Lingvovario
Lingvovario estas formo, kiu sisteme kaj kohere diferencas de la aliaj formoj de lingvo. Vario estas koncepto pli larĝa ol stilo.
Ekzemploj de varioj estas:
- dialektoj, t.e. varioj parolataj de geografie difinitaj komunumoj (vidu artikolojn Dialektologio kaj Dialekta komplekso)
- sociolektoj, t.e. varioj parolataj de socie difinitaj komunumoj
- norma lingvo, normigita por instruado kaj publika uzado
- idiolektoj, t.e. vario specifa al difinita homo
- tavoloj, t.e. la faka vortprovizo kaŭ gramatiko por difinitaj aktivaĵoj aŭ profesioj
- Konversacia lingvo