Malfermi la ĉefan menuon

Encyclopaedia Britannica

enciklopedio
Malnova anonco por la enciklopedio
15a eldono de Britannica. La komenca volumo kun verda etikedo estas Propædia; la ruĝe aŭ nigre markitaj estas Micropædia kaj Macropædia, respektive. La lastaj tri volumoj estas la 2002 Book of the Year (nigra etikedo) kaj la du-voluma indekso (cejana etikedo).

Encyclopædia Britannica estas la plej aŭtoritata enciklopedio de la anglalingva mondo. La artikoloj en tiu ĉi enciklopedio estas ĝenerale konsiderataj akurataj, fidindaj kaj bone verkitaj.

La unua eldono estis eldonita dum 1768-1771 en Edinburgo, Skotlando, en tri volumoj, kiel parto de la Skota klerismo. Kompare kun la franclingva Encyclopédie, Encyclopædia Britannica estis ekstreme konservema. Postaj eldonoj estis tradicie dediĉitaj al la reganta ŝtatestro.

En la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento oni unuafoje eldonis Encyclopædia Britannica en Londono. La ĵurnalo The Times estis ĝia eldonejo. La 11-a eldono la Britannica eldoniĝis de la Universitato de Kembriĝo. Poste la aŭtorrajtoj estis venditaj al Sears Roebuck kaj la redaktejo de la enciklopedio transloĝiĝis al Ĉikago, Usono. Tamen la angla lingvo de la teksto estas brita kaj ne usona. Roebuck en la jaro 1941 donacis ĉiujn rajtojn al la Universitato de Ĉikago. En 1996 riĉa sviso Jacqui Safra aĉetis la aŭtorrajton.

Reta versioRedakti

La unua versio sur lumdisko aperis en 1994. Ĉirkaŭ la sama periodo la Britannica estis enretigita, sed la enretigo estis senpensa ŝovelado. La reta eldono grade pliboniĝis tra la jaroj kaj eĉ estis senkosta portempe, sed nun necesas pagi kotizon. La klasika 11-a eldono (1911), kies 29 volumoj kaj 44 milionoj da vortoj jam ne plu estas sub aŭtorrajto, nun estas rete disponebla.

Momenta eldonoRedakti

La markon "Britannica" nun posedas la firmao Encyclopædia Britannica Inc. La plej kompleta versio de la Encyclopædia Britannica konsistas el proksimume 120.000 artikoloj kun 44 milionoj da vortoj. La papera eldono konsistas el 32 partoj kun 65.000 artikoloj

Al la lasta versio de Encyclopædia Britannica kontribuis pli ol 4000 homoj, inter kiuj rekonataj sciencistoj kiel Milton Friedman, Carl Sagan kaj Michael DeBakey.

Nuntempe ĉe Encyclopædia Britannica Inc. oni tre atentas pri mono. Tial, laŭ artikolo en la New York Post, sendependaj kunlaborantoj devas longe atendi antaŭ ol ricevi salajron kaj oni uzas nur senkopirajtajn bildojn.

La momenta ĉefredaktoro estas Dale Hoiberg.

Historio de eldonojRedakti

Eldono Publikigita Amplekso
1-a 17681771 3 vol.
2-a 17771784 10 vol.
3-a 17881797, 1801 sup. 18 vol. + 2 sup.
4-a 18011809 20 vol.
5-a 1815 20 vol.
6-a 18201823, 18151824 sup. 20 vol. + 2 sup.
7-a 18301842 21 vol.
8-a 18521860 21 vol. + index
9-a 18701890 24 vol. + index
10-a 19021903 9e ed. + 9 sup
11-a 19101911 29 vol
12-a 19211922 11-a eldono + 3 sup.
13-a 1926 11-a eldono.+ 6 sup.
14-a 19291973 24 vol.
15-a 19741984 28 vol.
1985 32 vol.

vol. = volumo, sup. = suplemento

Komparo kun VikipedioRedakti

Fine de 2005 aperis scienca studo de la fama revuo "Nature". En ĝi oni neatendite menciis ke en Vikipedio estas preskaŭ same (mal)multe da eraroj kiel en la plej aktuala eldono de Encyclopædia Britannica. La kvalito de la informoj estas komparebla. Tiu konkludo helpis pli-seriozigi Vikipedion.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti