BBC

radiofonia kaj televida dissenda instanco en Britio

Pri la aliaj signifoj de BBC rigardu en BBC (apartigilo).


BBC
negoco • publika elsendanto • organizaĵo vd
Dum 18-a de oktobro 1922 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo British Broadcasting Company Limited
Jura formo reĝa ĉarto
Fondintoj John Reith, 1st Baron Reith • George Villiers, 6th Earl of Clarendon vd
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Dungitoj 22 219 (stato: 2021)
Agokampo teledissendado • radiokomunikado
filiaj kompanioj BBC Worldwide • BBC Studioworks • BBC Film • BBC Studios • German Service vd
Posedataj kompanioj BBC Online • BBC Radio 3 • BBC Parliament • BBC Four • BBC News • BBC Asian Network • BBC Radio 1Xtra • BBC Radio 2 • BBC Radio 4 Extra • BBC Radio 1 • BBC Radio 5 Live • BBC Red Button • BBC Radio 4 • BBC Radio 5 Sports Extra • BBC Radio 6 Music • Television Centre • CBBC • BBC Film • BBC Arabic Television • BBC Radio Wales • BBC Knowledge • BBC News • BBC Radio • BBC HD • BBC Choice • BBC Worldwide • BBC 2W • BBC Radio Shetland • BBC Persian Television • BBC Radio Scotland • Broadcasting House • BBC Radio Cymru • BBC Radio Ulster • 2BD • BBC News Online • BBC Archives • BBC Computer Literacy Project 2012 • BBC Domesday Reloaded • BBC Radio London • BBC Music • BBC Radio Newcastle • BBC Radio 5 • BBC Radio Foyle • BBC Radio Orkney • BBC Records • BBC School Radio • BBC South Asia • BBC Switch • BBC Weather • BBC WebWise • On This Day • Pebble Mill Studios • Radio 4 News FM • BBC HD • BBC Radio 2 Eurovision • BBC Genome • BBC Things • BBC Radio 2 Country • BBC Music Jazz • BBC Three • BBC Radio 2 50s • BBC Wales headquarters building • BBC World Service • BBC Sport • BBC Three • BBC Alba • BBC One • BBC World News • BBC Two • BBC Scotland • YouView • 3SixtyMedia • BritBox vd
TTT Oficiala retejo
vdr

BBC (anglalingve elparolata [bibiSI]) estas mallongigo de British Broadcasting Corporation (Brita Dissenda Korporacio), ŝtate subvenciata radiofonia kaj televida dissenda instanco en Britio. Ĝia eksterlanda servo proponas programojn en pli ol 40 lingvoj, celante antaŭ ĉio la popolojn kaj landojn iam apartenintajn al la Brita imperio. BBC estas fondita en oktobro 1922.

Ĉefsidejo de BBC BBC New Media Village en la londona kvartalo White City

Kvankam BBC estas ŝtate subvenciata, ĝia opinio estas plejparte sendependa de la registaro. Ekzemple, en la somero de 2003, BBC diris, ke la registaro de Tony Blair ne estas honesta pri la minaco de Irako antaŭ la milito. Laŭ lia opinio BBC estas politike maldekstra.

Televidkanaloj redakti

  • BBC One – unua kanalo de brita publika televido
  • BBC Two – dua kanalo de brita publika televido
  • BBC Three – tria kanalo de BBC (por matura junularo)
  • BBC Four – kvara kanalo de BBC (dokumentoj, kulturo kaj arto)
  • CBeebies – kanalo por infanoj
  • CBBC – junulara kanalo
  • BBC News 24 – 24-hora informa kanalo
  • BBC Parliament – parlamenta kanalo

Likviditaj kanaloj:

  • BBC Choice – anstataŭita per BBC Three
  • BBC Knowledge (UK) – anstataŭita per BBC Four

BBC Tutmonde redakti

  • BBC World News – tutmonda inform-publicista kanalo
  • BBC Prime – amuza kanalo por Eŭropo, Afriko kaj Mezoriento
  • BBC Entertainment - amuza kanalo por Azio kaj Eŭropo (en Eŭropo ankaŭ anstataŭas kreske pli grade BBC Prime)
  • BBC Food – kulinara kanalo, alirebla en Skandinavio kaj Sudafriko
  • BBC America – amuz-informa kanalo, alirebla en Usono
  • BBC Lifestyle - kanalo temita pri stilo de vivo, alirebla ĉefe en Azio kaj Eŭropo
  • BBC Knowledge (Worldwide) - dokumenta kanalo, alirebla ĉefe en Azio kaj Eŭropo
  • CBeebies (eksterlandaj versioj) - infana kanalo, alirebla ĉefe en Azio kaj Eŭropo

Kanaloj kunlaboraj:

  • BBC Canada – amuza kanalo, alirebla en Kanado (partnero: CW Media)
  • BBC Kids – infana kanalo, alirebla en Kanado (partnero: CW Media)
  • Animal Planet - tutmonda natura kanalo (partnero: Discovery Communications)
  • UKTV (Eŭropo) - grupo de 10 temataj kanaloj en Britio kaj Irlando (partnero: Virgin Media)
  • UK.TV (Aŭstralio kaj Novzelando) - amuza kanalo por Hispanio, Portugalio kaj Latin-Ameriko (partnero: Discovery Communications)

Likviditaj kanaloj:

  • BBC Japan - amuza kanalo por Japanio, dissendita dum la jaroj 2004-2006
  • BBC HD (internacia versio) - kanalo kun programoj en kvalito altdifina televido - estis planita por iuj regionoj en Eŭropo kaj Azio kaj funkciis eksperimente ekde 2006, plene de 2007 ĝis 2013.

Radio redakti

  • BBC Radio 1
  • BBC Radio 2
  • BBC Radio 3
  • BBC Radio 4
  • BBC Radio Five Live
  • BBC 1Xtra
  • BBC Five Live Sports Extra
  • BBC 6 Music
  • BBC 7
  • BBC Asian Network
  • BBC World Service
  • 46 regionaj stacioj

Hungarlingva dissendo redakti

La dissendado komenciĝis ĝuste komence de la 2-a mondmilito kaj daŭris ankaŭ poste dum la malvarma milito. La radio apartenis al la granda triopo kun Radio Libera Eŭropo kaj Voĉo de Usono. Estis anoncisto ekzemple Viktor Sztankovics, redaktoro Mátyás Sárközi.

Eksteraj ligiloj redakti