Tesalonika reĝlando

La Tesalonika reĝlando (en greka: Βασίλειο της Θεσσαλονίκης) estis nelongdaŭra krucisma ŝtato fondita post la Kvara Krucmilito sur la konkeritaj teritorioj el la Bizanca Imperio. Ties ĉefurbo estis Tesaloniko kaj estis vasalo de la Latina imperio. Post la konkero de Konstantinopolo fare de la armeoj de la Kvara Krucmilito en 1204, la nobeloj de Bizanco fuĝis kaj establiĝis kaj en Malgranda Azio (Nicea imperio, Trebizonda imperio), kaj en Trakio kaj Epiro en la eŭropa greka teritorio (Epira despotlando).

La Latina Tesalonika reĝlando estis organizita baze sur la okcidentaj modeloj. Tie Heptapirgjono de Tesaloniko.

La markizo Bonifacio de Montferrato, unu el la estroj de la Krucmilito, aĉetis la rajtojn el Venecio pri Tesaloniko, kie li establiĝis kiel reĝo post malsukceso esti elektita imperiestro de la nova Latina imperio. Bonifacio etendis sian regnon norden por inkludi Makedonion kaj suden por inkludi Tesalion. Li estis sukcedita kiel reĝo en 1207 fare de sia infana filo Demetrio de Montferrato. [1] Tamen, inter 1215 kaj 1217, Teodoro Komneno Dukas de Epiro konkeris plej parton de Makedonio, kaj poste premis super Tesalio. Teodoro atakis la Tesalonikan reĝlandon, kiu estis malfortigita pro la foriro de multaj el ties krucmilitistoj kiuj estis revenintaj al Okcidenta Eŭropo. Teodoro eniris en Tesaloniko decembre de 1224 kaj elpostenigis Demetrion.[2][3]

NotojRedakti

  1. Lock, 1995, p. 58.
  2. Varzos, 1984, pp. 573-574.
  3. Lognon, 1950, pp. 141-146.

BibliografioRedakti

  • Lock, Peter (1995). The Franks in the Aegean, 1204-1500. Longman. ISBN 0-582-05140-1.
  • Lognon, Jean (1950). «La reprise de Salonique par les Grecs en 1224». Actes du VI Congrès international des études byzantines (Paris 1948) I: 141-146.
  • Varzos, Konstantinos (1984), Η Γενεαλογία των Κομνηνών, Tesaloniko: Κέντρο Βυζαντινών Ερευνών