Centra vokalo

speco de vokalaj sonoj

Centra vokalo, antaŭe ankaŭ nomita "miksita vokalo", estas iu ajn en klaso de vokalaj sonoj uzata en pluraj parolataj lingvoj. La difina karakterizaĵo de centra vokalo estas ke la lango estas poziciigita duonvoje inter antaŭa vokalo kaj malantaŭa vokalo.

Trapezo de la vokaloj (skemo)

Listo redakti

La centraj vokaloj kiuj havas dediĉitajn simbolojn en la Internacia Fonetika Alfabeto estas:

  • proksima centra neronda vokalo [ɨ]
  • proksima centra elstara vokalo [ʉ]
  • proksimmeza centra neronda vokalo [ɘ] (pli malnovaj publikaĵoj povas uzi ë)
  • proksimmeza centra ronda vokalo [ɵ] (pli malnovaj publikaĵoj povas uzi ö)
  • meza centra vokalo kun ambigua rondigo aŭ "ŝvao" [ə]
  • malferma-meza centra neronda vokalo [ɜ] (pli malnovaj publikaĵoj povas uzi ɛ̈)
  • malferma-meza centra ronda vokalo [ɞ] (pli malnovaj publikaĵoj povas uzi ɔ̈)
  • preskaŭ-malferma centra vokalo kun ambigua rondigo [ɐ] (tipe uzata por neronda vokalo; se precizeco estas dezirata, ɜ̞ povas esti uzata por neronda vokalo; kaj ɞ̞ por ronda vokalo)

Noto redakti

Tiu teksteto en la nuna formo vere nur estas ĝermo: por plena kompreno necesos precipe pli bone klarigi la karakterizajn adjektivojn - "ronda", "neronda", "elstara", "centra", "malferma" kaj pliaj, per apartaj paĝoj.