Dominikanoj

romkatolika ordeno

La dominikanoj estas katolika ordeno fondita de Domingo de Guzmán en la 13-a jarcento. Ĝia latina nomo estas Ordo Praedicatorum (mallonge OP, = ordeno de la predikantoj). Al ĝiaj principoj apartenas la malriĉeco kaj la rajto de la subaj rangoj partopreni en decidoj kaj en la elekto de superuloj.

Dominikanoj
emblemo
ordeno almozanta • unua ordeno • organizaĵo
Komenco 1216 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Basilica of Saint Sabina
Moto Laudare, benedicere, praedicare.
Fondinto(j) Sankta Dominiko vd
Filioj Nuns of the Order of Preachers vd
Posedatoj Baziliko Santa Maria Novella • Theatiner-preĝejo, Munkeno • Basilica of Sant'Eustorgio • Baziliko de Sankta Dominiko • Sant'Anastasia • Altarpiece of St. Vincent Ferrer • Colegio Mayor Universitario Santo Tomás de Aquino • Monasterio de Santo Domingo el Real • Holkham Bible • St Saviour's Church, St. Dominick Street, Dublin • Santa Maria delle Grazie vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Sankta Dominiko en fresko en Florenco

Fine de mezepoko kaj komence de renesanco la dominikanoj havis elstaran rolon en la inkvizicio kaj ofte havis la rolon de akuzantoj kaj ekzamenantoj. Sed ankaŭ kelkaj dominikanoj estis viktimoj de inkvizicioj, ekzemple Giordano Bruno.

Tre konata ordenano estis Tomaso de Akvino, kiu formulis la devizon contemplari et contemplata aliis tradere (latine: kontempli kaj pludoni la kontemplaĵon).

Institucioj redakti

Vidu ankaŭ redakti