Regionoj de Anglio
Anglio estas dividita en 9 regionoj.
Tiu nombro inkluzivas Pligrandan Londonon sed tiu ĉi estas unika speco de regiono.
Ĉiu el la naŭ regionoj havas registaran oficejon kaj diversajn aliajn organizaĵojn ekz. por stimuli komercon ktp.
La registaro enkondukis regionojn en la 1990-aj jaroj kaj nun pretas plifortigi ties rolon kaj respondecojn. Ĝi ankaŭ pretas enkonduki elektitajn asembleojn se la loĝantaro volas tion havi.
RegionojRedakti
- Oriento de Anglio (9)
- Orientaj Mezlandoj (8)
- Pligranda Londono (1)
- Nordorienta Anglio (6)
- Nordokcidenta Anglio (5)
- Sudorienta Anglio (2)
- Sudokcidenta Anglio (3)
- Okcidentaj Mezlandoj (4)
- Jorkŝiro kaj la Humbero (7)