Tripolo
ĉefurbo de Libio
(Alidirektita el Tripoli)
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Libio. Pri aliaj signifoj temas artikolo Tripolo (apartigilo).
Tripolo, arabe: (طرابلس (الغرب, estas la ĉefurbo de Libio kaj la plej grava haveno de la lando. Por fari diferencon de la sama urbo en Libano, oni ankaŭ nomas la libian urbon "Okcidenta Tripolo".
Tripolo | |
arabe: طرابلس الغرب Tarabulus al-Gharb, angle Tripoli, turke Trablus | |
urbo | |
|
|
Oficiala nomo: طرابلس الغرب | |
Kromnomo: Okcidenta Tripolo | |
Ŝtato | Libio |
---|---|
Ŝabiato | Distrikto Tripolo |
Historiaj regionoj | Tripolio, Antikva Romio, Bizanca imperio |
Maro | Mediteraneo |
Situo | Tripolo |
- alteco | 81 m s. m. |
- koordinatoj | 32° 54′ 08″ N 13° 11′ 09″ O / 32.90222 °N, 13.18583 °O (mapo) |
Areo | 400,0 km² (40 000 ha) |
Loĝantaro | 1 065 405 (2006) |
Denseco | 2 663,51 loĝ./km² |
Fondo | 7-a jarcento a.K. |
Horzono | UTC+2 |
Telefona antaŭkodo | 21 |
Situo enkadre de Libio
| |
Situo enkadre de Afriko
| |
Vikimedia Komunejo: Tripoli | |
Retpaĝo: www | |
Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 1 293 016 loĝantoj sur areo de 3 127 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 414 loĝantoj/km².
Historio
redaktiLa urbo fondiĝis 7 jarcentojn antaŭ Kristo. Ankaŭ la romianoj havis tie gravan havenon. Dum la epoko de la itala kolonio 1911-1943 ĝi estis administrejo. Dum la 2-a mondmilito Tripolo estis parto de milita fronto en Afriko. Baldaŭe pro la nafto la ĉefurbo multe evoluis, nuntempe apartenanta al la plej gravaj afrikaj urboj.
Vidindaĵoj
redakti- triumfa arko de Marcus Aurelius
- fortikaĵo ruĝa
- moskeo Gurgi de 1833
- moskeo Karamanli
- moskeo Ĝama en-Naga el la 10-a jarcento
- Bab al-Azizia, la eksa bazo de Muamar Kadafi