Beornwulf (Mercia)

Beornwulf (m. 825) estis reĝo de Mercia, Angli ekde 823.

Beornwulf
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 799 (0799-11-30)
Morto 1-an de januaro 825 (0825-01-01) (25-jaraĝa)
Etno Engloj vd
Familio
Patro Beorhtweald, Prince of Mercia vd
Infanoj Beorhtwulf (Mercia)Wiglaf vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deveno redakti

Lia patro estis Beorhtweald (m. 796), kiu estis nobelo de Mercia.

Ĉartoj redakti

Viro nomata Beornwulf atestis ĉarton de Coenwulf, reĝo de Mercia, en 812, kaj ĉarton de reĝo Ceolwulf la 1-a en 823.

Regado redakti

En 823 Ceolwulf detroniĝis kaj Beornwulf iĝis reĝo. Ĉirkaŭ tiun jaron Mercia konkeris Powys sed ne certas ĉu Beornwulf jam estis reĝo.

Li interesiĝis pri ekleziaj aferoj. Li rekonstruis la abatejon de Gloucester, kaj estris sinodojn en 824 kaj 825 kune kun Wulfred, ĉefepiskopo de Canterbury.

En 825 li atakis Wessex sed, ĉe Ellandun en Wiltshire, estis tute venkata de Egbert. La batalo finis la Mercia-n dominon de suda Anglio. East Anglia profitis de la malvenko de Beornwulf por ribeli kontraŭ Mercia: Beornwulf estis mortigata dum siaj klopodoj subpremi la ribelon.