Mercia estis anglosaksa regno en la meza parto de Anglio. Ĝi fondiĝis en la 6-a jarcento. De la 7-a jarcento ĝis la alveno de la danoj en la mezo de la 9-a jarcento, la reĝoj de Mercia ofte tre potencis.

Mercia
527 – 918

historia lando • klienta ŝtato
Geografio
Mercia: malhelverda - amplekso en la 6-a jarcento; verdo - amplekso en la 7-a jarcento
Mercia: malhelverda - amplekso en la 6-a jarcento; verdo - amplekso en la 7-a jarcento
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Reĝoj de Mercia redakti

  • Icel (frua 6-a jarcento)
  • Cnebba (filo de Icel)
  • Cynewald (filo de Cnebba)
  • Creoda (filo de Cynewald, reĝo ĉ.583-ĉ.593)
  • Pybba (filo de Creoda, reĝo ĉ.593-ĉ.606)
  • Cearl (reĝo ĉ.606-ĉ.626)
  • Penda (filo de Pybba, reĝo ĉ.626-655)
  • Eowa (frato de Penda kaj kunreĝo ĉ.635-652. Li mortis en batalo.)
  • Peada (filo de Penda, reĝo de parto de Mercia ĉ.653-656. Li estis murdata.)
  • Oswiu, reĝo de Northumbria kiu regis Mercian de 655 al 658
  • Wulfhere (reĝo 658-675)
  • Aethelred la 1-a (frato de Wulfhere, reĝo 675-704)
  • Coenred (filo de Wulfhere, reĝo 704-709)
  • Ceolred (filo de Aethelred la 1-a, reĝo 709-716)
  • Ceolwald (reĝo 716 - ne tute certas ke li ja ekzistis)
  • Aethelbald (reĝo 716-757)
  • Beornred (reĝo 757. Li estis venkata de Offa kaj eble mortbuliĝis en 769 en Northumbria.)
  • Offa (reĝo 757-796)
  • Ecgfrith (filo de Offa, reĝo 796, la unua anglosaksa reĝo kronita per kristana rito)
  • Coenwulf (reĝo 796-821)
  • Cynehelm (filo de Coenwulf, kunreĝo ĉ.798-812)
  • Ceolwulf la 1-a (frato de Coenwulf, reĝo 821-823, kiam li estis detronigata)
  • Beornwulf (reĝo 823-825 aŭ 826)
  • Ludeca (826-827)
  • Wiglaf (reĝo 827-829 kaj denove 830-839)
  • Egbert (reĝo de Wessex. Li regis Mercia de 829 al 830.)
  • Wigmund (filo de Wiglaf kaj bofilo de Ceolwulf la 1-a, eble reĝo aŭ kunreĝo 839-840: ne tute certas ke li iam estis reĝo)
  • Wigstan (filo de Wigmund, eble reĝo 840: se tio veras, li abdikis)
  • Beorhtwulf (reĝo 840-852)
  • Burgred (reĝo 852-874, kiam li fuĝis al Romo pro dana invado)
  • Ceolfwulf la 2-a (la danoj nomumis lin subreĝo ĉirkaŭ 874. Li mortis ĉirkaŭ 883)