Elito estas minoritata grupo ene de socio kiu havas statuson superan al tiuj de la resto de membroj de la socio.

Ene de sama socio povas ekzisti malsamaj elitoj, depende de la apartaj interesoj de ĉiuj el ili. La ekzisto de ĉi tiuj elitoj en pluralo rilatiĝas kun la kreskanta diferencigo de la socio. Laŭ malsamaj sociaj kampoj iĝas pli aŭtonomaj (arto, ekonomio, scienco, politiko, ktp.), ili konvertiĝas en sektoraj elitoj kiuj protektas siajn proprajn vidpunktojn. De ĉi tiu vidpunkto, unu el la centraj problemoj de la modernaj socioj estas la integriĝo horizontala, tio estas, la bontenado de rilatoj modere harmoniaj inter malsamaj sektoraj elitoj. Aliflanke, ili ankaŭ prezentas la defion de la vertikala integriĝo, ĉi tio estas, la starigo de flua kontakto kun la komuna loĝantaro.

En la historio de la socia penso ĉi tiu temo estis studita de la antikva tempo, el konceptoj saĝo kaj virto. Tamen, estas je la finoj de la 18a jarcento kaj komencoj de la 19a jarcento kiam la nocio de elito ekludas gravan rolon. La apero de la termino "elito" en la franco estas intime rilatigita kun la idealoj respublikaj, dum la koncepto simbolas la peton ke kiuj praktikas la povon devas esti elektitaj "pro ties virtoj kaj ties valoroj" kaj ne pro ties familia origino.

Elitismo estas la kredo aŭ nocio ke individuoj kiuj formas eliton — nome elektita grupo de personoj perceptitaj kiel havantaj esencan kvaliton, altan intelekton, riĉon, specialajn kapablojn, aŭ spertojn — estas pli pretaj konstrui socion kiel tuto, kaj tial ili meritas influon aŭ aŭtoritato pli grandan ol tiu de aliuloj.

En analizaj terminoj, la patroj de la Teorio de elitoj estas Gaetano Mosca kaj Vilfredo Pareto, kvankam iuj ankaŭ konsideras la bazan gravecon de Robert Michels, ĉefe pro ilia leĝo pri la kreskanta oligarkio de la politikaj partioj aparte kaj de sociaj organizoj ĝenerale. Alia aŭtoro kun granda graveco estas Wright Mills, ĉar li kreis la esprimon "potenca elito". Ĉi tiu koncepto rilatas al la kerno de potenco, kiu okazas en Usono inter la ekonomiaj, politikaj kaj militaj elitoj.

Vidu ankaŭ redakti