Ceolred (Mercia)
Ceolred (m. 716) estis anglosaksa reĝo de Mercia, Anglio, ekde 709.
Ceolred | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 699 | ||||
Morto | 30-an de novembro 715 (16-jaraĝa) | ||||
Tombo | Lichfield vd | ||||
Etno | Engloj vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Aethelred la 1-a (Mercia) vd | ||||
Patrino | vd | ||||
Gefratoj | Ceolwald of Mercia (en) , Osric kaj Oshere (en) vd | ||||
Edz(in)o | Werburh (en) vd | ||||
Infanoj | Werburh (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis filo de Aethelred la 1-a (Mercia). Li altroniĝis kiam lia kuzo Coenred abdikis por pilgrimi al Romo kaj eniri monaĥejon tie.
En 715 Coenred batalis kontraŭ Ine, reĝo de Wessex, sed oni ne scias kiu venkis.
Ĉarto sugestas ke Londono agnoskis Ceolred kiel superulo, kvankam la urbo havis ĝian propran reĝon.
Li ekzilis Aethelbald, kiu devenis de antaŭaj reĝoj de Mercia: verŝajne li konsideris lin ebla pretendanto al la trono.
Ceolred mortis en 716. Sankta Bonifacio rakonttis ke li mortis kiel frenezulo dum bankedo, "parolaĉante al demonoj kaj malbenante la pastrojn de Dio". Li entombiĝis ĉe Lichfield.
Ceolred estis sekvata de Aethelbald.