Tomaso de Akvino

Tomaso de AkvinoTomaso la Akvinano (latine Thomas AquinasThomas de Aquino, genitive Thomae AquinatisThomae de Aquino; naskiĝis la 28-an de januaro 1225 en la kastelo de Roccasecca apud Akvino, mortis la 7-an de marto 1274 en Fossanova), la "Anĝela Doktoro", estas unu el la ĉefaj filozofoj kaj teologoj de la Okcidento, la fondinto de Tomismo aŭ okcidenta skolastikismo ene de kiu li estis konata ankaŭ kiel Doctor Angelicus (Anĝela Doktoro) kaj Doctor Communis.[1] Li penis unuigi fidon kaj racion, sciencon kaj religion. En lia epoko kaj lando, scienco estis la filozofio de Aristotelo kaj religio estis kristanismo, precipe katolikismo. Li priskribis sian unuigitan sistemon en sia majstra verko, Sumo Teologia, en kiu li klarigas kristanismon laŭ la filozofiaj ideoj de Aristotelo. Kiel Aŭgusteno kombinis Platonon kun la Biblio, tiel same Tomaso kombinis Aristotelon kun ĝi.[2][3] La uzo de antikvaj libroj (anstataŭ iaspeca scienco) kiel fonto de vero estis tre tipa por lia epoko.

Sankta
Tomaso de Akvino
Doktoro de la Eklezio
Altara artaĵo en Ascoli Piceno, Italio, fare de Carlo Crivelli (15-a jarcento)
Altara artaĵo en Ascoli Piceno, Italio, fare de Carlo Crivelli (15-a jarcento)
Persona informo
Thomas Aquinos
Naskonomo Tommaso d'Aquino
Naskiĝo 1-an de januaro 1225 (1225-01-01)
en Roccasecca, Akvino, Flag of the Kingdom of Sicily (inverted).svg Reĝlando Sicilio
Morto 7-an de marto 1274 (1274-03-07) (49-jara)
en Monaĥejo Fossanova, Rome, Flag of the Papal States (pre 1808).svg Papa Ŝtato
Tombo Church of the Jacobins [#]
Religio katolikismo [#]
Lingvoj latinaitala [#]
Loĝloko Aquino [#]
Alma mater Universitato de Parizo • Universitato de Napolo [#]
Memorigilo Tomaso de Akvino
Familio
Patro patro de Tomaso de Akvino [#]
Edz(in)o
Profesio
Okupo itala teologo kaj filozofo
Laborkampo filozofioteologio [#]
Verkado
Temoj Tomismo, okcidenta skolastikismo
Verkoj Sumo Teologia
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
Honorata en Katolikismo, Anglikanismo, Luteranismo
Kanonizo 1323 de papo Johano la 22-a
Festotago 28-a de januaro
Atributoj La Sumo Teologia, modelo de preĝejo, suno sur brusto de dominikana frato
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sankta Tomaso ankaŭ estas unu el la ĉefaj sanktuloj de la Katolika Eklezio. La Eklezio sanktuligis lin je 1323 kaj nomis lin Doktoro de la Eklezio je 1567. Lia festotago estas la 28-a de januaro.

VivoRedakti

 
Santo Tomás de Aquino (1650), de Murillo. Olepentraĵo sur tolaĵo. 96x68 cm.

Tomaso de Akvino naskiĝis en la nuna itala provinco Frosinone, kiel la sepa filo de Landulfo, ĉefo de unu el la plej potencaj familioj de suda Italio. Lia onklo estis imperiestro Frederiko Barbarossa, kaj lia patrino estis grafino el norda Francio. Li studis ĉe la Universitato de Napolo, kie li eltrovis la filozofion de Aristotelo kaj la ordenon de la dominikanoj. Ambaŭ profunde formis lian vivon.

En 1244, baldaŭ post la morto de sia patro, Tomaso decidis eniri en la Dominikanan Ordenon, sed lia familio kontraŭstaris lin. Liaj fratoj kaptis lin kaj tenis lin kiel malliberulon, eĉ tentinte lin per virino. La Dominikanoj, petinte la papon kaj imperiestron, fine gajnis lian liberecon, kaj Tomaso vojaĝis al Parizo por studi ĉe la universitato Sorbono.

En Parizo, li studis sub Alberto la Granda (Albertus Magnus), la tiama plej granda filozofo de Eŭropo kaj ĉefa ĉampiono de Aristotelo. En Parizo, la verkoj de Aristotelo komencis esti disvastigitaj per latinaj tradukoj el la araba traduko (el la greka originalo). Tomaso iĝis la preferata studento de Alberto kaj sekvis lin al Kolonjo en 1248. Ĉar li estis malrapida en maniero kaj dika en korpo, li ricevis la moknomon "La Muta Bovo".

Dum la 1250-aj jaroj Tomaso iĝis populara profesoro pti teologio en Parizo. Li prelegis brile, pensis klare kaj akre kaj stilis latinon simple sed ankoraŭ precize.

Dum la 1260-aj jaroj Tomaso revenis al Italio kaj restis tie, precipe en Romo. Li rifuzis postenojn de ĉefepiskopo de Napolo kaj de abato de Monte Cassino, ĉar li deziris instrui. Komencinte en 1265, laŭ propono de la papo, li verkis sian komentarion pri Aristotelo, precipe pri Metafiziko, Fiziko, De Animo, Etiko, Politiko, kaj la Antaŭa Analitiko.

En Romo li renkontis Vilhelmon de Moerbeke kaj instigis lin traduki Aristotelon el la originala greka en latinon. Ĝis tiam, Aristotelo estis ĉefe tradukita el la araba. Aristotelo estis enkondukita en Eŭropo pere de la araboj. La tradukoj de Vilhelmo estis tiel bonaj kaj laŭvortaj, ke Tomaso (kaj Danto) povis uzi ilin sen la greka.

En 1267 li komencis verki sian majstran verkon, Summa Theologica, kiun li ne estis fininta je sia morto.

En 1269 li revenis al Parizo por defendi Aristotelon, unuflanke kontraŭ la Aŭgustenanoj, kiuj vidas Aristotelon kiel minacon al kristanismo, kaj kontraŭ la Averosistoj, kiuj ja uzis Aristotelon kontraŭ la fido. La genio de Tomaso estis uzi Aristotelon por defendi la fidon!

En 1273 je iu decembra mateno dum meso li havis vizion de Dio. Poste li diris pri sia verkado, "Mi ne povas plue; mi vidis tiajn aĵojn, ke ĉio, kion mi verkis, ŝajnas kiel pajlo." En la sekva monato marto li mortis.

VerkoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Filozofia doktrino de Tomaso de Akvino kaj Avicenismo.
 
Super libros de generatione et corruptione

La ĉefa verko de Tomaso estas Summa Theologica, kiu klarigas kristanismon laŭ la filozofio de Aristotelo. Firme kredante, ke racio kaj fido ne povas kontraŭdiri unu la alian, li povis konstrui, je la surprizo de multaj, sintezon de kristanismo kaj Aristotelo. La sintezo estas konata kiel tomasismo, kiu hegemoniis kiel la ĉefa filozofio de Okcidento ĝis la 17-a jarcento kaj de katolikismo partikulare ĝis eĉ hodiaŭ.

En skizo, en la Summa, li traktas pri la naturo de Dio, anĝeloj kaj homoj, pri la kreo kaj Fino de la mondo, pri la virtoj (la tri kristanaj virtoj de fido, espero kaj amo, kaj la kvar moralaj virtoj de prudento, memregado, justeco kaj kuraĝo) kaj pri la sep katolikaj sakramentoj, klarigante kaj iafoje pruvante kristanan doktrinon per la filozofio de Aristotelo. Inter aliaj, ĝi enhavas unu el la plej bonaj klarigoj de la tre malklara kristana ideo, la Triunuo.

Laŭ strukturo, la Summa estas aro da demandoj, ĉiu pruvanta kaj klariganta iun kristanan veron, kutime per la ideoj de Aristotelo. En ĉiu demando Tomaso argumentis kontraŭ kaj por la demando.

La rezonado de Akvino en la Summa ĝenerale estas kohera kaj klara, sed iafoje ĝi estas malforta, eĉ suspektinda (ekzemple, kiam li argumentas pri la animoj de bestoj). Lia rezonado estas precipe malforta, kiam li rezonas laŭ etimologio, latina signifo aŭ metaforo.

Fido kaj Racio: Kvankam la Summa komenciĝas per pruvo de la ekzisto de Dio, ĝi ne ĝenerale pruvas kristanismon. Kontraŭe, Tomaso antaŭsupozas la verecon de kristanismo. Laŭ Tomaso ekzistas du ĉefaj fontoj de vero: la racio de homo kaj la vorto de Dio; scienco kaj religio, kiel ni dirus. La unuan ni bezonas por vivi tempe en la mondo, kaj la duan por eniri en eternan vivon en la ĉielo kun Dio. Kvankam ni povas atingi iom de la vero pri Dio sole per nia natura racio (kiel Aristotelo aŭ Kartezio faris), tio ne sufiĉas por savi nin el infero. Tial Dio malkaŝas al ni la veron, kiu sufiĉas por savi nin. Tia vero estas aŭ neatingebla sole per racio aŭ estas atingebla sed ne klare kaj sendube. Dio revelacias ĝin al ni per la dogmo de la eklezio, precipe per la Biblio. Sed tia dogmo ne estas la tuta vero, sed nur la vero necesa por iri al ĉielo. Kiel Galilejo trafe diris poste, "La Biblio montras kiel iri al ĉielo, ne kiel la ĉielo iras".

De vero, alivorte, parto estas pruvebla per racio, parto per fido, parto per fido kaj racio, kaj parto nek per fido nek per racio. La lastan scias Dio sed ne homo.

Ĉar fido kaj racio ambaŭ devenas de Dio, ambaŭ necese pravas (sed ne necese nia erarema uzo de ili). Tial, Tomaso konkludis ke fido nek estas tute pruvebla per racio (iuj veroj estas super racio) nek estas malpruvebla per racio (vero ne povas kontraŭdiri alian veron): "Kvankam fido nia ne estas subjekto de racio, ne tamen estas kontraŭ racio, sed super ĝi". Fido estas superracia sed ne kontraŭracia. (Komparu Unamunon.)

El la supra sekvas ke kristanismo (fido, religia kredo, ktp) ne estas sendube kaj en tuto pruvebla sole per racio aŭ scienco. Ĝia vero staras super la homa scipovo de scienco. Tial la antaŭsupozado de kristanismo estas por Tomaso ne trompo sed neceso.

Sed tio ne necesigas la nepruveblecon de kristanismo: kiel en matematiko, ni ne povas pruvi antaŭsupozon, se ĝi necesigas konkludon kontraŭdirantan. Tial Tomaso, por havi sistemon tute veran kaj logikan, devis diri ke kiu ajn racia argumento kontraŭ kristanismo devas enhavi eraron—eraron de logiko, scio aŭ kompreno. Ĉi tion li penis montri en Summa Theologica kaj Summa Contra Gentiles.

La naturo de homa scio: Kie Aristotelo diris, ke homa scio estas konstruita per racio sur la fundamento de faktoj kaj memevidentaj veroj, Tomaso konsentis, sed aldonis al la fundamento fidon, t.e., la malkaŝon de Dio. Post kvar jarcentoj, Kartezio kaj Locke denove reskribos la formulon de homa scio.

Tomaso el Akvino estis ne nur filozofo kaj teologo, sed ankaŭ poeto. Laŭ la ordono de papo Urbano la 4-a, kiu 1264 preskribis, ke la Festo de la Korpo kaj Sango de Kristo estu celebrata en la tuta eklezio, li verkis eŭkaristiajn himnojn, kiuj ĝis hodiaŭ estas kantataj. En ili sin ligas dogmatika klareco kun nobla latina versarto: Adoro te devote (esperante: Adoras mi devote, ADORU - Ekumena Diserva Libro n-ro 381), Pange lingva gloriosi corporis mysterium, 5a strofo: Tantum ergo sacramentum (Riverence ni kliniĝu, ADORU 378) kaj la sekvenco Lauda Sion salvatorem (Laŭdu, Cion, vian Kriston, ADORU 380).

Historiistoj pri filozofio altiras atenton ankaŭ al alia grandinflua distingo, nome al la supereco de la intelekto kompare kun supereco de la volo en la intelekta/spirita vivo de la homo. La unua estas teoriigita de Tomaso kaj ties skolo, la dua preferita de Sankta Bonaventura kaj de la franciskana skolo. Por Tomaso la ĉefa celo de la homo estas "vidi Dion", dum por Bonaventura tio estas la "ami Dion". Por ambaŭ, tamen, la vero estas la bono, kaj la bono estas la vero.

Post mortoRedakti

Kvankam lia filozofio, tomasismo, estis malakceptita dum lia vivo, post lia morto ĝi fariĝis la precipa filozofio de la universitatoj de la Okcidento ĝis la 17-a jarcento kaj de la Katolika Eklezio ĝis hodiaŭ. En la 14-a jarcento la nova sintezo estis belege esprimita en la poemo de Danto, La Komedio Dia. Post kelkaj jarcentoj de florado, tomasismo kiel skolo fariĝis malfekunda kaj fermita al novaj ideoj. Dum la 16-a jarcento, la Eklezio perdis potencon en norda Eŭropo (kie la Summa Theologica estis bruligita de Lutero), kaj dum la 17-a la fiziko kaj astronomio de Aristotelo estis malpruvita de Galileo. Kvankam tomasismo plejparte ne dependas de la malpruvita parto de Aristotelo, iom post iom ĝi perdis favoron. Sed eĉ post tri jarcentoj, nenia unuigita sistemo de filozofio leviĝis sur ĝiaj cindroj en la Okcidento.

Dum la 20-a jarcento, kiam la fendo inter scienco kaj religio fariĝis abismo, intereso pri tomasismo rekreskis. La tri plej konataj tomasistoj de la jarcento estis Jacques Maritain kaj Etienne Gilson, ambaŭ el Francio, kaj Mortimer Adler el Usono.

Ĉe nivelo pli profunda, pli kultura, la sintezo de tomasismo ebligis la kuniĝon de scienca kaj kristana penso. Tomasismo fariĝis la eniro por (greka) scienca penso en la kristanan Okcidenton, ebliginte al la Eklezio vidi sciencon ne kiel minacon. Samtempe, kristanismo ebligis sciencistojn kredi ke la universo estas laŭregula kaj racia, kaj tial sciebla kaj esplorebla tute per homa racio kaj sentumo. Kiel Stanley Jaki observis, moderna scienco estis mortnaskita en ĉiu ĉefa kulturo—greka, hinda, ĉina, egipta, ktp—escepte de la kristana Okcidento.

Se Tomaso vivus nuntempe, li estus plej suprizita de ŝtonoj el la luno, kiuj montras ke la ĉielo estas sama kiel la tero. Laŭ Aristotelo, la du estas tute malsamaj, la tero konstruita el la naturaj elementoj tero, akvo, aero kaj fajro, sed la ĉielo el elemento ĉiela, kvintesenco.

Kompreno de Tomaso helpas kompreni pli profunde katolikismon kaj, tiale, eŭropan literaturon, precipe inter 1300-1650. Ekzemple, Danto, Ŝekspiro kaj Joyce estis formigitaj de la tomasisma penso, spite de religia kredo.

Konsilo al la legantoRedakti

 
Super Physicam Aristotelis, 1595

Unue: la verkoj de Tomaso estas longegaj kaj por legi ilin oni devas havi disciplinon kaj firman volon. Oni ne povas legi, ekzemple, la volumojn de la "Summa Theologica" dum kelkaj vesperoj. Anstataŭe, oni devas legi ilin iom post iom, tagon post tago; regule, ade.

Due: scio pri la filozofio de Aristotelo, aŭ eĉ de mezepoka Eŭropo, estas tre utila por kompreni Tomason – ĉar li supozas ke oni scias la ĉefajn ideojn de Aristotelo. Sen tio, oni miskompenos Tomason kaj li konfuzigos onin. De Aristotelo, rekomendindas ke oni legu almenaŭ ĉi tiujn: Metafiziko, Fiziko, De Animo, Etiko, Kategorioj, kaj Posta Analitiko. Se oni povas legi plue, tio estus pli taŭga. Se mankas tempo por legi Aristotelon, tiam oni legu bonan enkondukon al Tomaso aŭ Aristotelo.

Trie: pri Summa Theologica, se oni deziras legi ĝin tute, onii devos trovi la tutan tekston en lingvo komprenebla. Ĉar ĝi estas tiom longa, ofte oni trovas tekston netutan, eĉ en biblioteko. Se al biblioteko ĝi mankas, oni serĉu en librovendejo brokanta aŭ katolika.

Ekzempleroj de Summa ofte ekzistas en originala latino, kaj se oni regas latinon, oni konsideru tion – la latino de Tomaso estas facila kaj legebla. Aldone, se oni regas la anglan, oni povas trovi la tutan tekston en la reto. Se Tomaso dormigas, onilegu la poezian esprimon de lia penso, La Dia Komedio de Danto.

Lia festotago estas la 28-a de januaro por katolikoj.

KonceptojRedakti

KorespondismoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Korespondismo.

Sankta Tomaso de Akvino, kiu en Mezepoko reprenis la prian sciteorion de Aristotelo, parolis pri adaequatio rei et intellectus (korespondo inter la realo kaj la intelekto), kvankam malpliigante korespondismon per la aldono «cognitum est in cognoscente per modum cognoscentis» («la konataĵo prezentiĝas en la konanto pere de modoj liaj propraj).

(Citaĵo). “La koncepto pri la vero kiel korespondo (adaequatio) krom de Tomaso de Akvino estas akceptata de ĉiuj kiuj adheras al la realisma filozofio, kaj en la versio de Platono Aŭgusteno de Hipono, Karl Popper, kaj en tiu de Aristotelo, Tomaso de Akvino, Tarski, aŭ al la koncepto fenomenisma (Immanuel Kant kaj B. Mondin, Manuale di filosofia sistematica: Cosmologia. Epistemologia, vol. I, p. 263, Bologna, ESD.”

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. See Pius XI, Studiorum Ducem 11 (29a de junio 1923), AAS, XV ("non modo Angelicum, sed etiam Communem seu Universalem Ecclesiae Doctorem"). The title Doctor Communis dates to the fourteenth century; the title Doctor Angelicus dates to the fifteenth century, see Walz, Xenia Thomistica, III, p. 164 n. 4. Tolomeo da Lucca verkas en Historia Ecclesiastica (1317): "This man is supreme among modern teachers of philosophy and theology, and indeed in every subject. And such is the common view and opinion, so that nowadays in the University of Paris they call him the Doctor Communis because of the outstanding clarity of his teaching." Historia Eccles. xxiii, c. 9.
  2. McInerny, Ralph; O'Callaghan, John (5a de februaro 2018). Zalta, Edward N. (eld.). The Stanford Encyclopedia of Philosophy. Metaphysics Research Lab, Stanford University – via Stanford Encyclopedia of Philosophy. Alirita la 7an de junio 2019.
  3. "Reason and Faith: The Thought of Thomas Aquinas". Arkivita el la originalo en 13a de septembro 2013. Alirita la 7an de junio 2019.

Eksteraj ligilojRedakti