Patriko de Irlando

Sankta Patriko (ĉ. 38517-a de marto 461) estas la patrona sanktulo de Irlando. Li naskiĝis dum la fino de la 4-a jarcento, kaj ne eblas esti pli certa. Tamen, tradicie estas akceptite, ke li naskiĝis dum 385 en Kaledonio (nun parto de moderna Skotlando). Li estis la filo de Kalurnius kaj Konĉesa, kiuj estis romianoj loĝantaj en Britio.

Sankta
Patriko de Irlando
patrona sanktulo de Irlando
Statuo de Sankta Patriko
Statuo de Sankta Patriko
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 385
en Romia Britio, Romia Imperio
Morto 17-a de marto 461
en Saul, Ulaid
Religio kristanismo [#]
Lingvoj latina [#]
Familio
Patro Calpornius [#]
Patrino Conchesa [#]
Profesio
Okupo kleriko • pastroterkultivisto • misiisto • verkisto [#]
Sanktulo, misiisto
Festotago 17-a de marto
Atributoj episkopa bastono, mitro, trifolio
Patroneco Irlando, Niĝerio
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Patriko de Irlando
Saint Patrick Catholic Church (Junction City, Ohio) - stained glass, Saint Patrick - detail.jpg
Informoj
Sekso vira
Religio kristanismo
Okupo kleriko • pastroterkultivisto • misiisto • verkisto
Patro Calpornius
Patrino Conchesa
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

14-jaraĝa, Patriko estis kaptita kaj kondukita al Irlando kiel sklavo. Li eskapis, kiam li estis 20-jaraĝa, kaj reiris al Britio, reunuiĝante kun siaj gepatroj. Poste li iĝis unu el la fruaj kristanaj misiistoj al Irlando. Ankaŭ, li estis unu de la plej fruaj skribantoj por rekomendi la aboliciadon de sklaveco.

Patriko ne estis la unua Kristana misiisto al Irlando, sed li ŝajnas esti la misiisto, kiu faris la plej fortan impreson. Mitologio kreditas lin kun dispelado de serpentoj el la insulo de Irlando. Tamen aliaj diras, ke serpentoj neniam loĝis en Irlando pro klimataj kialoj. Tial povas esti, ke "serpentoj" aludas al la paganaj pastroj kaj druidoj tiam kaj tie. Ankoraŭ legendoj diras, ke Patriko instruis al la irlandanoj pri la Triunuo montrante al homoj trifolieton.

Ne estas konata la preciza dato kiam Patriko mortis. Oni akceptis la 17-an de marto kiel lian mortdaton (laŭ la Encyclopaedia Britannica). Tiu dato nun populare ligiĝis kun li kiel la Tago de Sankta Patriko.

Tago de Sankta Patriko en Bonaero (Argentino)

Lia mortotago, la 17-a de marto, nun estas la nacia tago de Irlando kaj estas festata de irlandanoj ankaŭ loĝantaj alilande.