteraneo. Kipra reĝo Petro la 1-a pro ekonomiaj kaŭzoj decidiĝis, ke li aranĝos kontraŭ Aleksandrio krucmiliton. Li veturis tri jarojn tra Eŭropo kaj serĉis monon kaj soldatojn. En la jaro 1365 sur insulo Rodiso amasiĝis floto de la reĝo, kiu eknavigaciis renkonte al Aleksandrio kaj dum mallonga batalo Petro la 1-a sukcesis konkeri Aleksandrion. la konkerita urbo estis donita al la soldatoj je libervolo, kiuj murdis milojn da lokanoj kaj akiris enorman militakiron. Nur je tri tagoj pli poste venis al la urbo grandega islamana armeo. Petro la 1-a prijuĝis, ke li plej prefere ne defendus la urbon kaj decidiĝis al tuja evakuado. Mamelukoj tiel reakiris la rabitan urbon preskaŭ senbatale kaj la ekspedicio de reĝo finiĝis per fiasko.

La sekvoj kaj taksadoj de la krucmilitoj en Sanktan landon redakti

La taksadoj de la krucmilitoj en Sanktan landon estas tre disputplenaj. Pli malnova hostoriografio emfazis ilian alporton kaj reciprokan kulturan ŝanĝon inter la okcidenta kristana civilizo kaj la araba mondo. En mezo de la 20-a jarcento eklezia historiisto Pavel Říčan ekzemple skribis:

 
 Granda estis rea kultura atingebleco de la krucmilitoj. En la okcidenta Eŭropo ili disvastiĝis horizonton tra la nuntempa mondo per ekkono de landoj ĝis tiu tempo nekonataj. Okcidento ekkonis pli fajnajn vivbezonojn. Estis importita antaŭe nekonata aŭ tre rara varo. La komerco ascendis. Apud la kavalireco estiĝas urba ŝtato kaj tiu riĉiĝas. Kvociento de laikoj en pastra vivo ascendis. La ekkono de la islama kultura mondo kaj la islama pieco kondukis al certa koncepto de toleremo, sed en neabunda mezuro. En alia flanko plifortiĝis la kredo en mirakloj kaj en pardonbiletoj kaj lojaleco al papo, kiu stariĝis frunte de tiel vigla kaj longe daŭranta movado. Grandan signifon la krucistaj ekspedicioj havis por evoluo de la kavalireco kaj por ties karaktero. La atentemo estis en certa mezuro forturnigita de enlandaj kvereloj, kiam al la glavoj de kavaliroj proponiĝis celo en la sankta milito kontraŭ la nekredantoj. Kreskis konscio, defendi per la glavo la malfortulon, konservi la donitan vorton, ne makuligi la honoron plenigis nocion de la kristanisma kavaliro, eĉ kiam la fakto restis en plimulto de okazoj malproksime post la idealo. 

La nuntempa historia esplorado estas ofte karakterize pli skepta kaj ĝi allasas, ke la sekvoj de la krucmilitoj en Sanktan landon por la eŭropa socio estis prefere negativaj. Skribis fama franca historiisto Jacques Le Goff jenon:

 
 La krucmilitoj, eĉ ankoraŭ antaŭ ol ili finiĝis per absoluta fiasko, ne satigis sopiron de okcidenteŭropanoj pri la grundo, do ili devis en Eŭropo, kaj unue en evoluo de agrikulturo, rapide serĉi solvon, kiun la transmara iluzio ne alportis al ili. Sankta lando, okazejo de bataloj, ne estis per tiu fonto de akiraĵoj - bonaj aŭ malbonaj -, kiujn ŝateme priskribis konfuzigitaj kaj ofte konfuzigantaj historiistoj. La krucmilitoj alportis al la kristana mondo nek komercan ekfloron, kiu naskiĝis el antaŭaj rilatoj al la islama mondo kaj el la interna evoluo de la okcidenteŭropa ekonomio, nek teknikan progreson kaj produktojn, akiritaj per aliaj vojoj, nek intelektan armilaron, havigita pere de tradukistaj centrejoj kaj bibliotekoj en Grekio, en Italio (precipe sur Sicilio) kaj en Hispanio, kie la rilatoj estis neproporcie malpli larĝaj kaj pli fekundaj ol en Palestino, nek eĉ tiun ŝatemon en lukso kaj moliĝintajn morojn, pri kiuj morozaj moralistoj en la okcidenta Eŭropo konjektas, ke ili estas privilegio de Oriento kaj venenigita donaco de la nekreduloj al naive kredantaj, sendefenduloj kontraŭ sorĉoj kaj sorĉaferoj de Oriento… Unusola eble frukto, kiun la kristanoj alportis el la krucmilitoj, estas miaopinie abrikoto
 
Miniaturo en kiu aperas Filipo la 2-a de Francio alvenanta en orienta Mediteraneo (Royal MS 16 G VI, mezo de la 14-a jarcento.

La krucistaj ekspedicioj en Sanktan landon tre profundigis abismon inter la okcidentaj kaj la orientaj kristanoj. La malamikeco inter la ortodoksaj bizancanoj kaj latinanoj gradiĝis ĝis skandala konkero kaj rabigo de Konstantinopolo en la jaro 1204. La papo sekve kondamnis la partoprenintojn de tiu ĉi agado, sed la estiĝinta konflikto kvietigita ne estis. Profundiĝis ankaŭ konfliktoj inter partoprenintoj el diversaj landoj kaj iliaj komandantoj. Kiel ekzemplo povas servi politikaj disputoj inter germanoj kaj francoj aŭ inter regantoj Filipo la 2-a kaj Rikardo la 1-a Leonkoro. La realigo de la krucmilitoj en la alia flanko ebligis formigon de novaj kaj tre signifaj ekonomiaj ligiloj inter Okcidento kaj Oriento, sekurigataj precipe per la italaj urboj. Tiuj riĉiĝadis el luigado de ŝipoj kaj pruntedonoj al la krucistoj kaj akiris superecon en Mediteraneo. Sed la komerco en levanteniaj urboj, kiu daŭris eĉ post la finigo de la ekspedicioj, ne estis por ili tiel grava kiel ligilo al Aleksandrio kaj Konstantinopolo. Tamen la vojo inter la eŭropajn centrejojn de komerco kaj kulturo estis malfermita por ili.

En la tempo de ekspedicioj en la eŭropaj urboj laŭ orientaj modeloj evoluis novaj metioj, kio alportis al la urboj grandan riĉaĵon. La servutuloj, revenintaj el la ekspedicioj, estadis eĉ kun la familioj liberigataj el sia servuteco. Eta kavaliraro pli prefere malriĉiĝis, ĉar ties esperoj por riĉa rento kaj socia kresko realiĝis nur parte. La fina debaklo de la ekspedicioj malfortigis la papecon, sed ĝi alportis al la eklezio financajn profitojn kaj plifortigon de la interna centralismo. Riĉiĝis eĉ la regantoj, kaj nome danke al la posedaĵo de kavaliroj, kiuj ne revenis el la ekspedicioj.

La financado de la ekspedicioj fariĝis motivo al plialtigado de papaj financaj postuloj kaj al vendado de pardonbiletoj. Ties sekvo estis relativa malriĉigado de la loĝantaro de la okcidenta Eŭropo. La militordenoj ne kapablis defendi la kristanan teritorion en Sankta lando, ili do retiriĝis en Eŭropon kaj ĉi tie ili celiĝis al batalo kontraŭ kelkaj paganaj etnoj (la germanaj kavaliroj) aŭ financa entreprenado (la templanoj).

La krucmilitojn akompanis grandegaj perfortaĵoj: kontraŭjudaj pogromoj, rabigo kaj murdado post la konkero de Jerusalemo, Konstantinopolo kaj aliloke. La entuziasmiĝo por la "sankta" afero tiel en multaj lokoj ŝanĝiĝis en politikon kaj skandalon.

Malgraŭ tio, ke plimulto de la kultura interŝanĝo inter la araba kaj la kristana mondoj okazis en la tempo de Reconquista trans Pireneoj, kelkaj fruktoj venis en Eŭropon pere de kristanoj en Antaŭa Oriento. Tio estis ekzemple sukerkano kaj konoj pri produktado de sukero, teknologio de teksado de kelkaj raraj ŝtofoj kaj eble eĉ pri produktado de kelkaj specoj de vitro. La krucistoj interkonatiĝis kun multaj akiraĵoj de vivstilo de la oriento, sed ili alproprumis ilin plimulte nur tiuj, kiuj ekloĝis en la oriento.

Krucmilitoj sur la eŭropa kontinento redakti

Reconquista redakti

 
Batalo de la Reconquista el la verko Cantigas de Santa Maria.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Reconquista.

La disintegrigo de la Kaliflando de Kordovo en suda Hispanio kreis la oportunon por la "Reconquista" [rekonKISta] (Rekonkero), kiu komencis en 1031. La nordaj kristanaj regnoj nek havis komunan identecon nek kunhavis historion, kiu fakte estis bazita sur iama tribo aŭ etneco. Kiel rezulto, Leono, Navaro kaj Katalunio unuiĝis kaj dividiĝis kelkajn fojojn dum la 11-a kaj 12-a jarcentoj. Kvankam malgrandaj, ĉiuj disvolvigis aristokratan militan teknikon.[40] Je la epoko de la Dua krucmilito la tri regnoj estis jam sufiĉe povaj por klopodoj al konkero de islama teritorio - en Kastilio, Aragono kaj Portugalio.[41] En 1212 la hispanoj venkis en la Batalo de Las Navas de Tolosa kun apogo de 70 000 eksterlandaj luktantoj kiuj plenumis la predikon de la papo Inocento la 3-a. Multaj eksterlandanoj foriris kiam ili vidis la toleremon kiun hispanoj montris por la venkitaj islamanoj. Por hispanoj, la "Reconquista" estis milito por dominado pli ol milito por ekstermado.[42] Tio kontrastis kun la traktado kion oni faris al la kristanoj kiuj estis vivintaj sub islama regado, nome la Mozaraboj. La Roma rito estis trudita al ili, kaj la lokaj kristanoj estis absorbitaj en la ĉeftendenca katolikismo.[43] Al-Andalus, tio estas la islama Hispanio, estis komplete nuligita en 1492 kiam la Emirlando de Granado kapitulacis post longa milito. Je tiu momento la restintaj islamaj kaj judaj hispanoj estis elpelitaj el la duoninsulo, kiel lasta epizodo de multaj jarcentoj de intermitaj militoj de kristanoj kontraŭ islamanoj kio ofte estis konsiderita kiel krucmilito.[44]

La unua sveda krucmilito redakti

 
Krucistoj en Finnlando.

La unua sveda krucmilito estis legenda armea ekspedicio sendita ĉirkaŭ la jaro 1150, tradicie oni prezentas ĝin kiel konkeron de Finnlando fare de svedoj kaj kun tio kunigita turno de paganaj finnoj al kristanismo. Laŭ legendo la krucmiliton gvidis reĝo Eriko la 9-a. Episkopo Henriko de Upsala, kiu akompanis la reĝon dum la ekspedicio, restis en la konkerita Finnlando kaj fariĝis martiro.

Sed la faktoj ĉirkaŭ tiu ĉi krucmilito estas objekto de diskutoj inter multaj historiistoj. Neniaj arkeologiaj trovitaĵoj konfirmas, sed nek kontraŭdiras la eventojn en Finnlando dum la sveda regado priskribataj en skribfontoj el la 40-aj jaroj de la 13-a jarcento. Al tio ankoraŭ ne estas mencio pri ĉi tiea diocezo kaj la finna episkopo antaŭ la jaro 1250 inter la ceteraj svedaj ekleziaj registroj.

Tiutempe la liberaj bienuloj respondecis al jarlo. Ties sekvo estis teorio, ke Eriko la 9-a gvidis la ekspedicion ankoraŭ antaŭ tio, antaŭ ol li fariĝis la reĝo aŭ minimume en la tempo, kiam li estis pretendanta pri la trono. La legendo notas nenian jaron, kiam la krucmilito devis okazi, kaj la provoj precizigi tiun ĉi daton precize al la jaro 1150 estas plimulte pli postaj spekulativoj. Ĉio ĉi, kion oni hodiaŭ scias pri reĝo Eriko kaj episkopo Henriko, estas, ke en mezo de la 12-a jarcento kun la plej granda verŝajneco ili ludis en Svedio gravan rolon.

Fakto ankaŭ estas, ke la militiron orienten kutime partoprenis episkopo el Linköping kaj ne el Upsalo. Tamen en mezo de la 12-a jarcento regis en Balta Maro tre kruelaj tempoj. La svedoj kaj la finnoj havis oftajn konfliktojn kun Novgorodo. Pro tio kelkaj svedaj armeaj ekspedicioj povis esti celitaj en Finnlandon. Rimarkinde estas, ke precipe mallongaj okazintaĵoj el la unua novgoroda kroniko el la jaro 1142 priskribas la svedan "princon" kaj episkopon kun floto de sesdek ŝipoj, kiu neniigis jam la trian novgorodan komercan ŝipon ie "sur alia flanko de la maro" kaj kiuj venis por io multe pli grava.

La dua sveda krucmilito redakti

 
Jarlo Birger, kiu en la jaro 1249 komencis konkeradon de Finnlando.

Cent jarojn post la unua sveda krucmilito estis aranĝita la dua krucmilito en Finnlandon. Ĝi estis ekspediciita inter la jaroj 1239 - 1256 kaj pro tiu ĉi militiro Finnlando fariĝis parto de Svedio por pluaj 550 jaroj.

Pro sekvoj de batalo apud Lihule en la jaro 1220 kaj je dudek jaroj pli poste en batalo ĉe Nevo la svedoj estis forpuŝitaj fare de rusoj el Baltio, tiuj devis esti devigitaj serĉi novajn teritoriojn aliloke. Ili celis do sian atentemon oriente en regionon de Tavastio, kies loĝantaro ĉirkaŭ la jaro 1230 malferme stariĝis kontraŭ kristanismo; tial papo en la jaro 1237 apelaciis al krucmilito. La sveda jarlo Birger aranĝis ekspedicion trans la maron, por ke li ekataku kontraŭ Tavastio. Post la milito estis en Finnlando proksime de urboj Turku kaj Koroinen (nuntempa distrikto de Turku) fondita sveda malnova burgo Lieto, proksime de nove establita episkopa rezidejo. Ekde la jaroj 1248 - 1249 la episkopan postenon en Finnlando oficis la sveda Bero, la oficisto nomumita rekte de la sveda reĝa kortego. Bero havis en siaj manoj ĝis la jaro 1280 en Finnlando ankaŭ profanan potencon, precipe poste prenado de impostoj. En la jaro 1249 dominikanoj establis la unuan monaĥejon en Finnlando.

Kvankam la gvidanto de la dua sveda krucmilito jarlo Birger konkeris Finnlandon, hejme intertempe liaj nobeloj preparis kontraŭ li rezistmovadon kaj tenajlumis liajn reĝajn leĝpovojn, kiuj estis donitaj al nobelaro.

La tria sveda krucmilito redakti

 
Viborga kastelo, konstruita fare de svedoj je interŝanĝo de la 13-a kaj la 14-a jarcentoj dum la tria sveda krucmilito

La tria sveda krucmilito estis armea militiro de Svedio aranĝita en la jaro 1293. La celo de tiu ĉi ekspedicio estis Karelio en la orienta Finnlando, la regiono tiam priregata de rusaj princoj el Novgorod kaj gvidis ĝin Tyrgils Knutsson. Tiu ĉi krucmilito per sia geografia amplekso fine kreis limojn inter ortodoksa oriento kaj katolika okcidento, post tio kiam rusoj komencis validigi sian influon super la orienta parto de Finnlando. Kvankam intertempe la svedoj sukcesis subkontroligi plimulton de la lando kaj dum la 13-a jarcento firmigis siajn poziciojn kaj konstrui multnombrajn burgojn por subteni ĉi tiean svedan potencon kontraŭ malobeemaj regionoj ĉirkaŭ Turku, en Tavastio kaj Viborg. La konflikto finiĝis en la jaro 1323 per Interkonsento de Nöteborg inter Svedio kaj Novgorod pri fiksigo de la komunaj limoj.

La markigo "krucmilito" estas por tiu ĉi ekspedicio tre nehistoria, tio estis pli prefere unu el multaj haŭlaj armeaj konfliktoj dum sved-novgorodaj militoj.

Krucmilito kontraŭ la katarismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Albigensismo.
 
Miniaturo montranta masakron de kataroj (BL Royal 16 G VI, fol. 374v, 14-a jarcento.

Okazis ankaŭ granda krucmilito de kristanoj kontraŭ aliaj kristanoj en kio nun estas suda Francio, precipe en Okcitanio, en la unua duono de la 13-a jarcento: nome la Krucmilito kontraŭ la Kataroj. La herezo de albigensismokatarismo disvolviĝis en suda Gaŭlio, kaj la papo Inocento la 3-a fariĝinte konvinkita, ke milito estis neevitebla, petis la reĝon de Francio krucmiliti kontraŭ la herezaj nobeloj de la sudo. La krucmilito daŭris dum 1209-29 kaj fariĝis milito de politikaj ambicioj, grandaj masakroj, bruligitaj herezuloj kaj bruligitaj vilaĝoj. En Béziers, la tuta loĝantaro, kaj albigensoj kaj oficialaj katolikoj, estis same mortigita pere de glavo, eĉ tiuj, kiuj estis rifuĝintaj en la katedralo. "Mortigu ilin ĉiujn. Dio rekonos la siajn", (Tuez-les tous, Dieu reconnaîtra les siens) onidire respondis Arnaud Amaury la papa reprezentanto, kiam oni pridemandis lin kiel distingi inter "bonaj kristanoj" kaj "herezuloj". "Onidire" pro tio ke tiu frazo troviĝis unuafoje neamike registrita en memoroj de fratulo kvindek jarojn post la okazintaĵoj. En 1213 la milito turnis al la favoro de la katolikaj armeoj. La milito estis batalita kastelo post kastelo. En 1229 la franca reĝo kaj la katolikaj armeoj fine venkis la sudon, konstruante Francion kiel granda nacio kaj savinte katolikismon kiel ununura eklezio.

La Albigensa krucmilito, estis nomita laŭ la urbo Albi, unu el la centroj de katarismo.[45] Tio montris, ke tiu krucmilito estis pli efektiva batalante kontraŭ la subtenantoj de herezuloj kontraŭ la herezuloj mem. Toleremaj feŭdaj senjoroj suferis konfiskojn. En 1212 la premo estis suferita en Milano kiu toleris katarismon.[46] Poste aliaj subpremadoj de herezuloj en aliaj landoj estis simile nomitaj kiel krucmilitoj.

Krucmilito kontraŭ polabaj slavoj, baltoj kaj aliaj redakti

La ordeno de germanaj kavaliroj kaj la livonia ordeno ankaŭ krucmilitis kontraŭ baltaj nekristanoj en la regiono de la hodiaŭaj ŝtatoj Litovio, Latvio, Estonio kaj orienta Pollando. La ordeno de germanaj kavaliroj konkeris Orientan Prusion kaj instalis stabilan ordenan ŝtaton tie, kiu prosperis dum jarcentoj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Husmovado.

Aliaj nomitaj krucmilitoj estis gviditaj kontraŭ la "malobeemaj" regantoj Frederiko la 2-a Ŝtaŭfa kaj kontraŭ Jiří z Poděbrad.

Ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Notoj redakti

  1. Asbridge 2012, p. 27.
  2. Kutime en la krucmilitaj movadoj kaj militoj elstaris la celo liberigi la kristanajn sanktejojn kaj malfermi la vojon al la kristanaj pilgrimantoj. Pri la viktimoj de tiuj militoj, historiistoj kaj esploristoj kutime montras akordiĝi pri la nombro: ŝajnas do ke inter kristanaj kaj saracenoj – inter perdoj sur la militaj kampoj, epidemioj kaj aliaj danĝeraj eventoj – la mortintoj en la “ducentjara milito” atingas la nombron de kvindek miloj da viktimoj. Neniu imagis krucmilitojn ĝis kiam islamo permesis pilgrimojn ĝis la sanktaj lokoj de kristanismo. La krucmilitaj volontuloj parolis pri si pri “militistaj pilgrimantoj!” (il Timone, n. 134, Vivaio p. 66).
  3. Tyerman 2019, pp. 14–15.
  4. Asbridge 2012, pp. 14–15.
  5. Rodney Stark, Gli eserciti di Dio. Le vere ragioni delle crociate, Lindau, 2010. p. 365.
  6. Tyerman 2019, pp. 18–19, 289.
  7. Asbridge 2012, p. 34
  8. Hindley 2004, pp. 20–21
  9. Chazan 1996, p. 60
  10. Tyerman 2006, pp. 99–100
  11. Asbridge 2012, p. 41
  12. Asbridge 2012, pp. 59–61
  13. Asbridge 2012, pp. 72–73
  14. Asbridge 2012, pp. 96–103
  15. Asbridge 2012, p. 106
  16. Jotischky 2004, pp. 62–63
  17. Tyerman 2019, p. 156
  18. Mahoney 2011, p. 44.
  19. Jotischky 2004, p. 85
  20. Asbridge 2012, pp. 201–218
  21. Asbridge 2012, pp. 228–229
  22. Jotischky 2004, pp. 84–91
  23. Tyerman 2006, pp. 35–36
  24. Asbridge 2012, pp. 429–430
  25. Asbridge 2012, p. 686
  26. Asbridge 2012, p. 509
  27. Asbridge 2012, pp. 512–513
  28. Asbridge 2012, p. 530
  29. Asbridge 2012, p. 530
  30. Jotischky 2004, p. 170
  31. Tyerman 2019, pp. 250–251.
  32. Jotischky 2004, pp. 206–212.
  33. Asbridge 2012, paĝoj 563–571
  34. Asbridge 2012, p. 569
  35. Asbridge 2012, pp. 574–576
  36. Tyerman 2006, pp. 770–775
  37. Asbridge 2012, pp. 643–644
  38. Asbridge 2012, p. 656
  39. Jotischky 2004, p. 131
  40. Jotischky 2004, pp. 183–184.
  41. Jotischky 2004, p. 188.
  42. Jotischky 2004, p. 191.
  43. Jotischky 2004, p. 131
  44. Lock 2006, pp. 212–213.
  45. Lock 2006, p. 163n.
  46. Jotischky 2004, p. 193.
  47. Laŭ Christopher Tyerman, (kiu instruas Historion pri Mezepoko en la Harrow School, en Middlesex (Usono), kaj estas ankaŭ aŭtoro de la volumo England and the Crusades, la invento de la krucmilitoj kaj de nombraj artikoloj pri tiu temo), pri “Krucmilitoj” dekomence interesiĝis kronikistoj, sekve alvenis la erudiciaj eldonistoj de fontoj, kiel Bongars; poste la elegantaj barokaj apologetistoj celantaj glorigi kristanismon de la “kristanega” Suno-reĝo. Krucmiliton – jam konsideratan tamen militon inspiritan kaj gviditan de fanatismo kaj sentolero - alproprigis al si la enciklopediistoj kaj Voltaire; kaj invadis la romantika reago kun la granda historio de Mlchaud. Inter la sennombraj provoj nun tiu lia: prezenti la “krucmilitan problemon” en ĝia tuteco: ne nur en ĝia tradicia sinsekvo de ekspedicioj al la Sankta Lando dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj, sed ankaŭ en ĝiaj sennombraj variaĵoj (ne “degeneroj”). de la peninsulo hispana al Nordeŭropo... Kaj rezultas kadro en kiu fanatismo estas aspergita per la sento de la devo defendi kristanismon.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Crusades en la angla Vikipedio.