Papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino
La Papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino (oficiale, latine Pontificia Studiorum Universitas a Sancto Thoma Aquinate in Urbe) en Romo, ofte konata kiel "Angelicum", estas la Universitato de la Dominikanoj en Romo, kaj unu de la plej grandaj kaj gravaj papaj [[universitato]j] de la urbo. Ĝi estas dediĉita al la sanktulo Tomaso de Akvino. Direktita kaj administrita de membroj de la Ordeno de Predikistoj, ĝi koncentras la teologian tradicion de dominikanoj de la tuta mondo por la Romkatolika Eklezio.
Papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉefa enirejo de la Papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino.
| |||||
pontifika universitato | |||||
moto | Caritas veritatis | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1577 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 41° 53′ 45″ N, 12° 29′ 15″ O (mapo)41.89596111111112.487538888889Koordinatoj: 41° 53′ 45″ N, 12° 29′ 15″ O (mapo) | ||||
lando | Vatikano | ||||
urbo | Romo | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 1 104 vd (stato: 2011) | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Unuiĝo de Romaj Bibliotekoj Ekleziaj vd | |||||
| |||||
| |||||
Ĝi estis diversmomente fondita laŭ diversaj cirkonstancoj kaj kategorioj en 1222, 1577 kaj 1963, kiam la papo Johano la 23-a plialtigis ĝin al rango de Papa Universitato.
Ĝi servas por 1400 studentoj. Ĝiaj koloroj estas nigra kaj blanka, same kiel por la tuta aferaro de dominikanoj. Ĝia latinlingva moto estas Caritas veritatis (1908).
Eksteraj ligiloj redakti
- Papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino (Angelicum) (en angla/itala)
- Instituto de la Grek-Bizanca Ekumen-Patristika Teologio, Sankta Nikolao (en angla/itala)