Brita angla lingvo

formoj de la angla lingvo parolata en Britio

Brita angla lingvo (British English; mallonge BE oder BrE) estas la nomo por la variaĵoj de la angla lingvo, kiel ili estas parolataj sur la Britaj Insuloj kaj sub la nomo British Standard English estas uzataj kiel skriba lingvo.

Pli ofte kaj en pli speciala senco estas nomata per ĉi tiu termino la Received Pronunciation (RP), kiu distingiĝas de kiel Regional Standards nomataj lingvaj variaĵoj en Skotlando, Kimrujo kaj Irlando.

RP estas akĉento, kiu iafoje, sed ĉiam pli malofte, estas nomata ankaŭ kiel „Queen’s English“, „King’s English“ aŭ „Oxford English“. Pli nova termino por la angla normlingvo estas „BBC English“. Ĉi tiu akĉento reiras sur trajtojn de la prononco en Sud-orienta Anglio kaj validis ĝis antaŭ kelkaj jaroj kiel tiu angla prononca variaĵo, kiel ĝi estis rekomendata por kleraj parolantoj.

Received Pronunciation redakti

Oni distingas inter tri malsamaj RP-prononcaj variaĵoj: Conservative RP, General RP kaj Advanced RP.

General Received Pronunciation“ kiel normvariaĵo sur la britaj insuloj redakti

Ĉe sia priskribo pri la prononco de la angla rilatis la angla fonetikisto Daniel Jones al RP kiel referenca sistemo. Li mem parolis ĉi tiun lingvan variaĵon kaj nomis ĝin kiel prononcon, kiu ne povus esti asociataj kun certa regiono. RP estas en ĉi tiu rilato sociolekto.

En sia English Pronouncing Dictionary rimarkis Daniel Jones, ke la en lia libro uzataj prononcaj reguloj respondas al la prononco, kiel oni trovas ĝin en la ĉiutaga lingvo de sudanglaj familioj, kies filoj vizitis la konatajn internulejajn lernejojn (public boarding schools). Ĉi tiun prononcon laŭ li ankaŭ akceptis multaj parolantoj, kiuj ne venis el la Suda Anglio, sed estis instruitaj en ĉi tiuj lernejoj. Ankaŭ la plejmulto de la ne en ĉi tiuj lernejoj instruitaj parolantoj el la eminentaj sociaj tavoloj laŭ li uzas RP.

Al la disvastigo de RP kontribuis antaŭ ĉio la BBC, ĉar kiel parolistoj estis elektitaj principe parolantoj kun ĉi tiu akĉento. RP tiel fariĝas normo en BBC.

Se ankaŭ la variaĵo de RP sian renomon kiel lingvonormo de kleruloj kaj de elito ne perdis, tiel estas pro la kreskanta sociala moveblo, kiu evoluis post la Dua Mondmilito en la Unuiĝinta reĝlando, intertempe ne plu devige, paroli RP, por atingi socian renomon aŭ povi labori en certaj branĉoj. Ekde la fino de la 60-aj jaroj ankaŭ BBC ŝanĝis sian praktikon, tiel ke nuntempe parolantoj kun dialekte nuancita prononco aŭ kun Advanced RP-akĉento en la televido kaj en la radio ĉiam pli ofte estas troveblaj.

Karakteristiko de la „General Received Pronunciation redakti

RP validas en Grandbritio nun kiel antaŭe kiel referenca sistemo por la dialektoj sur la britaj insuloj, sed ankaŭ por la aliaj variaĵoj de la angla lingvo. En Germanujo kaj en la plej multaj aliaj landoj de Eŭropo RP kreas la bazon de la angla instruado de fremdaj lingvoj.

RP distingiĝas ĉefe per la sekvaj karakteristikaj prononcaj ecoj:

 
Vokala kvarangulo kun aldono de la langaj pozicioj de la monoftongoj en la General RP
  • RP distingas inter (fermaj) streĉitaj kaj (malfermaj) nestreĉitaj vokaloj, kies longeco dependas de la konsonanto, kiu sekvas ilin. Antaŭ voĉaj konsonantoj kaj sonorantoj ili estas pli longaj, antaŭ senvoĉaj konsonantoj ili estas prononcataj mallonge, sen ĉe tio ŝanĝi sian sonkvaliton. La antaŭaj vokaloj ĝenerale estas nerondigitaj, la malantaŭaj vokaloj rondigitaj kaj la centraj vokaloj estas prononcataj kun neŭtrala lipa pozicio.
  • Prononco de /r/ nur en antaŭvokalaj kaj intervokalaj pozicioj.
  • intrusiva /r/: enŝovo de /r/ al silabolimoj, kie du vokaloj kuniĝas. ekzemplo: law and order, kie inter law kaj and estas prononcata /r/.
  • Distingo inter palatala /l/ kaj velara /l/.
  • Neniu distingo inter aspiraciata kaj neaspiraciata /w/ (Neniu distingo ĉe la prononco de /w/ inter whales kaj Wales).

Nur malmultaj ĉefe maljunaj homoj sur la britaj insuloj ankoraŭ parolas Conservative RP, akĉenton, kiu distingiĝas per tre distingita artikulado. Tiel estas distingataj aspiraciata kaj neaspiraciata /w/. La diftongo en home kaj la vokalo en lord estas prononcataj pli ferme ol en la General RP.

Advanced RP kaj Estuary English redakti

Jam Alfred C. Gimson, disĉiplo de Daniel Jones, konstatis en la 60-aj jaroj „modernan“ RP-proncon, kiun li nomis Advanced RP. RP jam ĉiam estis akĉento, kiu baziĝis sur la fundamento de la sudorientaj dialektoj. Advanced RP, kiu plej ofte estis transprenata de junaj homoj de la pli altaj tavoloj, nun distingiĝas per tio, ke la tuta vokalsistemo de la priskribita de Daniel Jones „Conservative RP“ fariĝis pli malferma, per tio ke la kompleta artikulacia bazo fariĝis pli malferma kaj finfine nur prezentis centrigon de la kompleta vokalsistemo. Advanced RP estis efektive ĉiam ankoraŭ RP, kaj en la 60-aj jaroj oni nun aŭdis ĉi tiun moderan parolmanieron en kreskanta grado ankaŭ en la komunikiloj.

Antaŭ ĉio kontribuis al tio la fakto, ke la RP de „maljunaj homoj“ kaj de la „ričuloj“ ĉiam pli estis perceptata kiel tro distingita (nobla) kaj elita kaj Advanced RP komplezis al la brita Understatement.

Ĉar la sudorientaj dialektoj de Anglio ĝenerale distingiĝas per pli malferma kaj pli leĝera prononco, „Advanced RP“-akĉento enhavis la tendencon, fariĝi simila al la dialektoj kiel ekz. al Cockney kaj al la dialekto en Essex. La vokalo en good estis nerondigita kaj la vokaloj en see kaj mood nun fariĝis iomete diftongecaj, dum ke la diftongoj mem estis iomete longigitaj. Ankaŭ la intonacio de „RP“, kiu sendube estis „sudorientangla“, tendencis ĉiam pli en la direkton de la sudorientaj dialektoj.

En 1984 David Rosewarne, instruisto de la angla, kiu instruis eksterlandanojn, kreis la terminon Estuary English, kiun li nomis kiel lingvan variaĵon, kiu povas esti priskribata kiel mikso de tipe sudorientaj prononcmanieroj kun RP, do kiel speco de io inter la Londona akĉento (Cockney) kaj RP. Temas ĉi tie pli ekzakte pri pluevoluo de la Advanced RP kaj pri akĉento, kiu estas rigardata sur la britaj insuloj de ĉiam pli da homoj kiel moderna norma angla kaj de ili estas akceptata en kreskanta grado kiel akĉento.

La trajtoj de la Estuary English estas:

  • Glota plozivo („Glottal Stop“) kiel anstataŭaĵo por /t/ inter vokalo kaj vorta silabolimo.
  • Anstataŭigo de la malhela /l/ per /o/, L-vocalization (vokalizo de L)
  • Anstataŭigo de /tj/ kaj /dj/ per [] kaj [] („tune“ kaj „dune“ estas prononcataj kiel [tʃuːn] kaj [dʒuːn]).

Diferencoj inter brita kaj usona anglaj redakti

Se oni komparas la usonan anglan (AE aŭ GA/General American) kun la brita angla (BE), ne estu pretervidata, ke temas pri la sama lingvo. La angla estas en ĉi tiu rilato plurcentra lingvo. La diferencoj inter la du grandaj variaĵoj troviĝas en la vortoterzoro, en la gramatiko, ĉe la ortografiaj reguloj kaj en la prononco. Ĉi tiuj diferencoj, aparte en la kampo de la gramatiko, sed ankaŭ en la vortotrezo, estas tamen ne pli ol tendencoj rilate al la uzofteco de la fenomenoj en la respektiva variaĵo de la angla.

Gramatikaj diferencoj inter BE kaj AE redakti

En la gramatika rilato la diferencoj inter la du grandaj variaĵoj de la angla estas malgrandaj.

Elstara estas ĉi tie la traktado de la verboj have kaj get:

En la brita angla ekzistas ĉe la verbo have en la signifo de „havi, posedi“ la eblo, distingi inter helpverbo kaj plena verbo, tiel ke la ekzempla frazo Has he (got) any children? (helpverbo + participo = „Ĉu li havas infanojn?“), en kiu temas pri daŭranta „posedo“, kontrastas kun la ekzempla frazo Do you have a letter from her? (Vollverb = „Ĉu vi havas leteron de ŝi?“). En la usona angla estas preferata en ambaŭ kazoj parafrazo per to do. Ankaŭ estas have got en Nordameriko malkutima.

La participo de la verbo get posedas en la usona angla krom la formo got la formon gotten, kiu en la brita angla estas netipa: She has gotten a new child („Ŝi ĵus naskis infanon“). La usona angla havas kompare al la brita angla kelkajn regulajn verboformojn kiel burned, smelled, learned, dum ke oni preferas en Anglio burnt, smelt kaj learnt.

Diferencoj en la vortotrezoro inter BE kaj AE redakti

Sekva tabelo donas elekton de terminoj, kiuj estas nomataj en la brita kaj usona anglaj per malsamaj vortoj.

BE AE Esperanta traduko
autumn fall aŭtuno
biscuit cookie kekso
bonnet hood kapoto
boot trunk pakaĵujo (de aŭto)
braces suspenders ŝelko
car park parking lot parkejo, parkumejo
caravan trailer loĝveturilo, loĝvagono, loĝoĉarego, karavano
caretaker janitor domzorgisto
chemist’s drugstore drogvendejo
chicory endive brusela cikorio
chips French fries terpomfingroj
cinema movie theater kinejo
cotton thread kudrofadeno
crisps chips terpomaj ĉipsoj
curtain drapes kurteno
diversion detour ĉirkaŭkonduko, preterkonduko
film movie filmo
flat apartment loĝejo
football soccer futbalo, piedpilko
form grade lerneja klaso
fortnight two weeks dek kvar tagoj
garden yard domĝardeno
gear lever gear shift rapidumilo
handbag purse mansaketo
headmaster principal lerneja direktoro
hire purchase installment plan partopaga aĉetado
jug pitcher kruĉo
let rent luigi, ludoni (ekz. loĝejon)
lift elevator lifto
lorry truck kamiono
mudwing fender kotŝirmilo
number plate license plate numerplato de aŭto
pavement sidewalk trotuaro
petrol gas benzino
public convenience rest room publika necesejo
return ticket round trip ticket iro-revena bileto, bileto por iro-reveno
rubbish garbage rubo, rubaĵo
solicitor/barrister lawyer advokato
spanner wrench ŝraŭbilo, ŝraŭbŝlosilo
subway underpass subpasejo
sweets candy dolĉajo
tap faucet akvokrano
transport transportation transporto
trousers pants pantalono
underground (tube) subway metroo
valve tube elektrona valvo, elektrona tubo
windscreen windshield antaŭa glaco (de aŭto)

Tavoleco de la angla sur la britaj insuloj redakti

Britaj dialektoj de la angla redakti

Ĝis en la plej juna pasinteco, escepte de kelkaj regionoj en Anglio, dialekta parolmaniero estis neperfektaĵo. La dialekto perfidas „neklerecon“ kaj validis kiel obstaklo en la socia sukceso. Alie ol en la germana, kie la dialekto aŭ regione nuancita prononco en la plej multaj kazoj ne estas konceptataj kiel sociala neperfektaĵo kaj la dialekta literaturo havas longon tradicion, suferis la anglaj dialektoj longe sub ĉi tiu socia stigmato.

La hodiaŭaj anglaj dialektoj povas esti dividitaj krude en nordan, okcidentan kaj sudorientan grandajn variaĵojn. Karakterizaĵo de la nordaj dialektoj (Midlands, North) estas la realigo de la en la sudo de Anglio kutimaj sonoj /ʌ/ kiel ekzemple en but, cut kiel /ʊ/ kaj [æ] kiel ekzemple en back, sad kiel [a]. La okcidento distingiĝas grandparte per tio, ke la r en ĉiuj pozicioj estas pronocata (tiel nomata rotikaj akĉentoj).

 
Geografia divido de la dialektoj en Anglio
  • North
    • Northeast
      • Durham
      • Northumberland
    • Humberside
    • Central North
      • Cumbrian
      • Yorkshire
    • Lancashire
    • Midlands
      • Merseyside
        • Scouse
      • Central Midlands
        • Derbyshire
      • Northeast Midlands
        • North Lincolnshire
        • Nottinghamshire
      • East Midlands
        • Leicestershire
        • Rutland
        • South Lincolnshire
      • West Midlands
        • Birmingham (Brummie)
        • Black Country
      • Northwest Midlands
        • Cheshire
        • Manchester
        • Staffordshire
  • East
    • East Anglia
      • Norfolk
      • Suffolk
    • South Midlands
      • Cambridgeshire
      • Northamptonshire
  • South
    • South East
    • Upper South West
      • Gloucestershire
      • Worcestershire
      • Shropshire
      • Warwickshire
    • Central South West
      • Berkshire
      • Bristol
      • Herefordshire
      • Oxfordshire
      • Somerset
      • Wiltshire
    • Lower South West
      • Cornwall
      • Devon
  • Irlanda angla lingvo
  • Skotaj dialektoj de la angla
  • Kimra angla
    • Nordirlanda
      • Mid Ulster English
      • Ulster Scots
    • Republik Irland
      • Cavan
      • Cork
      • Donegal
      • Dublin
      • Kerry
      • Limerick

UK Slang – Brita slango redakti

Slango validis kiel unika kaj kiel aparta propreco de la angla. Fakte estas ĉi tiu ne nur rezervata al la angla. La teoria okupiĝo kun ĝi efektive komenciĝis en Usono kaj en Anglio jam pli frue ol en kelkaj aliaj landoj.

Slango estas lokita malsupre de la neformala ĉiutage lingvo (informal speech), sed supre de la Cant. Slangaj vortoj estas plej ofte tre mallonge vivaj.

Oni distingas grupospecifan slangon (junulara slango, komputila slango ktp.) de la ĝenerale valida slango, kiu ĉie en la anglalingva mondo estas komprenata kaj uzata. Ĉi tiu ĝenerala slango ampleksas slangvortojn, kiuj pli longe konserviĝas ol la averaĝa slangvorto, kaj kiuj estas „suprenirontaj“ en la kampon de la neformala ĉiutaga lingvo aparte, se ne temas pri sakraj esprimoj.

Ĉe la sekvaj esprimoj temas pri tipe britaj longe vivaj slangvortoj, kiuj ofte ne estas komprenataj de usonanoj:

  • Adam and Eve (believe)
  • berk (idioto)
  • bollocks (testikoj, sensencaĵo)
  • bunged up (malvarmumiĝinta)
  • barmy ((iom) stulta)
  • dotty (stulta, mense limigita)
  • decko (have a decko = foje iomete rigardi kaj kontroli)
  • dead on (ekzakte)
  • fanny (vagino (vulg.,BE)/postaĵo (fam.,AE))
  • flash (fanfarone aspektanta)
  • gamp (ombrelo)
  • gob (buŝo)
  • goolies (testikoj)
  • grotty (naŭza)
  • knackered (elĉerpiĝinta)
  • lolly (mono)
  • loo (klozeto, necesejo)
  • Marks and Sparks (Marks & Spencer, tekstila grandmagazeno)
  • mate (kamarado)
  • moggie (kateto)
  • naff off (foriri, forkuri, foriĝi)
  • natter (babili kiel etinfano)
  • nick (ŝteli)
  • nipper (malgranda knabo)
  • odds and sods (diversspecaj bagateloj)
  • poof(ter) (gejo)
  • prole (laboristo)
  • randy (sekse ekscitita)
  • togs („malnovaj vestaĵoj“)
  • fag (cigaredo(BE)/„Schwuchtel“ (vulg., AE))

Ofte povas okazi miskomprenoj: se anglino petas la usonan dungiton ĉe la akceptejo de la usona hotelo pri tio, esti vekata je la sekva mateno kaj ĉe tio uzas la por ŝi neembarasajn vortojn knock up (veki), tiel la usonano estos konsternita, ĉar por li (to) knock up estas slanga esprimo por „gravedigi (virinon)“ kaj li sekve tion asocias kun tute aliaj aferoj.

Literaturo redakti

  • Daniel Jones: The Pronunciation of English, 1956, ISBN 0-521-09369-4.
  • Daniel Jones: English Pronouncing Dictionary, 1998, ISBN 0-521-42586-7.
  • Arnold C. Gimson: An Introduction to the Pronunciation of English, 1980, ISBN 0-7131-6287-2.
  • Alan Cruttenden: Gimson's Pronunciation of English, 2001, ISBN 0-340-75972-0.
  • Roland Arnold, Klaus Hansen: Englische Phonetik, 1996, ISBN 3-324-00349-0.
  • Karl Hubmeyer: Lautveränderungen im gegenwärtigen Englisch. Eine experimentalphonetische Studie zur lautlichen Performanz der „Received Pronunciation“, 1980, ISBN 3-85369-427-6.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Britisches Englisch » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 5416793 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)