Osric (Hwicce)

Osric (m. post 676) estis anglosaksa reĝo de la Hwicce en Anglio.

Liaj gepatroj estis verŝajne Eanhere, reĝo de la Hwicce, kaj Osthryth kiu poste iĝis edzino de Aethelred la 1-a (Mercia). Eblas ke li regis la Hwicce kune kun sia frato Oshere, kiu postvivis lin.

Li fondis du gravajn monaĥejojn: Abatejo Bath kaj Abatejo Gloucester kiu evoluis en Katedralon Gloucester. Li entombiĝis en Abatejo Gloucester kaj lia tombo ankoraŭ videblas en la katedralo.