Vokalo

lingva sono, prononcata per nefermita voĉkanalo

Vokaloj estas el pure elparola vidpunkto sonoj, kiuj ne metas obstaklon al la trairanta aerblovo (dum konsonantoj ja havas tian obstaklon). El fonologia vidpunkto vokalo estas sono, kiu formas la kernon de silabo (dum konsonantoj aperas antaŭ kaj post tia kerno). Por distingi inter tiuj du sencoj, oni foje uzas la terminon vokoido, kiam temas pri la pure elparola senco de la ideo "vokalo" (dum pure elparolan konsonanton oni tiam nomas kontoido).

Trapezo de la vokaloj (skemo)

Ĉefaj trajtoj redakti

Vokalojn oni distingas per du ĉefaj trajtoj: antaŭeco kaj vasteco kaj akustike laŭ iliaj formantoj.

Ĉe elparolo de antaŭaj vokaloj la lango troviĝas proksime al la antaŭo de la buŝo (proksime al la lipoj). Ĉe elparolo de malantaŭaj vokaloj la lango troviĝas malantaŭe en la buŝo. Ĉe elparolo de vastaj vokaloj estas granda malfermaĵo inter la lango kaj la supro de la buŝo. Ĉe malvastaj vokaloj la lango estas proksima al la supro de la buŝo.

Sed ekzistas ne nur du gradoj de antaŭeco kaj vasteco. En multaj lingvoj estas almenaŭ tri gradoj de vasteco, kaj ofte ankaŭ tri aŭ pli da gradoj de antaŭeco. Tiam oni parolas pri vokaloj mezvastaj, kaj pri vokaloj centraj, k.s.

Plej ofte malantaŭaj vokaloj estas aldone elparolataj kun rondigitaj lipoj, dum antaŭaj vokaloj plej ofte estas elparolataj sen tia liprondigo. Sed en lingvoj kun multaj vokalfonemoj ekzistas ofte ankaŭ rondigitaj antaŭaj vokaloj, kaj en iuj lingvoj ankaŭ nerondigitaj malantaŭaj vokaloj.

Esperanto havas kvinvokalan sistemon. Tiu sistemo estas efektive la plej ofta inter la homaj lingvoj. Oni povas ĝin prezenti en jena skemo, t.n. vokaltriangulo:

            antaŭe   centre   malantaŭe
  malvaste      i    u
  mezvaste        e            o
  vaste                 a

Aldonaj trajtoj redakti

En pluraj lingvoj (sed ne en ĉiuj) vokaloj varias pri "kvanto" aŭ "longeco". Longaj vokaloj estas elparolataj per pli longa spirado ol la mallongaj. Ofte "e" kaj "o" estas pli malvastaj kiam ili estas pli longaj. En la Internacia Fonetika Alfabeto oni montras longajn vokalojn per [:].

Ekzemploj.

  • En la germana gravas longaj kaj mallongaj vokaloj, kaj en multaj okazoj oni montras longajn vokalojn per la litero /h/.
 Bahn ba:n (=fervojo) malsama ol Bann ban (=malpermeso)
 Miete 'mi:te (=luo) malsama ol Mitte ˈmɪtə (=mezo)
  • En la latina ankaŭ gravas la vokala longo, sed ĝi ne estas kutime montrata (eblas montri ĝin per supersignoj, ekzemple /ā/ kaj /ă/)
 věni 'vɛni (=venu) malsama ol vēni 've:ni (=mi venis)
  • En la finna longaj vokaloj estas montrataj skribante dufoje la saman vokalon
 sata (=cent) malsama ol sataa (=pluvas)

En aliaj lingvoj, ekzemple la latinidaj lingvoj, la longeco de la vokaloj ne gravas. Kvankam ofte kelkaj vokaloj estas elparolataj pli longe ol aliaj, oni povas ŝanĝi la longon sen ŝanĝo de signifo. Ankaŭ Esperanto estas tia lingvo.

Vidu ankaŭ redakti