Essex
Essex estas unu el la graflandoj de Anglio (provincoj de Anglio). Ĝi situas en la regiono oriento de Anglio. La ĉefurbo estas Chelmsford.
Essex | |||
---|---|---|---|
Graflando | |||
Flago | Blazono | ||
Lando | Anglio | ||
Koordinatoj | 52° N, 1° O (mapo)51.750.58333333333334Koordinatoj: 52° N, 1° O (mapo) | ||
Ĉefurbo | Chelmsford | ||
- koordinatoj | 52° N, 1° O (mapo)51.750.58333333333334Koordinatoj: 52° N, 1° O (mapo) [+] | ||
Areo | 3 669,6597 km² (366 966 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 856 063 [+] (2020) | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | GB-ESS | ||
|
|||
![]() |
|||
Essex | |||
![]() |
|||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Loĝantaro - 1 600 000 (j. 2000).
Areo - 3 672 km²
Industrio - agrikulturo, elektroniko, aŭtomobiloj, turismo.
Esperanto en EssexRedakti
Tie Mary L. Blake gvidis Esperanto-kurson komence de la 20-a jarcento.
Anglosaksa regnoRedakti
Dum la frua anglosaksa epoko Essex estis sendependa regno. Ĝiaj reĝoj estis:
- Aescwine (m. ĉ.587)
- Sledd (m. antaŭ 604)
- Saebert kaj Sexred (m. ĉirkaŭ 616) - mortigataj dum batalo kontraŭ Wessex
- Sigeberht la malgranda (617 - antaŭ 653)
- Sigeberht la bona (ĉ. 653 - 660)
- Swithelm (660 - 664)
- Sighere (664 - 683)
- Sebbi (664 - ĉirkaŭ 694)
- Sigeheard kaj Swaefred (ĉ. 694 - ĉirkaŭ 709)
- Offa (709)
- Saelred (ĉ. 709 - 746)
- Swæfberht (kunreĝo ĉirkaŭ 715 - 738)
- Swithred (746 - 758)
- Sigeric (758 - 798)
- Sigered (798 - 825) kiu dum siaj lastaj jaroj regis sub la reĝo de Mercia
Pri la plejparto de la reĝoj oni scias malmulte krom la nomoj.
Ĉ. 825 Egbert, reĝo de Wessex, venkis Mercia kaj Essex iĝis parto de lia regno.
La distriktoj de la graflando (provinco) EssexRedakti
- Harlow - en tiu urbo post la referendumo pri la Briteliro estis murdita 43jara polo pro la uzado de pola lingvo surstrate fare de 20persona grupo de britaj dekkelkjaruloj ([1]).
La centro de Harlow
- Epping Forest
- Brentwood
- Basildon
- Castle Point
- Rochford
- Maldon
- Chelmsford
- Uttlesford
- Braintree (Essex)
- Colchester
- Tendring
- Thurrock (unitary authority)
- Southend-on-Sea (unitary authority)
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-09-02. Alirita 2016-08-31.